Lederhosen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leda pantalono)
Paro uzanta Miesbacher Tracht. La viro uzas tradiciajn bavarajn Lederhosen.
Lederhosen de knaboj, kutime pli mallongaj ol viraj kaj malhavantaj brodaĵon. Notu la frontan klapon kiu estas karakteriza por Lederhosen.

Lederhosen (bavare Lederhosn; germane Lederhosen [ˈleːdəɐ̯.hoːzn̩]) estas ĝisgenua pantalono farita el ledo; ili povas esti aŭ mallongaj aŭ ĝisgenuaj. Pli longaj estas ĝenerale nomitaj BundhosenKniebundhosen.[1]

Tradicia bavara vestaĵo de viroj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe, Lederhosen estis uzataj por malfacila fizika laboro; ili estis pli daŭremaj ol ŝtofovesto. Hodiaŭ, ili estas plejparte uzataj kiel vestaĵo por libertempa ripozo. Hodiaŭ, Lederhosen kaj dirndlo estas kutimaj ĉe Oktobrofestoj ĉirkaŭ la mondo.

Lederhosen iam estis ĝeneraligita inter viroj de Alpoj kaj ĉirkaŭaj regionoj, inkluzive de Bavario, Aŭstrio, Algovio, Svislando, kaj la sendependa itala provinco Sudtirolo (antaŭe parto de Aŭstrio ĝis la unua mondmilito). Sed ili ne estis kutime uzataj en sudokcidenta Germanio aŭ Svislando. Aparte tipaj ili estas en la kultura regiono Tirolo de okcidenta Aŭstrio kaj nuna norda Italio.

La Couturière Parisienne, aliflanke, asertas ke Lederhosen estis origine ne ekskluzive bavara vestaĵo sed estis uzataj ĉie en Eŭropo, precipe fare de rajdantoj, ĉasistoj, kaj aliaj homoj subĉiele aktivaj. La fronta, malsupren falda klapo eble estis unika bavara invento. La frontklapa stilo iĝis tiel populara en la 18-a jarcento ke ĝi estis konata en Francio kiel à la-bavaroise (en la bavara stilo)[2].

La populareco de Lederhosen en Bavario falis akre en la 19-a jarcento. Ili komencis esti konsideritaj kiel nekulturita vestaĵo de kamparanoj kiu ne konvenis por modernaj urbanoj. Tamen, en la 1880-aj jaroj okazis revigliĝo, kaj pluraj kluboj estis fonditaj en Munkeno kaj aliaj grandaj grandurboj dediĉitaj al konservado de tradiciaj kamparaj vestaj stiloj. La koncepto de Lederhosen kiel bavara vestaĵo prefere uzata ĉe festaj okazoj ol laboro, originas plejparte de tiu tempo.

Lederhosen restis regione popularaj kaj estas populare asociitaj kun vireco kaj galantino. Kelkaj viroj uzas ilin ĝardenume, migrante, laborante ekstere, aŭ partoprenante folklorfestivalojn aŭ bierĝardenojn. Ili estas simbolo de regiona fiero pri Bavario kaj la aliaj areoj kie ili estas uzataj, sed malofte vidiĝas aliloke. La rolo de Lederhosen en Bavario estas tiel komparebla al tiu de la kilto en Skotlando kaj la vakera ĉapelo en Usono.

Tradicia bavara vestaĵo de knaboj[redakti | redakti fonton]

Tölzer Knabenchor, renoma knaba ĥoro el la urbo Bad Tölz, en festaj ledaj pantalonoj

Germanaj knaboj kutimis uzi Lederhosen ĝis la aĝo de proksimume dek ses jaroj. Tiuj Lederhosen ne estis ornamitaj kun brodaĵo sed havis la tipajn atributojn de ŝelkoj kaj antaŭa klapo. Eĉ hodiaŭ, kelkaj germanaj kaj francaj skoltoj eluzas diversajn formojn de Lederhosen, kvankam en la plej multaj kazoj ili ne estas parto de ilia oficiala uniformo.

Lederhosen ankaŭ estis uzataj fare de aŭstraj knaboj de la 1930-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ ili estas uzataj dum specialaj okazoj, kiel ekzemple bierĝardenoj aŭ biertendaj festoj. Knabinoj portas dirndlon, kio estas parto de la aŭstra Tracht.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geczy, Adam. (2014) “Lederhosen”, Ethnic Dress in the United States: A Cultural Encyclopedia. Rowman & Littlefield, p. 185–6. ISBN 9780759121508.
  2. What about Lederhosen and Dirndl?. Alirita 8-a de januaro 2016.