Leona kapitelo de Aŝoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leona kapitelo de Aŝoko
hindie अशोक का सिंहचतुर्मुख स्तम्भशीर्ष, aśoka kā siṃhacaturmukha stambhaśīrṣa
angle Lion Capital of Ashoka
Nacia emblemo de Barato
Nacia emblemo de Barato
Nacia emblemo de Barato [+]
kapiteloartverko • artbildo [+]

Lando Barato
ŜtatoUtar-Pradeŝo
SituoMuzeo de Sarnato, Barato
- koordinatoj25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)25.381183.0214Koordinatoj: 25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)

Larĝo86 cm (34 coloj; diametro de la abako) km
Alteco2,1 metroj (7 futoj) m

Materialogrejso

Estiĝo-250

Publikoalirebla por la publiko

MalkovroF. O. Oertel (fosisto), 1904-1905
Registro-kodoA 1

Leona kapitelo de Aŝoko (Utar-Pradeŝo)
Leona kapitelo de Aŝoko (Utar-Pradeŝo)
DEC
Leona kapitelo de Aŝoko
Leona kapitelo de Aŝoko
Lokigo de Utar-Pradeŝo en Barato
Situo en ŝtato Utar-Pradeŝo de Barato.

Leona kapitelo de Aŝoko (Barato)
Leona kapitelo de Aŝoko (Barato)
DEC
Leona kapitelo de Aŝoko
Leona kapitelo de Aŝoko
Situo en Barato.

Map
Leona kapitelo de Aŝoko
Vikimedia Komunejo:  Lion Capital of Ashoka [+]
vdr
Kvar aziaj leonoj staras unu malantaŭ la alia sur ronda abako. La budhisma rado de la morala leĝo (t.e., la darmorado) aperas reliefe sub ĉiu leono. Inter la ĉakroj aperas kvar bestoj je profilo: ĉevalo, virbovo, elefanto kaj leono. La arkitektura sonorilo sub la abako, estas stiligita kiel inversa floro de lotuso.

La leona kapitelo de Aŝoko estas la kapitelo, aŭ kapo, de kolono starigita fare de la maŭrja imperiestro Aŝoko en Sarnato, en hodiaŭa ŝtato Utar-Pradeŝo de Barato, en ĉ. 250 aNE. Ĝiaj ĉefaj ecoj[1] estas la kvar leonoj laŭ reala dimensio, kiuj staras unu malantaŭ la alia sur tambur-simila abako. La flanko de la abako estas ornamita per radoj en reliefo kaj, inter ili, aperas kvar bestoj — leono, elefanto, virbovo kaj galopanta ĉevalo — sekvante sin de dekstre maldekstren. Lotuso simila al sonorilo formas la plej malaltan membron de la kapitelo, kaj kovras la tutan 2,1-metran (7-futan) altecon, kreita el ununura bloko de grejso kaj tre polurita, estis fiksita al ties monolita kolono pere de metala unuigilo. Starigita post ke Aŝoko konvertiĝis al budhismo, ĝi memorigas la ejon de la unua prediko de Budho Gotamo, kiu okazis ĉirkaŭ du jarcentoj antaŭ la kreado de la kolono.

La kapitelo poste falis surteren kaj estis entombigita. Ĝi estis eltrovita fare de la arĥeologia servo de Barato (mallonge, ASB) en la tre fruaj jaroj de la 20-a jarcento. La elfosadon entreprenis la sinjoro F. O. Oertel dum la ASB-a vintra sezono de 1904‒1905. La kolono, kiu rompiĝis antaŭ ol ĝi estis kovrita subtere, restas eĉ hodiaŭ en ties originala loko en Sarnato, protektita sed videbla por ĉiuj vizitantoj. La leona kapitelo estis en multe pli bone kondiĉoj, kvankam ne nedifektita. Ĝi estis fendita trans la kolo tuj super la lotuso kaj du el ties leonoj estis damaĝitaj ĉe siaj kapoj. Nuntempe, ĝi estas montrata ne malproksime de la elfosada ejo en la Muzeo de Sarnato, la malnova loko de la muzeo de la ASB.

La leona kapitelo estas inter la unuaj grupoj de gravaj ŝtonaj skulptaĵoj kiuj aperis en la suda Azio post la fino de la Induso-civilizacio 1 600 jaroj antaŭe. Ilia subita apero, tiel kiel similecoj al Persepolaj kolonoj de Irano antaŭ ol la falo de la Aĥemenida Imperio en 330 a.K., instigis kelkajn konjekti migradon direkte al oriento de iranaj skulptistoj kaj ŝtono-metiistoj inter kiuj la tradicio de ŝtonolaborado de bestoj kaj figuroj el la naturo estis konservota ankaŭ dum la sekvaj jardekoj. Aliaj rebatis, ke tradicio pri starigo de kolonoj el ligno kaj kupro havis historion ankaŭ en Hindio kaj la transiro al ŝtono estis nur malgranda novaĵo en imperio kaj periodo en kiuj ideoj kaj novaj teĥnologioj pri materialoj evoluis rapidege. La leona kapitelo estas riĉa je simboloj, kaj budhismaj kaj laikaj.

