Leo Robin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leo Robin (naskiĝis la 6-an de aprilo 1900 en Pittsburgh, Pensilvanio; mortis la 29-an de decembro 1984 Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona muzikisto, komponisto kaj kantotekstisto. Li kunlaboris kun Ralph Rainger.

Vivo kaj verkado

Leo Robin studis ĉe University of Pittsburgh School of Law kaj ĉe Carnegie Tech's drama school. Poste li laboris kiel raportisto kaj publikigisto, decidiĝis tamen poste labori kiel kantverkisto. Unuajn sukcesojn li lanĉis en 1926 per "My Cutey's Due at Two-to-Two Today" kun la muziko de Albert Van Tilzer. Kun Clifford Grey li poste verkis tekstojn por la Brodveja spektaklo Hit the Deck (1927); „Hallelujah!“ estis granda furoraĵo el ĉi tiu spektaklo. Krome sukcesis Bubbling Over (1926) kaj Hello Yourself (1928). En la jaro 1932 Robin transloĝiĝis – kiel multaj el siaj kolegoj - al Holivudo, por labori en la prospera filmindustrio por muzikal-produktadoj de la studioj de Paramount. Lia kunlaboranto tiutempa estis komponisto Ralph Rainger; kune ili formis unu el la ĉefaj kantverkisto-paroj de la 1930-aj kaj fruaj 1940-aj jaroj. Ili verkis pli ol 50 furorkantojn, komence ĉefe kantojn por Bing Crosby kiel "Please", "Here Live Love" (1932), "June in January" kaj "With Every Breathe I Take" (1934). Ĵaza normkanto, kiun interpretis Billie Holiday, fariĝis la kanto "Easy Living" el la samnoma filmo de 1937. Kromaj sukcesoj estis "Thanks for the Memory", verkita por Bob Hope kaj Shirley Ross (The Big Broadcast, 1938). La furorkanton "Kinda Lonesoe" el 1939 Robin verkis kun Hoagy Carmichael kaj Sam Coslow.

Leo Robin & Ralph Rainger kunlaboris ĝis la subita akcidenta morto de Rainger: ĉi tiu falfrakasiĝis kun flugmaŝino la 23-an de oktobro 1942. Robin daŭrigis sian kantotekstan verkadon kun multeco da komponistoj, ekzemple kun Vincent Youmans, Sam Coslow, Richard Whiting kaj Nacio Herb Brown. Kun Harry Warren li verkis la muzikon por la filmo "The Gang's All Here". En 1946 ekestis kunlabore kun Jerome Kern la klasikaĵo "In Love in Vain" por la filmo Centennial Summer, kun Harold Arlen la kanto "For Every Man There's a Woman" por la filmo Cashbah. En la sama jaro Robin reiris al Brodvejo, por verki por la muzikalo Gentleman Prefer Blondes, kiu estis filmata en 1953 sub la sama titolo; Por tiu li verkis kun Jule Styne la kantojn "Bye Bye Baby", "Just a Kiss Apart" kaj la klasikaĵon por Marilyn Monroe, "Diamond's Are a Girl's Best Friend". En la jaro 1955, post la verkado por la filmo My Sister Eileen kun Jule Styne Leo Robin pensiiĝis.

En Leo Robin ricevis por la kanto "Thanks for the Memory", verkita kune kun Rainger, la Oskar-premion laŭ la kategorio plej bona kanto. Bob Hope kantis ĝin en la filmo The Big Broadcast (1938). Robin estis en 1972 estis enprenita en la Kantverkistan Glorhalon.

Robin mortis en la aĝo de 84 jaroj en Los-Anĝeleso kaj estas entombigita sur tombejo Hillside Memorial Park Cemetery en Culver en Kalifornio.

Literaturo

  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs. Novjorko, Black Dog & Leventhal, 2005 ISBN 1-57912-448-8)

Eksteraj ligiloj