Leipzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leipzig
Blazono
Leipzig (Germanio)
Leipzig (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Saxony
Administrado
Federacia lando Saksio
Distriktaro Distriktaro Leipzig
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0341
Poŝtkodo 04003–04357
Aŭtomobila kodo L
Oficiala Municipokodo 14713000
NUTS DED51
Politiko
Komunumestro Burkhard Jung
Adreso de la administrejo Neues Rathaus
Martin-Luther-Ring 4-6
04109 Leipzig
Demografio
Loĝantaro 616093 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)51.3412.375Koordinatoj: 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 m
Areo 297,60 km²
Oficiala retejo https://www.leipzig.de/
vdr
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigite Lepsiko , Lejpcigo kaj Lajpcigo) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia lando Saksio kaj estas administra centro de samnoma distriktaro. La urbo estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.

En Leipzig antaŭ la dua Mondmilito estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj.

Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter Lippmann. Tie propagandis Elisabeth Wunderlich.

Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: Gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio.

La plej granda preĝejo de Leipzig, la Nikolaikirche, cetere ne nur famiĝis pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990.

Silueto de Leipzig

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38.898 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Famuloj kun rilatoj al Lepsiko

Vidindaĵoj

Kirkoj kaj sinagogoj

Muzeoj kaj arĥivoj

Aliaj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo de la urbo (en la germana, angla, franca, hispana kaj pola)