En julio 1947, Ĝavaharlal Neru, la provizora ĉefministro de Barato, proponis en la Konstitucifara Asembleo de Barato ke la rado sur la abako estu la modelo por la rado en la centro de la nova flago de la Dominio de Hindio, kaj ke la kapitelo sen la lotuso estu la modelo por la ŝtata emblemo. La propono estis oficiale akceptita en decembro 1947.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sarnato havis historion de vizitoj kaj eĉ de kelkaj esploradoj dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. William Hodges, pentristo, vizitis ĝin en 1780 kaj pentris la Dhamek-an stupaon, la plej elstara monumento ĉe la ejo. En 1794, Jonathan Duncan, la komisionestro de Benares rimarkis elfosojn por brikoj efektivigitaj fare de Jagat Singh, la devano de la raĝo de Benares. Ĉi-elfosoj troviĝis 150 metrojn (490 futojn) je la okcidento de la Dhamekh.[2] Colin Mackenzie vizitis la lokon en 1815 kaj trovis skulptaĵon kiujn li donacis al la Azia Societo de Bengalio. En 1861 Alexander Cunningham provis elfosi pli malsupre en la stupao komence de ties supra parto por eltrovi restaĵojn.[2] Li rezignis baldaŭ, sed li havis sufiĉan tempon por rimarki, ke iom da votaj modeloj de la stupao estis disigitaj tre proksime; tio instigis la kredon, ke la stupao markis la punkton ĉe kiu la Budho predikis sian unuan predikon.[2]

Por sia esplorado, Cunningham preferis akiri informon de fremdaj fontoj. Franca traduko fare de Stanislas Julien pri la vojaĝadoj de la ĉina pilgrimanto Xuánzàng (tiam konita kiel Hiuan-tsang) en Hindio ekde 629 ĝis 645 n.e. aperis en 1857–1858.[3][4] En sia raporto, Xuánzàng menciis altan stupaon al la nordoriento de Varanasio je la dekstra bordo de la rivero Varuna kaj kolonon starigita proksime de Aŝoko kiu estis, «brilanta kaj glata kiel glacio». Li menciis monaĥejon en «Mrigdeva» aŭ parko kun cervoj 5 kilometrojn (3,1 mejlojn) for. Ĉi tie estis alia kolono starigita de Aŝoko alta ĉ. 21 metrojn (70 futojn) kaj brilanta «brile kiel jado».[5] Laŭ la historiisto Frederick Asher, la raporto de Xuánzàng foje uzis monumentojn kiel simboloj por fiksi miraklojn en unu loko.[6] Pli ol du jarcentoj antaŭ la vizito de Xuánzàng, ĉe la komenco de la kvina jarcento, alia ĉina vizitanto, Faŝjiano, registris mallongan priskribon pri Sarnato. Faŝjano ankaŭ menciis kelkajn turojn, unu el ili ĉe la ejo kie la Budho renkontis la kvin disĉiplojn kaj alia «60 paŝojn norden» kie li unue predikumis; la raporto enhavas plejparte detalojn rilate al tradiciaj rakontoj, kaj malmulton pri geografio.[4] Neniu raporto estis skribita sur-loke; male, ambaŭ la aŭtoroj skribis laŭ sia memoro post ke ili revenis Ĉinion.[6] Rekonante laŭlitere la raportoj de Faŝjano kaj Xuánzàng, la muzea kuratoro Suŝma Ĝansari proponas ke ili povus implici la ekziston de pli granda nombro de Aŝokaj kolonoj dum la antikva historia[noto 1] de la suda Azio ol kiom restis dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj en la tempo de britaj esploradoj.[8]

Kvankam budhismo kaj budhisma monaĥado suferis malpliiĝon en nord‒ kaj sudokcidenta Hindio dum la unua jarmilo n.e., ili restis eminentaj en la religia vivo de centraj kaj nordorientaj regionoj eĉ en la fruaj jarcentoj de la dua jarmilo. Tio ĉi okazis malgraŭ la hindua kaj ĝaina religioj, kiuj pli kaj pli altiri al si la subtenon de la popolaj, de la laikaj, kaj eĉ de la lokaj aristokratoj.[9] «En la historiografio de Barato», opinias la arkeologo Lars Fogelin, «la epoko inter la 13-a kaj 15-a jarcentoj estas ofte prezentata kiel periodo kiam Islamo estis perforte trudita al la indiĝena hindua loĝantaro. Laŭ britaj koloniaj historiistoj, ĉi tiu enkonduko pri islama despotoj servis por substreki la bonan administradon de la brita dominio. Kelkaj post-koloniismaj naciaj historiistoj uzis la tiel-supozatan historian subpremon de hinduoj fare de islamanoj por argumenti favore de pli hindua, prefere ol laika, Barato. Budhismo havas nur malgrandan parton ene de ĉi tiuj grandegaj rakontoj pri despotismo, detruo, kaj profano.»[10]

