Le Vieux Fusil (filmo)
Le Vieux Fusil | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Le Vieux Fusil |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 22 aŭg. 1975, 31 okt. 1975, 6 nov. 1975, 6 nov. 1975, 13 mar. 1976, 7 maj. 1976, 10 maj. 1976, 29 jun. 1976, 2 aŭg. 1976, 24 sep. 1976, 5 nov. 1976, 20 dec. 1976, 17 jan. 1977, 1 feb. 1977, majo 1978, 29 jun. 1978 |
Ĝenro | drama filmo, flashback film, Militfilmo |
Kameraado | Étienne Becker |
Reĝisoro(j) | Robert Enrico |
Scenaro | Robert Enrico • Pascal Jardin • Claude Veillot |
Filmita en | Parizo |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | François de Roubaix |
Rolantoj | Philippe Noiret • Romy Schneider • Joachim Hansen • Karl-Michael Vogler • Antoine Saint-John • Jean Bouise • Jean-Paul Cisife • Madeleine Ozeray • Robert Hoffmann |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Aktoro • Premio César por la Plej Bona Originala Muziko • Premio César por la Plej Bona Filmo |
IMDb | |
Le Vieux Fusil (La Malnova Pafilo) estas drama kaj milita franca-germana filmo de Robert Enrico kun Philippe Noiret kaj Romy Schneider, inspirita de la masakro de Oradour-sur-Glane. Ĝi aperis en 1975 kaj estis rekompencita de pluraj César-oj, el kiuj la César por plej bona filmo la saman jaron, la César por plej bona aktoro al Philippe Noiret, kaj la César de César-oj en 1985. La filmo estas bazita sur la Masakro de Oradour-sur-Glane en 1944.
Temo
[redakti | redakti fonton]Dum la dua mondmilito, en 1944 en Montauban, en sud-okcidenta Francio, Ĥirurgiisto Julien Dandieu, konvinkita pacisto kaj humanisto, ŝatas sian metion, kaj vivas burĝan kaj feliĉan vivon kun sia edzino Clara kaj sia filino Florence (naskita de antaŭa edziĝo), kiun li amas pli ol ĉion.
Partoprenante francan rezistadon, kuracante makisanojn en sia hospitalo, li estas regule minacata de franca milico. Celante ilin ŝirmi ĝis la fino de la milito, li devigas sian edzinon Clara kaj sian filinon rifuĝi en familian kastelon situantan apud eta kamparana vilaĝo en la regiono. Li opinias ilin pli sekure, ĝis kiam unu el la sekcioj de SS-Panzer Divizio "Das Reich", stacianta en la regiono, kaj vokita por apogo sekve al la Batalo de Normandio, trairas la vilaĝon, sovaĝe kaj beste masakras ĉiujn loĝantojn, inkluzive la familion de Julien.
Detruita, dolor- kaj malam-plena, Julien malvarm-sange kaj metode venĝos sin fariĝante terura mortiga maŝino. Li bone konas la sekretajn trairejojn de la kastelo kaj armiĝas per la malnova pafilo, kiun uzis sia patro por ĉasi aprojn. Unu post la alian, li sole mortigas ĉiujn anojn de la SS-sekcio, respondecajn pri la masakro. Ruzo, inteligento kaj kuraĝo estas la ŝlosiloj de lia venĝo. La dramo estas ofte interrompata de reeniroj, kiam Julien estis feliĉa kun Clara kaj sia filino.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Le Vieux Fusil
- Reĝisoro: Robert Enrico
- Scenaro: Pascal Jardin, Robert Enrico, Claude Veillot
- Foto: Étienne Becker
- Muntado: Eva Zora
- Platforma dekoro: Jean Saussac
- Kostumoj: Corrine Jorry
- Ŝminkado: Didier Lavergne kaj Phuong Maittret
- Help-reĝisoroj: Claire Denis kaj Jacques Santi
- Dua help-reĝisoro: Jean Achache
- Operatoro: Patrice Wyers
- Skriptistino: Catherine Prévert
- Muziko: François de Roubaix
- Sono: Bernard Aubouy
- Produktoro: Pierre Caro
- Produkta direktoro: Alain Belmondo
- Jaro: 1975
- Daŭro: 103 minutoj
- Landoj: Francio; Okcidenta Germanio
- Aperdatoj:
- Francio: 22-a de aŭgusto 1975
- Okcidenta Germanio: 6-a de novembro 1975
- Orienta Germanio: 1976
- Usono: 29-a de junio 1976
- Filmo malpermesita al malpli ol 12-jaruloj dum ties apero en kinejoj en Francio.
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Philippe Noiret: Julien Dandieu
- Romy Schneider: Clara Dandieu
- Jean Bouise: François
- Madeleine Ozeray: S-ino Dandieu
- Karl Michael Vogler: D-ro Müller
- Caroline Bonhomme: Florence Dandieu, 8-jara
- Catherine Delaporte: Florence Dandieu, 13-jara
- Robert Hoffman: Leŭtenanto
- Joachim Hansen: SS-oficiro
- Antoine Saint-John: Germana soldato mortigita en kuirejo
- Jean-Paul Cisife: Ĉef-milicano
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1976: César por plej bona filmo
- 1976: César por plej bona aktoro al Philippe Noiret
- 1976: David di Donatello Awards por plej bona aktoro al Philippe Noiret
- 1976: César por plej bona muziko komponita por filmo al François de Roubaix
- 1985: César de César-oj
Videoteko
[redakti | redakti fonton]Ekzistas DVD de la filmo.