Legolaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legolaso
elfo • fikcia princo • rolulo en fantasta filmo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Mastro de l’ Ringoj
The Hobbit: The Desolation of Smaug
The Hobbit: The Battle of the Five Armies
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
Rolita de Orlando Bloom
Informoj
Sekso vira
Okupo arkpafisto
Patro Tranduilo
vdr

Legolaso[1] (angle Legolas; sin. Verda folio) – unu el la ĉefaj roluloj de la romano La Mastro de l' Ringoj verkita de John Ronald Reuel Tolkien. Li estis elfo kaj membro de la Kunularo de la Ringo.

Unuafoje Legolaso aperis en la romano en la Konsiliĝo ĉe Elrondo (la jaro 3019 de la Tria Epoko), al kiu li venis kiel delegito de sia patro Tranduilo, reĝo de la elfoj de Norda Mornarbaro. Tie li informis pri eskapo de Golumo. Elrondo elektis Legolason membro de la Kunularo, en kiu li estis reprezentonta la rason de elfoj.

En Lotlorieno Galadriela donacis al li pafarkon kun kordo el elfaj haroj. Kun ĝi estis plena sagujo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Mastro de l' ringoj: 2: La du turegoj. 2. eld., kor. Tolkien, J. R. R.,; Auld, William (trad.). Kaliningrado: Sezonoj; 2007
  2. La Mastro de l' ringoj: 1: La Kunularo de l' Ringo. La dua libro: Adiaŭ al Lorieno. Kaliningrado: Sezonoj; 1997