Laŭ la historiisto Richard Eaton, anstataŭ ol arbitraj atakoj kontraŭ hinduaj, budhismaj kaj ĝainaj temploj, la ofta praktiko por plani konkeron inkluzivis la rapidan kaj strikte‒difinitan profanon de tiuj temploj kiuj estis subtenitaj kaj vizitataj fare de la lokaj aristokratoj. Tiu strategio ne estis nova en Hindio sed estis pli ordinara tie multe antaŭ ol la alveno de la Gaznavidoj kaj de la Guridoj.[11] Temploj estis la neeviteblaj arenoj por la lukto por akiri reĝa potenco.[12] La turkaj invadantoj sekvis la samajn skemojn.[12] Inter hinduoj kaj ĝajnoj, multaj temploj postvivis ĝis nuntempe.[12] Dum la reĝaj temploj estis entute detruitaj, iuj vizitataj fare de ordinaraj homoj estis ofte konservitaj.[12] «Same povintus okazi kun budhismaj institucioj koncentritaj je la laikaro, se ili ekzistintus», opinias Fogelin, «tamen, dum la 13-a jarcento n.e., budhismaj monaĥejoj en la Gangaj ebenaĵo kaj nordorienta Barato ricevis egan subtenon fare de lokaj kaj regionaj reĝoj, kaj iliaj rilatoj kun la ne-elita ordinara popolo konsistitis el malmulto pli ol servi kiel tero-posedantoj.»[12] Laŭ Eaton, «Apartigitaj de budhismaj laikoj, ĉi tiuj institucioj havis tempon por fariĝi dependaj de la mecenateco de lokaj reĝaj aŭtoritatoj, kun kiu ili ekis identigi sin.»[13] Eĥanta la saman opinion, la arta historiisto Frederick Asher diris, ke «Muhammad Guri, kiu ja konkeris Benares-on en 1193–94 [...] eble rabintus Sarnaton, pli eble serĉante ajnan riĉecon kiu oni imagis trovi tie [...] ol por la celo de ikono-detruo».[14]

Sarnato ne havis trankvilan historion. Tre malmultaj budhanoj restis en Hindio post la 12-a jarcento. Budhanoj de Tibeto, Birmo kaj Sudorienta Azio ja pilgrimis al la suda Azio ekde la 13-a ĝis la 17-a jarcentoj, sed ili pliofte alvenis al Bodgajo, la ejo de la revelacio de la Budho, kaj ne vizitis Sarnaton, la ejo de lia unua prediko kaj la naskiĝloko de la budhisma ordo.[15] Sarnato estis rabota denove en 1894 kiam granda kvanto da brikoj estis portitaj for por uzi ilin kiel balasto en apuda fervoja linio.[2]

Elfosaĵo kaj muzeo[redakti | redakti fonton]

Kiam F. O. Oertel, inĝeniero ĉe la Publika Labora Departemento, kiu enketis pri hinduaj kaj budhismaj ejoj en Birmo kaj centra Hindio en la 1890-aj jaroj[16] estis nomumita kiel respondeca inĝeniero ĉe Varanasio, li ekkonstruis magazenon ĉe Sarnato por la artefaktoj trovitaj antaŭe. Li tiam konvinkis la sinjoron John Marshall, tiama direktoro-generalo de la ASB, esti permesita elfosi Sarnaton en la vintro de 1904–05.[17] John Marshall decidis krei muzeon por teni la trovitajn kaj la trovotajn artefaktojn proksimaj al la ejo.[18]

Oertel ek-elfosis en la proksimeco de la stupao Jagat Singh, kiu troviĝas je la sudokcidento de la Dhamek. Li procedis ale al la ĉefa sanktejo, norde de la stupao. Je la okcidento de la sanktejo li trovis la entombigitan stumpon kaj fragmentojn de la Aŝoka kolono de Sarnato kaj baldaŭ ties leona kapitelo.[19]

