Leon Max Lederman
Leon Max LEDERMAN (n. la 15-an de julio 1922 en Novjorko - m. la 3-an de oktobro 2018 en Rexburg, Idaho) estis usona matematikisto kaj eksperimenta fizikisto, specialisto pri la kampo de altenergio-fiziko, Nobel-premiito en 1988.
Doktoro pri Filozofio (1951), profesoro en Universitato Kolumbio, membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1965) kaj la Usona Filozofia Societo (1989), eksterlanda membro de la Rusa Akademio de Sciencoj (2003). Aljuĝite la Usona Nacia Medalo de Scienco (1965), premiito de la Premio Wolf en fiziko (1982). Direktoro de Fermilab de 1979 ĝis 1989. Inter 1989-92 profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago.
Gajninto de la Nobel-premio pri fiziko (1988), kune kun Melvin Schwartz kaj Jack Steinberger, pro la metodo de neŭtrinfaskoj kaj la pruvo de la duobla strukturo de leptonoj tra la eltrovo de muonneŭtrinoj . Li ankaŭ ricevis la Wolf-premion pri fiziko .[1][2].
Talenta scienca verkisto, li fariĝis konata por lia 1993 libro The God Particle (La Dia Partiklo) establanta la popularecon de la termino por la Bosono de Higgs.
Referencoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1988) “The Nobel Prize in Physics 1988: Leon M. Lederman, Melvin Schwartz, Jack Steinberger”, Nobel Lectures, Physics 1981–1990. Alirita 22 May 2012..
- ↑ Fermilab History and Archives Project–Golden Books – An Eclectic Reader on Leon M. Lederman. Fermilab (2012). Arkivita el la originalo je 10 November 2016. Alirita 1 October 2016 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Leon Max Lederman – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Fermilab retejo de Leon M. Lederman
- Leon M. Lederman ĉe Nobelprize.org
- Videa Intervjuo kun Lederman de la fondaĵo Nobel
- Honeywell – Nobel Interaktiva Studio
- 1976 Cresson Medala ricevinto de La Franklin Instituto
- Honorante Leon Lederman ĉe APSa aprilo 2019
|