Leelah Alcorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leelah Alcorn
Persona informo
Naskonomo Alcorn
Naskiĝo 15-an de novembro 1997 (1997-11-15)
en Kings Mills
Morto 28-an de decembro 2014 (2014-12-28) (17-jaraĝa)
Mortokialo trafikakcidento
Tombo sen valoro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohio Virtual Academy
Okupo
Okupo blogisto
vdr

Leelah ALCORN (naskiĝis la 15-an de novembro, 1997, mortis la 28-an de decembro, 2014) estis usona transgenra knabino, kies sinmortigo allogis tutmondan atenton. Alcorn afiŝis sinmortigan leteron je sia Tumblr-blogo, skribante pri sociaj normoj, kiuj tuŝas transgenrulojn, kaj esprimante la esperon, ke sia morto kreu dialogon pri diskriminacio, mistrakto (kaj specife kaj tre ofte seksa mistrakto) kaj manko de subteno por transgenraj homoj.

Alasignite al vira sekso kiam ŝi naskiĝis, ŝi kreskis en konservisma kristana hejmo en Ohio. Dum sia 14-a jaro, ŝi elŝrankiĝis kiel transgenra al siaj gepatroj, Carla kaj Doug Alcourn, kiuj rifuzis akcepti ŝian inan sekson. Kiam ŝi aĝis 16 jarojn, ili rifuzis ŝian peton ricevi sekstransigan kuracon, kaj anstataŭe sendis ŝin al kristan-bazita konverta terapio kun la intenco konvinki ŝin malakcepti sian sekson kaj akcepti la sekson, kiun oni asignis al ŝi kiam ŝi naskiĝis. Post kiam ŝi rivelis sian allogon al viroj al siaj samklasanoj, ŝiaj gepatroj fortiris ŝin de la lernejo kaj revokis ŝian atingeblon al interkonaj retejoj. En sia sinmortiga letero, Alcorn citis solecon kaj fremdiĝon kiel ĉefajn kialojn por sia decido finigi sian vivon, kaj kulpis siajn gepatrojn por kaŭzi al ŝi tiujn sentojn. Ŝi mortigis sin marŝante en la usonan Interŝtatan Ŝoseon 71 fronte de trafiko.

Alcorn aranĝis ke sia sinmortiga letero afiŝiĝu enrete je pluraj horoj post sia morto, kaj ŝi baldaŭ allogis tutmondan atenton en tradiciaj kaj sociaj amaskomunikiloj. Aktivistoj por GLAT-aj rajtoj vokis atenton al la incidento kiel evidentaĵo pri la problemoj, kiujn transgenraj junuloj devas alfronti, dum oni funebris por ŝi en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando. Peticioj formiĝis, petante la establon de "Leĝo de Leelah," forbaro de konverta terapio en Usono, kiu ricevis subtenan respondon de usona prezidento Barack Obama. Post malpli ol jaro, la urbo Cincinnati kontraŭleĝigis konvertan terapion.

Oni kritikis la gepatrojn de Alcorn pro ilia seks-misnomado de Leelah en rimarkoj, kiujn ili diris al la gazetaro, dum GLAT-a rajtaktivisto Dan Savage kulpis ilin pri la morto de ilia infano kaj uzantoj de interkonaj retejoj atakis ilin rete. Ili defendis sian rifuzon akcepti la sekson de sia infano kaj sian uzon de konverta terapio, citante siajn kristanajn kredojn. Sur ŝia tombo ankoraŭ estas ŝia vira nomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]