La Muzeo pri Arkeologio de Sarnato, la unua surloka muzeo de la ASB, estis kompletigita en 1910.[18] La leona kapitelo estis montrita en la muzeo ekde tiam.[18] Daja Ram Sani, kunhelpa respondeculo de la ASB kaj poste ties Direktoro-Generalo, kontrolis la organizon kaj etiketadon de la kolekto de la muzeo kaj en 1914 kompletigis la katalogon de la Muzeo de Arkeologio de Sarnato.[18] Oertel-a detala raporto, «Elfosado ĉe Sarnato,» aperis en 1908 en la Archæological Survey of India («Arkeologia servo de Hindio»), ĉiujara raporto, 1904–5.[20]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kapitelo mezuras 2,1 metrojn (7 futojn) en alteco. Ĝia plej malalta parto estas la sonorilo havante formon de inversa lotusa floro[22], alta 61 centimetrojn (2 futojn), kaj farita laŭ la Persepola stilmaniero,[23] plibeligita per 16 petaloj. La sonorilon estis interpretita kiel simpligita lotuso, komuna motivo.[24] Super la sonorilo staras ronda abako aŭ tambur-forma slabo, kun diametro de 86 centimetroj (34 colojn) kaj alta 24 centimetrojn (13+1⁄2 colojn). Sur la abako staras kvar leonoj.[25] En ĉi tiu kunteksto, tio signifas, ke nur la antaŭaj figuroj estas videblaj, kaj ĉiu figuro estas almetita unu al la alia reciproke ĉe la ŝultroj, por ke ili formu parojn; po du paroj estas perpendiklaj.[26] Ĉiu leono estas 1,1 metrojn (3+3⁄4 futojn) alta, kaj havas dimension simila al la reala.[27]

Oertel priskribas la leonojn kiel «starantaj unu kontraŭ la dorso de la alia» en lia originala raporto de 1908.[28] Aliaj aŭtoroj esprimis sin sammaniere parolante pri la la leonoj, inkluzive 2014-a studado[29], 2017-a revizio,[30] kaj studado de 2020 kiu citis la vortojn de Oertel.[31] La arkeologo Kazim Abdullaev, kiu analizis la pozon de la Sarnataj leonoj en 2014-a studo, konkludis, ke ili sidis.[32] Ili estis priskribita kiel siditaj eĉ en kelkaj aliaj studadoj.[26][33][34]

Du leonoj estis sen difektoj. La kapoj de la ceteraj estis disigitaj antaŭ ol la entombiĝo kaj necesis riparadon. El ĉi tiuj difektitaj, unu leono malhavis sian malsupran makzelon je la epoko de la unuaj elfosaĵoj, kaj la alia malhavis la supran; oni malsukcesis trovi la mankintajn partojn, eĉ poste. Ĉe la flanko de la abako kaj sub ĉiu leono estas farita rado kun 24 spokoj en alta reliefo. Inter la radoj, elstarante en alta reliefo, troviĝas kvar bestoj sekvantaj ĉiun la ceterajn, de dekstre maldekstren. Ili estas leono, elefanto, virbovo kaj ĉevalo; la unuaj tri estas montritaj je piediranta rapideco, sed la ĉevalo estas en plena galopo.[35][28] La kapitelo, kiu estis farita de ununura bloko el marmoro, estis malbonŝance rompita tuj super la sonorilo.

Arkeologiaj restaĵoj de la plej supra rado de la leona kapitelo de Aŝoko, en la Sarnata Muzeo.[36]

La kapitelo havas polurita finon.[33] Kvankam plejparto de la grejso estas malfacila por poluri sen forpeli sabletojn sur sia surfaco, laŭ 2020-a studado de Frederick Asher, la grejso farita de tre etajn erojn trovita, ekzemple, en Chunar, povas esti polurita kun bonkvalita likva purigilo aŭ eĉ pacience per ligno.[37] Laŭ historiisto pri arto Gail Maxwell, la grejso ricevis ties brileco dank'al varmo kiu donacis daŭrantan glaso-similan surfacon al la ŝtono.[38] La kolono kiu surportas la kapitelon «restas rompita en pluraj pecoj ĉe la ejo kaj estas nun protektita per glaso kiu apartigas la kolonon de vizitantoj.»[21] Antaŭ ol ĝi falis, oni opinias ke la kapitelon estis sekurigita al la sendifekta kolono pere de metala konektilo.

