Lentugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senilaj lentugoj sur mandorso.

Lentugo estas hiperpigmentita makulo, plata aŭ apenaŭ reliefa, kiu povas lokiĝi kie ajn sur haŭto, ungoj kaj mukozoj (labiaj [1], buŝaj, konjunktivaj, vulvaj, vaginaj aŭ penisaj), kun tamen prefero por la lumeksponitaj regionoj.
Tiuj lezoj ofte havas malgrandajn dimensiojn (de 1 ĝis 5 mm), sed povas dimensii ĝis 3 cm por tiuj induktitaj de UV [2]. Ili estas rondecaj aŭ ovalecaj, kun homogena koloro. Iliaj limoj estas netaj, krom kiam ili lokiĝas ĉe mukozoj. Ilia koloro varias de ĉama flavo al tre malhela bruno kaj ne estas modifiita de suneksponiĝo. Ili povas esti solecaj (lentigo simplex) aŭ multnombraj, tiel formante lentugozon.
Ili tre oftas kaj aperas dum infanaĝo aŭ adoltaĝo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino lentugo devenas el Latino, lentigo, lentiginis, kiu signifas efelidonhaŭtmakulon [3]. Tiu latina termino derivas de alia latina vorto, lens, lentis, kiu signifas lenton [3], pro la klinika aspekto de tia haŭta lezo.
Historie, la termino lentugo do havis la sencon de efelido [4]. Tial, oni povas plu trovi tiun sencon en kelkaj malnovaj medicinaj vortaroj [5], aŭ en la komuna uzo de pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton [6]. Sed nuntempe tiu senco estas rezervata al la termino efelido, dum lentugo determinas lezon dermatologie kaj histologie ja malsaman.

Histologio[redakti | redakti fonton]

La histologia ekzameno de lentugo montras lokan hiperpigmentiĝon de epidermo, rezultantan el granda multiĝo de la melanoĉeloj de la baza tavolo, sen grupiĝo en tekoj. La epidermaj krestoj estas pli longaj [2].

Lentugoj kaj aliaj pigmentaj makuloj[redakti | redakti fonton]

Lentugo povas esti malfacile distingebla klinike de aliaj pigmentaj makuloj. Foje, nur la mikroskopa ekzameno permesas ilin diferencigi. Inter la konfuzemaj dermatologiaj lezoj, oni povas citi:

  • Efelidoj, kies koloro estas pli hela, kaj kies limoj estas malpli klaraj. Ĉi tiuj ne trafas mukozojn kaj ilia pigmentiĝo pliiĝas per sunlumo. Ili ĝenerale aperas antaŭ ol lentugoj. Histologie, efelidoj ne montras melanoĉelan multiĝon, nek plilongiĝon de la epidermaj krestoj [2];
  • La juntaj nevusoj, kiuj plejparte havas komencan aspekton lentugecan, klinike kaj histologie [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lentugo sur lipo[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 france Anabible - Lésions bénignes mélanocytaires Arkivigite je 2015-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 france Dictionnaire Gaffiot
  4. france Terminologie médicale - L Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. france Dictionnaire des termes de médecine Garnier-Delamare, 24e édition
  6. Lentugo sur Vortano.net (PIV)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]