Legoland' Windsor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legoland' Windsor
la parka enirejo


la parka enirejo

amuzparko • Legoland
loko Windsor,  Anglio
malfermiĝo marto 1996
areo 0,61 km²
adreso Legoland Windsor Park Ltd, Winkfield Road, Windsor, Berkshire, SL4 4AY
tel. +44-8705 04 04 04
retejo http://www.legoland.co.uk
Geografia situo 51° 28′ N, 0° 39′ U (mapo)51.463333333333-0.65111111111111Koordinatoj: 51° 28′ N, 0° 39′ U (mapo)
Legoland' Windsor (Britio)
Legoland' Windsor (Britio)
DEC
Legoland' Windsor
Legoland' Windsor
Situo de Legoland' Windsor
Map
Legoland' Windsor
vdr

La Legoland' Windsor estas porinfana amuzparko en Anglio, kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo Lego: al la miniatura rekonstruo de multaj elektitaj britiaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, sed ankaŭ al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo. Interalie ekzistas 50 veturejoj, plejparte je radaj aŭ boataj veturiloj de ne-timiga rapideco, sed ankaŭ tri Lego-stilaj ondaj fervojoj. Kiel multaj aliaj amuzparkoj, la teritorio dispartiĝas laŭ diversaj temoj, interalie "lando de vikingoj", "sovaĝa arbaro" (kun piratoj), "kavalira reĝlando" "lando de aventuroj" kaj "reĝlando de faraonoj". Krome interalie ekzistas demonstrejo pri la produktado de la ludiloj, ludejo kie infanoj (kaj laŭvole ankaŭ plenkreskuloj) povas konstrui ludilojn el granda elekto de konstrueroj, kaj vendejo de imprese grandega elekto da konstrueroj. La amuzparko proksimas al la kastelo Windsor kaj situas pli-malpli 13 kilometrojn okcidente de la internacia flughaveno London Heathrow.

La parko estas la dua en serio de similspecaj amuzparkoj, kiuj ĉiuj havas la nomon Legoland'. La unua (la "originalo") malfermiĝis dum la jaro 1968 en Billund, Danio; dum 1996 sekvis la brita variaĵo, kiel tria dum 199 parko en Carlsbad, Kalifornio kaj kiel kvara dum 2002 la parko Legoland' Germanio en Mezeŭropo. Dum la jaro 2005 la firmao Merlin Entertainments aĉetis 70 procentaĵojn de ĉiuj parkoj; la restaj 30 procentaĵoj restis ĉe la firmao Lego. Kiel la aliaj parkoj, ankaŭ tiu en Anglio estas sezona kaj ne funkcias dum la vintro: ĝi akceptas gastojn inter marto kaj oktobro. Laŭ indikoj de la parka administrado, nur por la miniatura lando Miniland utiliĝis preskaŭ 40 milionoj da Lego-briketoj, kaj aldoniĝas multaj pliaj milionoj por la dekoraĵoj en la resto de la parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]