La leonoj subtenis pli grandan radon,[22] ankaŭ ĝi polurita, simboligante la darmoradon, la budhisma rado de «la socia ordo kaj la sankta leĝo»,[39] kiu estis perdita entute krom kelkaj fragmentoj.[noto 2][41] Ĝi estis fiksita en sia loko per stango. Laŭ la detala[42] Katalogo de la Muzeo de Arkeologio ĉe Sarnato, 1914, skribita fare de la Rai Bahadur Daja Ram Sani, la Direktoro-Generalo de la Arkeologia Servo de Barato, 1931–1935, oni ne trovis la ŝtonan stangon, tamen «ties dikeco povas esti taksita, pere de truo, esti 20 centimetrojn (8 colojn) en diametro, borita en la ŝtono inter la kapoj de la leonoj.»[43] Krome, laŭ Sani, «De la rado mem, kvar malgrandaj fragmentoj estis trovitaj.[42] La fina parto de 13 spokoj restas sur ĉi tiuj pecoj. Ilia totala nombro estis verŝajne 32.»[43] La originala diametro de la supra rado estis versimile longa 0,84 metrojn (2+3⁄4 futojn).[28] La radaj fragmentoj estas videblaj nuntempe ĉe la Sarnata Muzeo.[noto 3]

Laŭ la katalogo de la muzeo, la leonoj ne havis okulglobojn; male, valoraj ŝtonoj estis komence lokitaj en la okulaj truoj. La ŝtonoj estis fiksitaj en loko dank'al feraj pingloj pasantaj tra etaj truoj, supre kaj pli malsupre. Kvankam la ŝtonoj estis perditaj, unu pinglo ankoraŭ restis en la supra maldekstra parto de unu el la leonoj je la tempo de la eltrovo.[35]

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La unuaj ekzistantaj portretoj de leonoj en la suda Azio estas la maŭrjaj kolonoj, de kiu estas ekzemplo la leona kapitelo de Aŝoko ĉe Sarnato.[45] Kelkaj sciencistoj opinias, ke oni enkondukis leonojn en Baraton de la okcidenta Azio kiel predo por reĝaj ĉasoj: tiamaniere ili fariĝis parto de la besta loĝantaro de la regiono, kaj mallonge poste iĝis sovaĝaj.[45][noto 4] La enkonduko de la bestoj povus esti la rezulto de la kontakto de la sud-aziaj dinastioj kun la aĥemenida kaj seleŭkia imperioj, kiam la ĉaso de leonoj iĝis signo de reĝa lerteco.[45] La Aĥemenidoj heredis tiun ŝatokupon el la okcidenta Azio. Atestoj ekzistas en Sirio pri leonaj ĉasoj kaj enkaĝigitaj leonoj jam en la frua kvara jarmilo a.K..[45] Kiam la imperiestro Aŝoko konvertiĝis al budhismo, kun granda-skala mortigo kaj detruo fare de sia armeo en Kalinga, aŭ kio estas hodiaŭ Odiŝo en orienta Barato, li ŝanĝis la simbolaron de la leonoj: de simbola objekto pri reĝa superregado kaj povo, la leono iĝis, fakte, emblemo de reĝa lerteco.[45] Laŭ la historiisto pri arkitekturo Puŝkar Sohoni, «En la komenca budhisma arkitekturo, la leono, kune kun la ĉevalo, la elefanto kaj la zebuo, estis konsideritaj bonaŭguraj. Ĉiuj ĉi tiuj bestoj ekaperis kiel ordinara kvaropo sur multaj maŭrjaj kolonoj.»[45]

La leona kapitelo kaj ties Aŝoka kolono havas kompleksajn signifojn. La leonoj — la kvar sidantaj unu malantaŭ la alia sur la abako, kaj la unu severe difektita kiu aperas reliefe sur la rando — estis asociitaj kun la Budho, unu el kies nomoj estis Ŝakjasimha, t.e., la leono de la Ŝakja klano.[46] La tri aliaj bestoj sur la rando de la abako estis asociitaj kun eventoj en la vivo de la princo Sidarto: la elefanto kun la sonĝo de la patrino reĝino Maja pri lia naskiĝo; la ĉevalo kun Kantaka, dum la rajdo kiam li foriris de la palaco dumnokte, kaj la virbovo kun lia unua medito sub arbo blanka jambozo (syzygium aqueum).[46] La abako kaj ties bestoj havas rilaton kun la lago Anavatapta de tiatempa (3-a jarcento a.K.) mito.[46] El la koro de tiu ĉi lago ekestis akvofluo. Post kiam la fluo supreniris kaj dividis sin en kvar riveretojn, ĝi eliĝis de la buŝoj de la samaj kvar bestoj sidantaj sur la lago-bordo, kaj de tie ĝi fluis al la kvar anguloj de la tero, kiel mesaĝo de la Budho aŭ de Aŝoko mem.[46] La kolono, en tiu senco, povas havi ligilon kaj kun la ŝprucanta akvo kiu supreniras por renkonti la lago-similan abakon, kaj ankaŭ kun la akso de la mondo (axis mundi, latine).[46]

