Saltu al enhavo

Lee Sedol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Sedol
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (43-jaraĝa)
en Bigeun-myeon
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio (1983–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Lee Sanghun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo goludisto (1995–2019)
partoprenanto de realeca televido Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lee SEDOL, foje Yi Setol (koree 이세돌, henja ,李世乭; naskita la 2-an de marto 1983 en Sinan-gun (d:Q50252), provinco Jeollanam-do, (Suda Ĝolla, Q41161)) estas profesia sudkorea goludisto, kiu estis konsiderata la plej forta ludanto en la mondo de 2007 ĝis 2011.

Lee Sedol tenas la plej altan eblan rangon de 9-a Dan, kiun li atingis en 2003 ĉe la Fujitsu-Pokalo. Tio faras lin la plej juna ludanto kiu atingis 9-an Dan. Li estis trejnita de Kwon Kap-yong, inter aliaj. Ĝis 2016, li gajnis 18 internaciajn titolojn.

Interalie, li gajnis la teaman Go-titolon ĉe la Someraj Aziaj Ludoj en 2010.

En februaro 2016, li estis rangita dua en internaciaj titoloj (18), malantaŭ nur Lee Chang-ho (21). Lia kromnomo estas "La Forta Ŝtono" ("Sen-dol"). En marto 2016, li ludis rimarkindan serion da ludoj kontraŭ la programo AlphaGo, kiuj finiĝis per la malvenko de Lee je 1–4. [1]

La 19-an de novembro 2019, li anoncis sian emeritiĝon de profesia ludo, deklarante, ke li neniam povos fariĝi pinta Go-ludanto pro la kresko de artefarita intelekto. Li nomis AI "enton, kiun oni ne povas venki". [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Ĉe Jutubo

[redakti | redakti fonton]