Leksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leksemo estas signifo-portanta morfemo en iu lingvo. La tuto de la leksemoj konsistigas la leksikon de la lingvo.

La leksemoj de Esperanto esence estas ĝiaj radikoj, ekzemple "akv-" kaj "trink-". Elementoj kun gramatika funkcio ne estas leksemoj, ekzemple:

Ankaŭ kunmetitaj vortoj ne estas leksemoj. Estas diskuteble, ĉu kunmetaĵoj kun "-um-", kies signifo ne estas precize difinita per la elementoj, estas propraj leksemoj.

Kelkaj afiksoj, kiuj havas propran signifon kaj estas uzeblaj kiel memstaraj vortoj, estas kalkuleblaj kiel leksemoj, ekzemple "-ism-" aŭ "-ind-", ĉar "ismo" kaj "inda" estas memstaraj vortoj.

Estas ankaŭ kompleksaj leksemoj, kiuj estas aro da vortoj kiu ĉiam aperas kunigitaj kaj havas apartan signifon kaj funkcias kiel ununura vorto, ekzemple "verda stelo". Kiam, en Esperanto, oni diras "la verda stelo brilas", oni ne pensas en iu ajn stelo kiu estas verda, sed komprenas la aron "verda stelo" preskaŭ kiel unu vorton, kiu signifas "emblemo de Esperanto". Tiu okazas en ĉiuj aliaj lingvoj, en kiuj multaj sprimoj ne signifas simple laŭ la kunigo de la signifoj de la vortoj. Ekzemple hija de la puta en la hispana lingvo, signifas laŭlitere "filino de putino", sed oni uzas ĝin kiel eksprimo de ĝojo aŭ miro, kiel oni povas legi en la Don Kiĥoto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]