Lee Radziwill
| Lee Radziwill | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Lee Radziwill | |||||
| Naskonomo | Caroline Lee Bouvier | ||||
| Naskiĝo | 3-an de marto 1933 en Doctors Hospital | ||||
| Morto | 15-an de februaro 2019 (85-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
| Etno | usonanoj vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Sarah Lawrence Miss Porter's School (en) Potomac School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Radziwiłł vd | ||||
| Patro | John Vernou Bouvier III (en) | ||||
| Patrino | Janet Lee Bouvier (en) | ||||
| Gefratoj | Jacqueline Kennedy Onassis, Janet Auchincloss Rutherfurd (en) | ||||
| Edz(in)o | Herbert Ross (en) Stanisław Albrecht Radziwiłł (en) Michael Temple Canfield (en) | ||||
| Infanoj | Anthony Stanislas Radziwill (en) ( Anna Christina Radziwill (mul) ( | ||||
| Parencoj | Nina Auchincloss Straight (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | mondumano televida aktoro verkisto aktoro mododezajnisto | ||||
| Aktiva en | Usono vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Caroline Lee RADZIWILL (denaske Bouvier; Southampton, Novjorkio, 3a de marto 1933 - Novjorko, 15a de februaro 2019) estis usona famulino, aktorino kaj verkistino. Ŝia pli aĝa fratino estis Jacqueline Kennedy Onassis, kiu estis el 1961 ĝis 1963 Unua Damo de Usono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1953 ŝi edziniĝis al Michael T. Canfield (oficiale, filo de Cass Canfield, grava usona eldonisto, sed probable, filo de Georgo de Kent, pli juna filo de la brita reĝo Georgo la 5-a, kaj Kiki Preston nomita ankaŭ Alice Gwynne) kaj ili divorcis ses jarojn poste.
La 19an de marto 1959, Lee edziniĝis al Stanisław Albrecht Radziwiłł, pol-litova princo (1914, Szpanów, Pollando). Stanisław estis separint de sia dua edzino Grace Kolin por tiu geedziĝo. Ili havis du gefilojn: nome Anthony Radziwiłł (4a de aŭgusto 1959, Lausanne, Svisio) kaj Anna Christina Radziwiłł (18 de aŭgusto 1960, Novjorko). La paro loĝis ĉefe en Anglio, je du stratoj de la palaco Buckingham. Stanisław kaj Lee divorcis en 1974 kaj li mortis la 27an de julio 1976 en Londono.
La 23an de septembro 1988, Lee edziniĝis al Herbert Ross, scenejisto kiun ŝi konis laborante por Armani. Ili separiĝis en 1999 kaj divorcis en 2001.
En la 1960-aj jaroj, Lee laboris en kelkaj filmoj kiel aktorino ne atingante sukceson, spite la favoran internacian reklamkampanjon. Poste ŝi dediĉis sin al fotarto, denove ne atingante sukceson.
En 2003, Lee publikigis "Happy Times" (Feliĉaj tempoj).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Clarke, Gerald (1988). Capote, A Biography (1a eld.). New York: Simon and Schuster. ISBN 978-0-241-12549-6.
- Dubois, Diana (1995). In Her Sister's Shadow: An Intimate Biography of Lee Radziwill (1a eld.). New York: Little Brown & Co. ISBN 978-0316187534.
- Evans, Peter (2004). Nemesis: The True Story. Regan Books. ISBN 978-0-06-058053-7. [0-06-058053-4].
- Gazeto Paris Match, 6a de Julio, 2008, p. 16.
- Radziwill, Lee (2003). Happy Times. New York: Assouline. ISBN 978-1-614-28054-5.