Oni ankaŭ diris, ke la kvar leonoj ankaŭ figuras la kvar direktojn, kvazaŭ ili muĝas la mesaĝon de la Budho al la plej malproksimaj partoj de la mondo.[33] Pli malfrua budhisma teksto, la Maha-Sihanada Sutta (Granda parolado pri la muĝado de la leonoj), ligas la radon kaj la leonon per ties frazo, «[la Budho] muĝadas sian leonan muĝadon en la asembleoj, kaj ekruligas la radon de Brahma [rado de la leĝo].»[49] Laŭ aliaj interpretoj, la kvar malgrandaj bestoj montritaj sur la flanko de la abako devus reprezenti la kompasdirektojn: la leono (norde), la elefanto (okcidente), la virbovo (sude), kaj la ĉevalo (oriente),[50] kaj la pli malgrandaj radoj por la solsticoj kaj la ekvinoksoj.[51] Laŭ Raymond Allchin, «La abako portretas kvar darmoradojn, antaŭ la kvar kvaronoj, intermetitaj per kvar noblaj bestoj, kiuj en la unuaj budhismaj tekstoj reprezentas la kvar kvaronoj.»[33] En la Aṅguttara Nikāya, la Budho komparis lin mem al la hindia lotuso, floro kiu kreskiĝas purege el kota lageta akvo, kvazaŭ ĝi altiĝas supren el malpura mondo por veki sin.[51] Laŭ arta historiisto Gail Maxwell, la leonoj estis dezajnitaj por influi la spektanton per la uzo de siaj formoj, koloroj kaj ŝajno, ne nepre reprezentante realaĵon, memorigante pri la kapiteloj de la Aĥemenida imperio. Sed ĉiuj aliaj ecoj estas hindaj.[22] «La kvar leonoj» — laŭ ŝia opinio — «tre verŝajne signifas la reĝan povon de ambaŭ Aŝoko, ĉar la kolono estis starigita proksime al la ĉefurbo de lia reĝlando, kaj de la veroj instruitaj fare de la Budho, kies klano, la Ŝakjaj, uzis la leonon kiel emblemo.»[22] Scienculoj debatis la signifojn de la radoj; kaj la granda, kiu unufoje staris super la kapitelon, kaj la kvar aperantaj reliefe laŭ la randobordo de la abako. Kelkaj komparis la radojn, precipe la perditan pli grandan, kun la budhisma rado de la morala leĝo, la tiel-nomata darmorado, kiu la Budho ekturnis en Sarnato kaj kies moviĝo tra la tempo kaj la spaco disvastigis lian mesaĝon tra la universo.[49][52] Aliaj opiniis, ke ili estu ne-sektaj simboloj, proponantaj etikan ideon pri regado aŭ ĉakravarti (laŭvorte, «rado-rulisto»), kiel verŝajne Aŝoko celis figuri sin mem,[49] por ligi sian figuron kun la prestiĝo kaj la universaleco de la Budho.[46][49] Laŭ la kultura historiisto Vasudeva Ŝaran Agravala, la darmorado reprezentis la korpon de la Budho kaj la leonoj la tronon. Laŭ lia vido, la Sarnata kapitelo estas samtempe veda kaj budhisma en la signifo de ties malsamaj partoj.[53] Laŭ la hindiisto John Irwin, la radoj sur la rando de la abako ne reprezentas la budhismajn radojn de la sankta leĝo sed ĉaraj radoj de la periodo kiam ili tipe havis 24 spokojn.[54] Laŭ la antropologo Lars Fogelin, kiel la nura kapitelo kiu montras radon motivojn, la leona kapitelo ĉe Sarnato estas pensita simboli la radon de la morala leĝo en «specife budhisma sento de la termino.» Koncize, la simboleco de la Sarnata kolono kaj de la kapitelo estas pensitaj por esti pli budhisma ol ne-religia.[55]

Laŭ la kultura historiisto kaj muzeisto Sudeŝna Guha, la arta historiisto Ánanda Ĉómarasvami argumentis en 1935, ke tiu budhisma simbolaro ne estis la nura starigita en la veda periodo kiu antaŭiris budhismon kaj dum kiu adoro ne havis vidan reprezentadon. La darmorado laŭ la vortoj de Ĉómarasvami estas «la rivoluo de la jaro, kiel patro-tempo, la fluanta tajdo de ĉiuj okazantaj aferoj, kiu dependas de la Suno.»[56] Laŭ Guha, «la interpretoj de Ĉómarasvami helpis elekti la ‹Sarnatan radon› — trovita rompita kaj do ne fizike konektita kun la leonoj sur la kolono dum la elfosaĵoj fare de Oertel — kiel ĉefsimbolo sur la barata nacia flago.»[56] Guha aldonas, ke «La historiisto kaj inspektoro ĉe la muzea filio de la Arkeologia Enketo de Barato (angle Archeological Survey of India, 1946–51), V. S. Agravala, kiu respondecis pri la gipsa kopio en 1946, sekvis tiujn vortojn, eĉ etendante ties signifon al la chakra dhvaja aŭ ‹la rada flago›. Kvankam li ne posedis novajn provojn, Agravala klopodis klarigi ke ‹ekzistas neniu sekta signifo ĉi tie en la simbolaro de la Mahachakra ['granda rado'] kaj ties akcesoraĵoj kiel la kvar leonoj [...] ĉi tie unu estas vize-al-vize kun aklamo al la ununura ne-manifesta kaj sen-malsameca Dia fenomeno›.»[56][57]

