León de Greiff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leon de Greiff)
León de Greiff
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1895 (1895-07-22)
en La Casa
Morto 11-an de julio 1976 (1976-07-11) (80-jaraĝa)
en Bogoto
Tombo Central Cemetery of Bogotá vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de AntjokioNacia Universitato de Kolombio • Libera Universitato de Kolombio vd
Familio
Gefratoj Otto de Greiff Haeusler vd
Infanoj Boris de Greiff vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • muzikologo • diplomato • poeto vd
Aktiva dum 2014– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

León DE GREIFF (plena baptonomo: Francisco de Asís León Bogislao DE GREIFF HAEUSLER, naskiĝis en Medellín la 22-an de julio 1895, mortis en Bogoto (Kolombio) la 11-an de julio 1976) estis plej originala, vortoriĉa, poeto kolombia kaj unu el la plej grandaj.

Liaj nehispanaj familinomoj devenas el eksterlandaj prauloj: Lia patroflanka praavo estis svedo kaj lia patrinflanka avo estis germano. Li estis filo de Luis de Greiff Obregón (1869-1944) kaj Amalia Haeusler Rincón (1869-1947). Li havis du fratinojn: Laŭra (1894-1895) kaj Leticia (1897-1995), kaj du fratojn: Olaf (1907-1943) kaj Otto (1903-1995).

León de Greiff studis tri jarojn da civila inĝenieriko en Medellín, poste en Bogoto li studis iom da juro kaj, kiam 18-jaraĝa, laboris kiel privata sekretario de generalo Rafael Uribe Uribe.

Reveninte al sia naskiĝurbo, li unuiĝis en 1915 al aliaj 12 junaj intelektuloj por fondi grupon nomata Panidoj, aro de bohemiaj amantoj kaj praktikantoj de beletro kies babilrondoj kunvenis en librejoj, kafejoj kaj drinkejoj, por diskuti pri literaturo kaj legi poemojn. Tiun jaron la grupo publikigis propran literaturan revuon nomata Panida, direktita fare de León de Greiff. La grupo ricevis influon el beletra skolo t.n. "Hispanamerika modernismo", kaj el ties fontoj: Simbolismo kaj franca Parnasismo.

En 1916 li laboris en banko kiel kasisto kaj kontlibrotenisto, kaj poste, dum preskaŭ tri jaroj, kiel administranto en ampleksigo de fervojo en Antjokio.

En multaj poemoj, León de Greiff skribas kvazaŭ aliaj homoj, kun tre variaj nomoj, ekzemple: "Gaspar de la Nuit", "Matías Aldecoa", "Erik Fjordson", "Ramón Antigua", "Leo Le Gris", "Sergio Stepansky", "Bogislao", "El Skalde"…

Ĉirkaŭ 1925 plidisvastiĝas en Kolombio verkoj de León de Greiff, kaj liaj samgeneraciaj verkistoj: Jorge Zalamea, Rafael Maya, Germán Arciniegas, Luis Vidales, Alberto Lleras Camargo.

Li ne estis zorgema pri sia vestado nek gladitaj vestaĵoj, kaj pri tio oni rakontas anekdoton: Iam li gajnis du novajn vestaĵojn en lotumo, kaj poste kiam oni lin demandis pri ili, li respondis ke li sendis ilin por ĉifado antaŭ ol surmeti ilin.

En la verkoj de León de Greiff estas karakteriza la riĉega vortarego, plena de nekutimaj, ekzot-sonaj vortoj uzitaj saĝe en poetiko kiu elvokas belsonon, emociojn kaj kvazaŭsonĝajn signifojn. Lia poezio, intelekta kaj hermetika, turnas ĉirkaŭ temaro neuzita kaj karakteriĝas pro serĉo de sonaj efektoj de la verso

Politike, León de Greiff konsideris sin "liberala" kaj iome maldekstrema, tamen ne batalema.

Ĉefa verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Tergiversaciones, 1925
  • Cuadernillo poético, 1929
  • Libros de signos ("Libroj de signoj"), 1930
  • Variaciones alrededor de nada ("Variaĵoj ĉirkaŭ nenio"), 1936
  • Prosas de Gaspar ("Prozoj de Gaspar"), 1937
  • Farsa de los pingüinos peripatéticos ("Farso de la peripatetikaj pingvenoj"), 1942
  • Semblanzas y comentarios ("Biografiaj skizoj kaj komentoj"), 1942
  • Fárrago ("Fatraso"), 1954
  • Bárbara Charanga, 1957
  • Bajo el signo de Leo, 1957
  • Velero paradójico ("Paradoksa velŝipo"), 1959
  • Nova et vetera, 1968
  • Libro de relatos, 1975

Specimeno tradukita[redakti | redakti fonton]

Kvankam neniu tradukaĵo, en iu ajn lingvo, povas rekrei la etoson kaj sonefikojn de la hispanlingvaj vortoj maloftaj uzitaj fare de la poeto, jen tradukaĵo fare de Luis Guillermo Restrepo Rivas el poemo La solulo (El Solitario), parto el Libro de la Signoj, verkita fare de León de Greiff proksimume inter 1915 kaj 1927.

Amas mi la solecon, la silenton,
ŝatas mi duonombron: mildan lumon,
absurdon, ekzotaĵon, kun respekto.

Blindigas netolere luma multo
-la via, Sun' !- Sed lumo de Diana
donaco kaj dorlot' sur la mia kulto.

Mi ne ĝemas en acidaj strofoj
kiel la ploristinoj pro moneroj.
Ŝatas mi plenklerecon de l' grapolo
de Omar Jaiyám. Malŝatas mi koleron,
vervajn agojn, rankoron. Ne vin petas
mi por matĉoj senfruktaj kun fiero.

Mi muta, blinda, senmova, vegetas …
malmulton havas mi da emocio.
ĉar en mi malestimo tre kompletas
en la tuta medi' mi sola vivas.
Sola en mi, nemovebla. Sola, aparte
de la homamasiĝo kolektiva !

Estas neeble ke mi prenu parton
en bazarojn kiel la Magiisto
(angla poet' kaj sinjoro de l' arto).

Mi sekvas "mian vojon" mute, vagas
-ĉu blonda Lohéngrin- Mi ne eksplikas
identecon, devenon, kion agas …

Nek de homo nek aĵo mi amikas
kaj nenio gravas krom mia Harditeco,
al mi nek gracon nek punon aplikas …

Amas, kun amo ebria, mi Belecon
sed neniam en aĵo tro konita …
Kaj gravas nek gajeco nek tristeco …

Nur ion deziregas mi venkita,
senpacience urĝe, avida, obstina:
la fundon de l' Ĥaos' antaŭsentitan,
ripozi tuj en la Vaku' Senfina.

Bibliaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.