Leo Blaas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leo BLAAS)
Leo Blaas
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1891 (1891-01-14)
Morto 29-an de novembro 1951 (1951-11-29) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

D-ro Leo BLAAS [blas] (14-a de januaro 1891 en Innsbruck29-a de novembro 1951) estis aŭstra-germana esperantisto kaj emerita helpjuĝisto en Natters.

Li estis esperantisto de 1908, kaj multajn jarojn estis prezidanto de la Esperanto-Klubo de Innsbruck. Tradukaĵoj de li aperis en la publikaĵo Aŭstria Esperantisto. Verko: Esperanto laŭ Mertner. Li estis kunlaboranto de d-ro Eugen Wüster (Enciklopedia Vortaro), kaj verkadis ampleksan etimologion (morfologion) de Esperanto.

En 1948/49 li donis kursojn ankaŭ ĉe la Universitato de Innsbruck. Unu lia disĉiplo estis la fama lingvisto Hermann Ölberg.