La signifo de la lotusa sonorilo, la plej malalta membro de la kapitelo, ankaŭ estis diskutita en la literaturo. Agravala klarigis en 1964, ke «La unua decoracia elemento de la leona kapitelo neniel povas esti interpretita kiel hindia-persepola sonorilo. Ĝi estas en ĉiuj siaj ecoj la Purna-ghata motivo de antikva hindia arto kaj religio, riĉega je multenombraj lotusaj petaloj.»[58] Skribante en 1975, la hindiisto John Irwin demandis, «Ĉu la skulptistoj de la Aŝokaj kolonoj prenis la ideon de ilia sonorilo el Persepolo, aŭ ne?», kaj Irwin respondis, «Ĝis nun, nur unu sciencisto, la mortinta A. K. Ĉómarasvami, argumentis laŭ negativa senco. Li sole strebis pruvi, ke la hindiaj artistoj elpensis sendepende ilian formon de la sonorilo. La logiko de lia argumento, tamen, estis malforta.»[59] Laŭ Irwin, Ĉómarasvami elektis kelkajn "ne-ordinarajn" detalojn de reliefoj de unu jarcento poste, en kiu oni dezajnis lotuson, por argumenti ke «la petaloj, la stameno kaj la semujo de la lotusa floro kiel dezajnitaj [...] devis certe inspiri la ŝnuron-muldadon kaj la abakon respektive de la kapitelo de la Aŝoka kolono. Ĉi tiu argumento estas tro malforta por konvinki iun ajn, krom la kredemuloj.»[59] Laŭ Irwin, «V. S. Agravala sekvis Ĉómarasvami rifuzante akcepti la ‹Aŝokan sonorilon› kiel io ajn krom barata artaĵo; tamen, li prezentis sian opinion kvazaŭ artikolo de fido, kaj nenion faris pro pruvi ĝin. Li vidis la sonorilon kiel inversa lotusa floro 'superfluanta' la formon de simbola vazo-de-abundo (purna-ghata).»[59]

Influoj[redakti | redakti fonton]

Skribante en 1911 — post du jardekoj de enketoj — la historiisto Vincent Smith konkludis, ke ĉiuj kolonoj kiuj estis konsideritaj Aŝokaj estis starigitaj laŭ la ordonoj de la imperiestro Aŝoko dum la 25-jara periodo ekde 257 ĝis 232 a.K.. Stimulante estontajn debatojn, li sugestis ke ilia stilo de kreado estis «esence eksterlanda».[60] Daŭre, en 1922, John Marshall estis la unua sciencisto, kiu proponis, ke la Sarnata kapitelo estis la rezulto de laboro de fremdaj metiistoj laborantaj en Barato. Komparanta la kapitelon al vira figuro de Parĥam, Marshall skribis, ke «Dum la Sarnata kapitelo estas do entute ekzota, kvazaŭ ekstertera por la hindiaj ideoj de artisma esprimo kaj ekzekuto, la statuo de Parĥam falas nature laŭ la linio de aliaj produktoj de indiĝena arto kaj permesas valoran ek-punkton por la studado de ties evoluo.»[61] La realismo de la leonoj, la streĉanta tendenoj de iliaj piedoj kaj la «karno ĉirkaŭ la makzeloj» igis aliajn demandi sin pri la vera deveno de kelkaj artaĵoj ofte atribuitaj al la maŭrja periodo.[46]

Klarigante pri la temo, Vincent Smith skribis en 1930, ke la brileco de la maŭrjaj kolonoj, de la bazoj de la lotusaj sonoriloj, de iliaj kapiteloj kaj de la dezajnitaj leonoj, sugestis, ke iranajn skulptistoj migris en la maŭrjan imperion post ke Aleksandro la Granda disrabadis Persepolon en 330 a.K.. Li, kaj aliaj post li, detektis persajn-helenistikajn influojn en la maŭrja arto.[62] Mortimer Wheeler aldonis, ke ĝis la alveno de la Maŭrjoj, la hindia arto havis nur valoron de folklora arto, kaj sur tiu bazo konjektis ke du aŭ tri generacioj post la defalo de la aĥemenida imperio, helenistikaj metiistoj laborantaj en Persepolo estis dungitaj fare de la imperiestro Aŝoko.[60] Wheeler ja sugestis, ke libere-starantaj kolonoj ne ekaperis en Eŭropo antaŭ ol la alveno de la Roma imperio.[60]

