Leidenfrost-efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leidenfrost-efiko [Lajdenfrost], kalefakcio (en PIV) estas fenomeno de la gutoj dancantaj, saltantaj sur varmega grundo (sur estiĝanta vapor-kuseno, tavolo) kaj kiun skizis Johann Gottlob Leidenfrost (1715-1794).

Bolantaj akvogutoj sur varmega fornelosupro ŝvebas – ne tuŝante ĝin – sur vaportavolo.

Tiu fenomeno estis unuafoje esplorita de Leidenfrost en Duisburg kaj priskribita en la verkaĵo De Aquae Communis Nonnullis Qualitatibus Tractatus  (pri kelkaj ecoj de ordinara akvo) 1756.

Se oni faligas gutojn da akvo sur varmega surfaco, ili ekdancas, ĉar sub ili estiĝas vaporo kaj la gutoj moviĝas kiel aer-kusena veturilo.

Por montri la Leidenfrost-efikon hejme, simple prenu puran normalan paton (kun ne-polikvarfluoretilenigita surfaco!) kaj varmigu ĝin sur fornelo. Havu bovlon de akvo ĉemane. Fojfoje trempu viajn fingrojn en la akvon kaj faligu kelkajn gutojn en la paton.

  • Komence, kiam la pato havas ankoraŭ malpli ol 100  , la akvo simple dissterniĝas kaj malrapide forvaporiĝas.
  • Kiam la temperaturo de la pato atingas pli ol 100  la gutoj siblas kaj ŝuŝas atingante la paton kaj rapide forvaporiĝas.
  • Poste, kiam la temperaturo altiĝis al pli ol 220  (pli alta ol oni uzas por kuirado), vi povas observi la Leidenfrost-efikon:
    la gutoj forvaporiĝas pli malrapide, anstaŭe dancas tra la pato, renkontiĝante kunfandiĝas al pli grandaj gutoj kaj restas entute multe pli longe ol ĉe pli malalta temperaturo. Tiu fenomeno restas, ĝis multe pli alta temperaturo, kiam la akvo tiom rapide vaporiĝas ke Leidenfrost-efiko ne plu estas observebla.

Klarigo: ĉe temperaturoj pli altaj ol la Leidenfrost-punkto (t.e. por akvo 220  ) la akvo en la suba parto de la guto, kiu tuŝas la varmegan platon, tuj vaporiĝas. La vaporo levas la reston de la guto iom super la platon kaj - pro malpli alta termokondukto efikante kiel termoizolilo - ĝi grave malrapidiĝas la pluan varmiĝon de la la guto. Plia efiko: la guto sur sia vaportavolo moviĝas kvazaŭ aer-kusena veturilo.

Tiu gasforma protekta tavolo ekzistas ankaŭ en la likva nitrogeno, se tiu kontaktas kun la ĉambra temperaturo. Danke al la Leidenfrost-efiko eblas likvan nitrogenon (ĉ. −200  ) sendanĝere fluigi sur la mano, se estas certigite, ke ĝi ne povas kolektiĝi ie ajn en la vesto. Plia tre spektakla efiko estas, kiam la Leidenfrost-efiko laŭdire helpas eviti la brulvundojn ĉe la surardaĵa promeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] - Eseo pri la efikoj kaj prezentadoj de Jearl Walker