Leh (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leh
urbo
Administrado
Poŝtkodo 194101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 870  (2011) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 10′ N, 77° 35′ O (mapo)34.16416666666777.584722222222Koordinatoj: 34° 10′ N, 77° 35′ O (mapo) [+]
Alto 3 500 m [+]
Areo 45110 km² (4 511 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Leh (Ĝamuo kaj Kaŝmiro)
Leh (Ĝamuo kaj Kaŝmiro)
DEC
Leh
Leh
Situo de Leh
Leh (Barato)
Leh (Barato)
DEC
Leh
Leh
Situo de Leh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leh [+]
vdr

Leh (en ladaka lingvo kaj tibeta skribo: གླེ་ aŭ སླེ་, Wylie: Gle aŭ sle) estas la kunĉefurbo kaj la plej granda urbo de la unia teritorio Ladako en Barato. Leh, en la distrikto Leh, estis ankaŭ la historia ĉefurbo de la Himalaja Regno Ladako, kies sidejo estis en la Palaco Leh, nome iama loĝejo de la reĝa familio de Ladako, konstruita en la sama stilo kaj ĉirkaŭ en la sama epoko kiel la Palaco Potala en Lasao, Tibeto. Leh estas je altitudo de 3,524 metroj super marnivelo, kaj estas konektita pere de la Nacia Aŭtoŝoseo 1 kiu konektas Srinagar en la sudokcidento kaj Manali, Himaĉal-Pradeŝo, sude pere de la Aŭtoŝoseo Leh-Manali.

Leh el Monaĥejo Namgĝal Cemo kaj kun Leh Palaco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En 2002 Leh suferis inundojn pro subitaj pluvegoj, kio mortigis pli ol 100 personojn.[1] Tiaj inundoj kune kun malbone aranĝita urbodisvolvigo ege minacis kaj minacas la malnovan urbon. Montoj ĉirkaŭas la urbon; kaj la altmontara klimato malhelpas la uzadon de la ŝoseoj pro neĝo kaj neĝofando depende de la sezono.

La agrikulturo dependas de hordeo. La akvo por irigacio en Ladako venas el Induso, kiu fluas en marto kaj aprilo kiam la horde-kampoj havas la plej grandan neceson por irigacio.[2]

Homoj en Leh.

Leh havis en 2001 loĝantaron de 27 513. Viroj konstituas 61% de la loĝantaro kaj virinoj 39%, pro granda alveno de ne-lokaj laboristoj, komercistoj kaj registaraj dungitoj. La popolo de Leh estas ĉefe etnaj Tibetanoj, kiu parolas la Ladakan lingvon, nome Tibeta lingvo. Kvankam pli ol duono de la lokanoj estas budhistoj kaj unu triono hinduistoj, la influo de Islamo datas el la epoko de la anekso de Ladako fare de Kaŝmiro, post la Kvina Dalai-lamao klopodis invadi Ladakon el Tibeto en la 17-a jarcento. Ekde tiam, estis plua migrado el la Kaŝmira Valo ĉefe pro komerco kaj poste pro translokigo de turismo el la Kaŝmira Valo al Ladako, kiu ricevas tre grandajn nombrojn de turistoj konsidere sian grandon. En 2010, ĉirkaŭ 77 800 turistoj alvenis al Leh.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zutshi, Chitralekha (2004). Languages of Belonging: Islam, Regional Identity, and the Making of Kashmir. Hurst & Company. ISBN 9781850656944. Alirita la 18an de oktobro 2020.
  2. "Jammu & Kashmir - Geography & Geology". Peace kashmir. Arkivita el la originalo la 9an de aŭgusto 2016. Alirita la 18an de oktobro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Janet Rizvi. Ladakh: Crossroads of High Asia. Second Edition. (1996). Oxford University Press, Delhi. ISBN 0-19-564546-4.
  • Cunningham, Alexander. (1854). LADĀK: Physical, Statistical, and Historical with Notices of the Surrounding Countries. London. Reprint: Sagar Publications (1977).
  • Francke, A. H. (1977). A History of Ladakh. (Originally published as, A History of Western Tibet, (1907)). 1977 Edition with critical introduction and annotations by S. S. Gergan & F. M. Hassnain. Sterling Publishers, New Delhi.
  • Francke, A. H. (1914). Antiquities of Indian Tibet. Two Volumes. Calcutta. 1972 reprint: S. Chand, New Delhi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]