Leo Penn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Leo Penn
Personaj informoj
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1921 (1921-08-27)
en Lawrence
Morto 5-an de septembro 1998 (1998-09-05) (77-jara)
en Los-Anĝeleso
Kaŭzo de morto pulma kancero
Tombo Holy Cross Cemetery
Ŝtataneco Usono
Profesio aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, televida aktoro, teatra aktoro, filmaktoro
Familianoj
Edz(in)o Olive Deering, Eileen Ryan
Infanoj Sean Penn, Chris Penn, Michael Penn
v  d  r
Information icon.svg

Leonard Francis Penn (1921 - 1998) estis juda-usona aktoro kaj reĝisoro kaj patro de muzikisto Michael Penn kaj aktoroj Sean Penn kaj Chris Penn.[1][2][3]

Li servis en la usona armeo dum la 2-a Mondmilito kiel bombisto de bombaviadilo B-24 Liberator. Post la milito, li iĝis teatra aktoro kaj li gajnis premion Theatre World Award en 1954 pro aktorado en The Girl on the Via Flaminia kaj poste, 1956, ekrolis en televido. Li rolis Mr. Rico'n en epizodo Ringside Padre de prireligia televidserio Crossroads. En 1957 li rolis en epizodo One If by Sea de televidserio Navy Log kaj post tio, li rolis en multaj televidserioj ĝis la mezo de 1960-a jardeko.

Penn apogis la sindikatojn de Hollywood[4] kaj rifuzis akuzi aliajn al Kontraŭmalusona Komitato dum makartiismo dum esploro pri suspektata komunisma infiltrado de la kina industrio. Pro tio, li estis nigralistita kaj Paramount refuzis rekontrakti lin kiel aktoro. [5]

Ĉar li ne plu suksecis labori kiel aktoro, Penn reĝisoris kelkajn televidseriojn ĉefe I Spy, Lost in Space, Star Trek, Blue Light, Custer, Sara, St. Elsewhere, Kojak, Starsky and Hutch, Cagney & Lacey, Little House on the Prairie, Columbo, Hawaii Five-O, Trapper John, M.D., Magnum, P.I. kaj Father Murphy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pfefferman, Naomi, "Spectator", Jewish Journal, October 16, 1997.
  2. Chopped Liver Gets a Mention, but No Jewish Wins on Oscar Night (March 2, 2004). Alirita May 25, 2018.
  3. . Sean Penn Is Esquire's March Cover Star. Esquire (16a de februaro, 2015). Alirita 8a de majo, 2018.
  4. Shattuck, Kathryn, "Leo Penn", The New York Times Company.
  5. . In Defense of Sean Penn's Speaking Out: How Celebrity Activists Can Serve as A Modern Bulwark of Our Constitutional System. FindLaw.com. Thomson Reuters (January 18, 2005). Arkivita el la originalo je 27 November 2016. Alirita 15 January 2019.