Lentano-viburno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lentano-viburno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Adoksacoj Adoxaceae
Genro: Viburno ’’ Viburnum
Specio: V. lantana’’’
' Viburnum lantana '
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lentano-viburnoneĝbulo (Viburnum lantana) estas plantospecio el la familio de la Adoksacoj (Adoxaceae). Ĝi estas kultivata kiel ornamplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

maturaj (nigraj) kaj nematuraj (ruĝaj) fruktoj

Lentano-viburno estas forta, ĉiamverda arbusto kun starantaj branĉoj. kiu atingas alton de unu ĝis kvar metroj. La ŝelo de la branĉoj estas bruna kaj dense kovrata de triĥomoj.

La alternaj folioj estas dividitaj en folitigetoj kaj foliplatoj. La folitigetoj havas 1 ĝis 3 centimetron. La foliplato estas simpla, dikeca, mola kaj nebrile verda kaj estas ovforma. Ĝi havas longecon de 5 ĝis 12 cm kaj larĝecon de ĝis 6 cm. La folirando estas akre segildenta. La malsupra folisurfaco estas felte hara, la supra surfaco estas pli aŭ malpli sulkiĝinta. La burĝonoj estas nudaj, ili ne havas skvamojn.

La planto floras de aprilo ĝis junio. La floroj staras en volvetaj, sepradiaj korimboj, kies diametro estas 5 ĝis 10 cm. La floroj odoras malagrable. La kremblanka korolo havas diametron de 6 ĝis 8 mm.

La ovformaj drupoj estas komence ruĝaj kaj en matura stato brile nigraj. Ili pendas dum la vintro seke ĉe la branĉoj. La maturiĝo de la fruktoj okazas en septembro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La planto nature kreskas en Eŭropo de la britaj insuloj ĝis la mediteranea regiono inklude de Nordafriko. Krome ĝi kreskas de sudorienta Eŭropo ĝis la kaŭkaza regiono kaj la nordo de Turkio kaj Irano.[1]

Kiel kreskejo la kalkŝatanta planto preferas maldensajn foliarbarojn, boskojn kaj vojrandojn. Lentano-viburno kreskas sur sunaj kaj duonombraj arealoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Viburnum lantana estis unue priskribita en la jaro 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, volumo 1, paĝo 268,[2].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kaj la genra kaj la specia nomoj indikas la flekseblajn branĉojn: "Viburnum" venas de la hindeŭropa radiko "ueib" = volvi, turniĝi. "lantana" devenas de la latina "lentus" = fleksebla, tenaca; malrapida.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La lentano-viburno kreskas ofte randee de stratoj kaj vojoj.

El la branĉoj fareblas sagoj por arkpafado. La branĉaj estas tre nerompeblaj pro la fibra konsisto. La 5300 jaraĝa glaĉera mumio Ötzi havis sagojn de lentano=viburno.[3]

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Lantano-viburno havas en la ŝelo la triterpenojn alfa- kaj beta-amirinon. La maturaj fruktoj verŝajne ne havas toksinojn.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GRIN Taxonomy for Plants Taxon: Viburnum lantana L. (angle). Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture - Agricultural Research Service, Beltsville Area. Alirita 2012-04-04.
  2. Carl von Linné. (1753) [Online Species Plantarum], p. 268.
  3. http://www.iceman.it/de/node/48 Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine Die Pfeile, Südtiroler Archäologiemuseum, 2011-06-15
  4. Die Giftpflanze Wolliger Schneeball bei giftpflanzen.com.

Literaturo[redakti | redakti fonton]