Leon Askin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Askin en 2001.
Memorigtabulo ĉe Hütteldorfer Straße 349, en Wien.

Leon ASKIN - antaŭe Leo Aschkenasy -, (naskiĝinta en la 18-a de septembro 1907 en Vieno, mortinta en la 3-a de junio 2005 samloke) estis aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de kafejestro kaj konvinkita socialdemokrato (kiu poste intence retrovis siajn judajn radikojn) el muzik- kaj teatrema familio jam frue volis iĝi aktoro. Post la lernejo li laboris unue kiel librotenisto, poste kiel vendisto. Krome li ekfrekventis aktoradokursojn (ekde 1925) ĉe la popolaltlernejo. Liaj instruistoj tie estis Hans Thimig (kie ankaŭ private trejnis lin) kaj Paul Kalbeck, estante ambaŭ fondintoj de la renomita Max-Reinhardt-Seminario. En majo de 1926 Aschkenasy debutis sur la sceno de la Pan-ludoj en la Riemer-strateto en Wien, kune kun aktoroj de la Teatro de la junuloj. Ekde 1928 li daŭrigis la trejnadon ĉe la menciita Reinhardt-Seminario kiu tiutempe ankoraŭ nomiĝis Neue Schule für dramatischen Unterricht. Unu jaron pli malfrue li engaĝiĝis al la Urbaj scenejoj de Düsseldorf, poste al la Dumont-dramteatrejo kiel aktoro kaj reĝisoro.

Fuĝo el Germanio[redakti | redakti fonton]

De post la 11-a de marto 1933 (potencakiro de la nazioj) Aschkenasy, kiu jam frue devis toleri kontraŭjudismajn ataketojn, estis maldungita kaj eĉ malliberigita. Li refuĝis al Parizo kie li provis engaĝiĝi teatreje. En 1934 ekis lia kabaredista kariero en la franca ĉefurbo ĉe la Viena Artista Klubo. Poste li fondis la Artistan-Klubon Paris-Wien dungante elmigrintojn kiel Walter Mehring, Paŭl Dessau kaj Kurt Gerron. Aschkenasy ankaŭ realigis la ideon de dulingva teatro per la instalo de la vodevilejo "Les Sans-Culottes", kiu tamen baldaŭ poste devis fermi la pordojn. Li revenis Vienon en februaro de 1935 kaj iĝis reĝisoro kaj arta estro ĉe Brettl am Alsergrund im Café City pere de Jimmy Berg, komponisto kaj tekstisto ĉe la kabaredejo ABC. La saman jaron alvenis ĉe ABC ankaŭ Jura Soyfer, kiu fariĝis la tekstisto de la politike verŝajne plej akra sceno de la 1930-aj jaroj. Aschkenasy iĝis ankaŭ reĝisoro kaj aktoro ĉe la teatreto Lieber Augustin kaj interrompis kabaredadon plurfoje por teatra aktorado.

En marto de 1938 Aschkenasy devis fuĝi el Aŭstrio post la t.n. Anschluss. Denove li setlis en Parizo kaj laboris i.a. ankaŭ kiel helpreĝisoro sub Erwin Piscator. En 1939 li internigitis okaze de la eksplodo de la Dua mondmilito kaj transportitis en la tenadejo Meslay-du-Maine kie li aktoris i.a. kun Karl Farkas.

Kariero en Ameriko kaj reveno patrujen[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1940 li liberigitis kaj forlasis Eŭropon en la direkto de Usono. Tie li komence laboris kiel scenejolaboristo ĉe someraj teatroj kaj kiel aktoro/reĝisoro en Novjorko. Poste li iĝis estro de la duonprofesia teatrejo Civic Theater (Vaŝingtono), ĝis la rekrutiĝo aerarmeen en 1942. En tiu jaro liaj gepatroj deportitis de Wien al la geto de Terezín. Aschkenasy ankoraŭ dummilite edziĝis, senditis en Anglion kaj iĝis usona ŝtatano kun nova nomo - Leon Askin.

Post la milito li aktoris en New York kaj estis en 1952 unuafoje por filmadoj en Hollywood kie li poste faris multajn filmojn, i.a. kun Billy Wilder. Askin ege populariĝis per la televidserio Hogan's Heroes, en kiu li ludis nazian oficiron nome General Burkhalter (je la fino de la 1960-aj jaroj). En 1955 li eksedziĝis de Mimi edziĝonte al Lies kun postnupta vojaĝo al Eŭropo. Ekde tiam li rekomencis laboron en Germanlando, poste ankaŭ en Aŭstrio. Tie li populariĝis en la televidserio Kottan ermittelt. Tamen ĉefa domicilo restis ĝis 1994 en Usono. Poste li denove sukcesis ekloĝi en Wien post venko de diversaj burokratiaj obstakloj.

Estante membro de la Komitato filmakademia li engaĝiĝis ankaŭ por la aŭstra filmo. En 1968 li alvokitis Vienon ĉe la Burgteatrejon por le enscenejigo de "Die Verfolgung und Ermordung Jean Paul Marats", kio estis kvazaŭ realigo de longa revo. Tamen pasis ankoraŭ tempo ĝis oficiala rekono de liaj meritoj meze de la 1990-aj jaroj kiam honoroj ekabundis.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Jenas kelkaj el la honoroj:

  • Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien in Silber, 1983
  • Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse, 1988
  • Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien, 1994
  • Verleihung des Berufstitels "Professor", 1996
  • Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien, 2002

Okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga estis nomita placo en la viena urbokvarato Penzing por li. Ĉe la loĝdomo senvualigitis memorigtabulo. Loĝdomaro en la Sechsschimmel-strato ekportis lian nomon kaj en la Türkenschanz-parko starigitis monumento de Hubert Wilfan. En la urbokvartala muzeo de Alsergrund inaŭguritis en marto de 2008 ekspozicio pri li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Österreichische Nationalbibliothek (eld.): Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Saur, Wien/München 2002, ISBN 3-598-11545-8, Band 1 p. 45.
  • Kay Weniger: Zwischen Bühne und Baracke. Lexikon der verfolgten Theater-, Film- und Musikkünstler 1933 bis 1945. Metropol, Berlin 2008, ISBN 978-3-938690-10-9, p. 41 sekv.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]