Lenin-premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenin-premio
Oficiala titolo Ленинская премия
honorigo • premio
Nomita laŭ Vladimiro Lenino
Objekto medalo kaj monpremio
Organizanto Centra Komitato de KPSU, Konsilio de Ministroj de Sovetunio
Lando  Sovetunio
Fondita en 23-a de junio 1925,
15-a de aŭgusto 1956
vdr

Lenin-premio (ruse Ленинская премия) estis en USSR unu el la plej altaj formoj de rekompenco por civitanoj pro plej signifaj atingoj en la terenoj de scienco, teĥniko, literaturo, arto kaj arĥitekturo.

Historio de la premio[redakti | redakti fonton]

23-an de junio 1925 la Centra Komitato de la Tutunia komunista partio (de bolŝevikoj) kaj la Konsilio de popolkomisaroj de USSR lanĉis premiojn omaĝe al Lenin. Origine ili estis aljuĝataj nur pro sciencaj laboraĵoj «cele al kuraĝigo de scienca agado en la direkto la plej proksima al la ideoj de V. I. Lenin, nome en la direkto de firma ligo inter la scienco kaj la vivo».

En 1935—1957 ili ne estis aljuĝataj. En 1941—1952 estis aljuĝataj Stalin-premioj en tri gradoj.

15-an de aŭgusto 1956 la Centra Komitato de KPSU kaj la Konsilio de ministroj de USSR akceptis la rezolucion restarigi premiojn omaĝe al Lenin kaj aljuĝadi ilin ĉiujare omaĝe al la naskiĝtago de Lenin, 22-an de aprilo. En 1957 estis restarigita aljuĝado de Lenin-premioj pro elstaraj sciencaj laboraĵoj, arĥitekturaj kaj teĥnikaj instalaĵoj, inventoj aplikataj en la nacia ekonomio, teĥnologiaj procedoj kc; estis lanĉitaj ankaŭ Lenin-premioj pro elstaraj verkoj literaturaj kaj artaj. En marto 1960 estis lanĉitaj Lenin-premioj en la terenoj de ĵurnalistiko kaj publicistiko.

Ekde 1957 Lenin-premioj estis aljuĝataj al la naskiĝtago de Lenin ĉiujare escepte de 1958 kaj 1966, kaj ekde 1967 en ĉiu para jaro. Sufiĉe ofte estis enmanigataj tiel nomataj «fermitaj» aŭ «sekretaj» Lenin-premioj (ĉefe pro laboraĵoj rilataj al defensivo; rezolucioj pri ilia aljuĝo ne estis publikigataj). En tiaj kazoj la regulo «unufoje dujare» povis ne validi.

Origine estis enmanigataj 42 premioj. Ekde 1961 laŭ la statuto povis esti enmanigataj ĝis 76 premioj ĉiujare. En tiu nombro ĝis 60 premiojn aljuĝadis la Komitato pri Lenin-premioj en la terenoj de scienco kaj teĥniko kaj ĝis 16 premiojn la Komitato pri Lenin-premioj en la terenoj de scienco kaj arto ĉe la Konsilio de ministroj de USSR. En 1967 kvanto de premioj estis malaltigita al 30. Al laŭreatoj estis enmanigataj diplomo, ora surbrusta medalo kaj monpremio.

En 1956—1967 Lenin-premio estis sola ŝtata premio de plej alta nivelo, tial la nombro de ĝiaj laŭreatoj estis granda. En 1967 estis lanĉita la Ŝtata premio de USSR kiu estis konsiderata kiel malpli prestiĝa, tio plialtigis la nivelon de Lenin-premio. Diplomoj de Stalin-premioj estis anatataŭitaj per respektivaj diplomoj de Ŝtataj premioj.

Poŝtmarko de USSR, 1958.

Laŭ la rezolucio de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR de 9-a de septembro 1966[1] unufoje dujare estis aljuĝataj 30 Lenin-premioj (en tiu nombro 25 pri scienco kaj teĥniko kaj 5 pri literaturo, arto kaj arĥitekturo). En 1970 aldone estis lanĉita premio pro verkoj de literaturo kaj arto por infanoj (rezolucio de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR de 26-a de marto 1969[2]).

Laŭreatoj de Lenin-premioj Maja Pliseckaja, Nikolaj Ĉerkasov, Aleksandr Dejneka, Vasilij Peskov kaj Mstislav Rostropoviĉ. 1964.

La statuto pri Lenin-premioj estis konfirmita fare de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR 17-an de februaro 1967[3]. La statuto estis difinanta la rondon de ŝtataj, sociaj kaj sciencaj organizaĵoj kiuj rajtis kandidatigi laboraĵojn por Lenin-premio: la Prezidantaro de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj de la akadimioj de sciencoj de la uniaj respublikoj, Akademio de medicinaj sciencoj de USSR, Tutunia akademio de agrokulturaj sciencoj (VASĤNIL), Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR, sciencaj kaj inĝenieraj-teĥnikaj societoj, kolegioj de la ministrejoj de USSR kaj de la uniaj respublikoj, komitatoj ĉe la Konsilio de ministroj de USSR, prezidantaro de la Tutunia centra komitato de sindikatoj, la Centra Komitato de Komsomolo, estraroj de unioj de verkistoj, pentristoj, komponistoj, arĥitekturistoj, kinematografistoj kaj ĵurnalistoj de USSR, Prezidantaro de la Akademio de pentrarto de USSR, respublikaj teatraj societoj, scienc-esploraj, inĝenieraj kaj projektaj organizaĵoj, eldonejoj, redaktantaroj de ĵurnaloj kaj revuoj, kunvenoj de kolektivoj de entreprenoj, institucioj kaj organizaĵoj. Por Lenin-premioj povis esti kandidatigitaj sciencaj laboraĵoj, verkoj de literaturo, arto kaj arĥitekturo, presitaj (publike plenumitaj, instalitaj) ne pli malfrue ol unu jaron antaŭ la indikita limdato, kaj laboraĵoj en la tereno de teĥniko kaj industrio post ilia ekapliko en la nacia ekonomio.

Certigilo de laŭreato de Lenin-premio, 1962

Laboraĵoj honoritaj per la Ŝtata premio de USSR ne estis kandidatigataj por Lenin-premio. Ne estis allasata ankaŭ samtempa kandidatigo de sama laboraĵo por ambaŭ premioj.

Konsiderado de la laboraĵoj, kandidatigitaj por Lenen-premio, kaj farado de decidoj pri aljuĝo de premioj okazadis fare de la komitatoj pri Lenin-premioj kaj Ŝtataj premioj de USSR ĉe la Konsilio de ministroj de USSR. La rezolucioj de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de Ministroj de USSR pri aljuĝo de Lenin-premio estis publikigataj en gazetaro en aŭ antaŭ la naskiĝtago de Lenin. Al personoj, ricevintaj Lenin-premion, estis atribuata la titolo «Laŭreato de Lenin-premio» (ruse Лауреат Ленинской премии), estis enmanigataj diplomo, honora signo kaj certigilo. Ripete Lenin-premioj ne estis aljuĝataj (sed Leonid Breĵnev kaj la poeto Nikolaj Tiĥonov estis laŭreatoj de Lenin-premio pri literaturo kaj de la Internacia Lenin-premio «Pro firmigo de la paco inter la popoloj»).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. СП СССР, 1966, № 21, ст. 188 (ruse)
  2. СП СССР, 1969, № 8, ст. 48 (ruse)
  3. СП СССР, 1967, № 6, ст. 29 (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]