Leganés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leganés estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), je 11 km sud-sudokcidente de la madrida Pordo de la Suno, ene de la metropolita areo de Madrido. Ĝi troviĝas sur plataĵo de la Centra Altebenaĵo en la Iberia duoninsulo. Sude ĝi limas kun Fuenlabrada, norde kun la madridaj distriktoj Karabanĉelo kaj Latino, okcidente kun Alcorcón, kaj oriente kun Villaverde (distrikto de Madrido) kaj Getafe.

Ĝi estas la kvina plej loĝata madrida urbo (189.424 loĝanto) post Madrido ĉefurbo, Móstoles, Alcalá de Henares kaj Fuenlabrada, laŭ datumoj de la municipa censo de 2009.

Leganés havas universitatan kampuson kaj la Superan Politeknikan Lernejon de laUniversitato Karlo la 3-a de Madrido.