Leksikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historia germanlingva plurvoluma leksikono Meyers Konversations-Lexikon de 1885

Leksikono (de la greka vorto λεξικό, leksiko, "vortaro", de λέξη, leksi, "vorto") ĝenerale estas nomo de referencverko, enciklopediovortaro en vasta senco. En moderna lingvaĵo kutime temas pri ampleksa kolekto de alfabete ordigitaj, unuope relative koncizaj ĉapitroj pri unuopaj temoj, kiuj sume kolektu "superrigardon pri la universala scio". Eblas diferencigi inter pli konciza leksikono, pli ampleksa enciklopedio kaj specifa biografia leksikono fokusanta pri la biografioj de konataj homoj, sed aliflanke eblas ankaŭ sinonime uzi la vortojn "leksikono" kaj "enciklopedio": aspektas ke ne ekzistas klara lingva difino pri diferencigo inter la vortoj "leksikono" kaj "enciklopedio". Tradicie ĝis la fino de la 20-a jarcento leksikonoj kaj enciklopedioj estis grandaj libroj, kutime serioj de pluraj libraj volumoj. Ekde la 1980-aj jaroj pli kaj pli kutimiĝis ankaŭ eldonoj de elektronikaj tekstoj, leksikonaj kaj enciklopediaj datumbazoj atingeblaj per lumdiskegoj, per muzeaj komputilaj ekranoj konektitaj al centra malmoldisko aŭ per retejoj.

la 15-a eldono de la anglalingva Encyclopædia Britannica, finita en 1984, en 29+3 volumoj, kun sekvaj jarlibraj aldonaj volumoj: en la angla lingvo "leksikono" kaj "enciklopedio" komprenatas kiel sinonimoj.
la same historia kaj same germanlingva plurvoluma leksikono Brockhaus Enzyklopädie de 1928

Ankaŭ la projektoj de la Fondaĵo Vikimedio kompreneblas kiel leksikonoj: inter la diversaj projektoj vikipedio klare difiniĝas kiel enciklopedio kaj vikivortaro kiel multlingva vortaro.