Legoma spinaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Legoma spinaco
Spinacia oleracea Breedblad scherpzaad.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Spinaco Spinacia
L. 1753
Subfamilioj

Amaranthoideae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La legoma spinaco[1] (Spinacia oleracea) estas unujara planto el la familio de la amarantacoj (Amaranthaceae) kiu parencas al la kvinoo kaj atriplo. Ĝi estas rapide kreskanta folia legomo, kiu jam frue dum la printempo haveblas. Ĝi estas malnova legomo kiu por la unua fojo estis kultivata en Persio.

La vorto spinaco devenas de la persa vorto اسفناج 'Esfenaj'. Spinaco kreskas en la tuta mondo escepte de la tropikoj. Kvankam en Ĉinio oni jam dum jarcentoj kultivis spinacon la planto atingis Eŭropon nur dum la 12-a jarcento per la alveno de la Maŭroj en Hispanio. Dum la 16-a jarcento spinaco ankoraŭ estis novaĵo en Italio, sed tamen jam normalaĵo en Anglio. La unua uzado estis limigita al laksigilo. La laksiga efiko okazas pro la alta enhavo de oksalata acido.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

100 gramoj da freŝa spinaco enhavas:

Spinaco estas riĉa je fero, karoteno, vitamino E kaj antioksidantoj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]