Leif Nordenstorm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leif Gunnar Nordenstorm)
Leif Nordenstorm
Leif Nordenstorm
Leif Nordenstorm
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1960
en Kiruna,  Svedio
Lingvoj Esperanto
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo pastroesperantisto
TTT
Retejo http://sjalaspis.blogspot.com/
Esperanto
Verkis en Esperanto Arne, la ĉefido
Signoj en ŝtormo
vdr

Leif NORDENSTORM (naskiĝis la 26-an de septembro 1960 en Kiruna, Svedio) estas sveda esperantisto, doktoro pri teologio, pastro en la Sveda eklezio, kaj estro de la porpastra kursejo “Stiftelsen Fjellstedtska Skolan„ en Upsalo.

Aktivado en Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Poste li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, i.a. ktp de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. En 2016, li estas membro de la redakta stabo de Literatura Foiro. Krome, ekde multaj jaroj li estas la prezidanto de la Klubo Esperantista en Upsalo, historia organizaĵo fondita en la jaro 1891 kaj do la entute dua Esperanto-klubo en la mondo.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje: unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 2005 aperis lia unua romano en Esperanto, Arne, la ĉefido. La novelo Signoj en ŝtormo aperis en Vizaĝoj: novelaro 2000-2009 (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2010).

En 2006 aperis lia unua romano en la sveda, Nybyggarna i Norra Botten: en berättelse från medeltiden.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]