Aliaj kiuj faris rimarkindajn kontribuaĵojn estis la lingvisto kaj sciencisto pri budhismo Jean Przyluski, la arta historiisto Benjamin Rowland kaj la kultura historiisto kaj sanskritisto Vasudeva S. Agravala, sed anstataŭ ol la arkeologio aŭ la historio, iliaj verkoj temis pri la simboliko kiu ili ligis al pre-budhisma metafiziko.[63]

En 1973, John Irwin defiis la asertojn pri fremda influo proponante tri hipotezojn: (A) ne ĉiuj kolonoj estis faritaj por Aŝoko; fakte, kelkaj estis adaptitaj por lia uzo; (B) dum la kvar leonoj ja ŝajnis havi persan influon, la spirito de la virbovo kaj de la elefanto montras intiman konon de bestoj kies vivejo ne etendis al Irano; kaj (C) Aŝoko uzis jam-ekzistantajn industrion kaj kulturon dediĉita al trakti kolonon kiel simbolo por la akso de la mondo, t.e., la akso ĉirkaŭ kiu la tero rondiras.[62] Irwin agnoskis la ekziston de multenombraj precedencaj kolonoj kun bestaj figuroj en la antikva mondo, ekde la djed-kolonoj de antaŭ-dinastia Egiptujo, ĝis la sfinkso de Naksoso, sed argumentis ke la grekaj ekzemploj estis esence klasikaj ŝarĝo-portantaj kolonoj kun besto supre, dum la hindiaj kolonoj de Aŝoko estis pli maldikaj kaj pli proksimaj al grandega ŝtonaj versioj de dhvaja-j, porteblaj lignaj standardoj uzitaj en Hindio ekde nedeterminebla antikvo.[64] Laŭ J. C. Harle, la Sarnataj leonoj ja montris konvencian stilon asociita kun la aĥemenida aŭ sargonida imperioj, sed la floraj motivoj sur la maŭrjaj abakoj montras la influon de okcidentaj aziaj tradicioj pli malnovaj ol iu ajn en la helenistika mondo.[65] Li ankaŭ eĥis la ideon de Irwin, ke estas neniuj ekzemploj aliloke de «ununuraj, libere-starantaj» kolonoj, ke ili devas esti la produkto de sud-azia tradicio, eble en ne-daŭreblaj materialoj kiel la ligno por la kolono kaj la kupro por la krono.[65]

La unuan hipotezon de Irwin kritikis Frederick Asher, kiu diris: «Estas virtuala certeco, ke la kolonoj atribuitaj al Aŝoko estas vere de ties tempo, malgraŭ argumentoj pri ilia antaŭa datiĝo (Irwin 973). Ni scias, ke la aŭtoro de la surskriboj de la kolonoj, Pijadasi, estas Aŝoko dank'al surskribo en hodiaŭa Karnatako. Krome, la simbolaro de la kolonoj kaj de ties kapiteloj, konvena por ĉi tiuj reĝaj ediktoj, sugestas ke la kolonoj estis faritaj por surporti la surskribojn.»[65]

Osmund Bopearachchi menciis Irwin kaj V. S. Agravala-n inter tiuj kiu opiniis, ke la unuaj ŝtonaj skulptaĵoj estis laboro nur de hindianoj. Li sugestis, ke la inspiro por ili kaj la teĥniko poluri ilin venis de Persio, ankaŭ rimarkante la malhavon de ajna arkeologia indico por la aserto de Agravala, ke la teĥniko originis dum la veda epoko kaj estis heredita fare de la Maŭrioj.[66]

Upinder Singh observis, ke la kulturo antaŭ la azia leono (Panthera leo Persica, ankaŭ nomata persa leono) kiel simbolo por projekti politikan potencon grave pliigis en Barato post la ekstarigo de la 16 grandaj regnoj en la dua duono de la unua jarmilo a.K.. Dum la tempo de Aŝoko, la azia leono jam havis longan historion kiel simbolo de la Aĥemenida povo. Kiel monarĥo de vasta reĝlando, sed ankaŭ budhano, li serĉis novajn simbolojn por reprezenti sian potencon. Tiel dum la Aŝokaj leonoj ŝajnis rimarkinde similaj al la konvenciaj persaj, la ideo uzi unu paron de leonoj, unu malantaŭ la alia, por projekti ambaŭ spiritan kaj surteran povon estis tute nova.[67]

Kristoforo Ernest Tadgell konsideras kiel neverŝajna hipotezo le ideon, ke la kapitelo de Aŝoko estis skulptita «sen la sperto importita de persaj enmigrintoj,» sed proponas ke malgraŭ la celo de Aŝoko de uzi budhismon kiel unuiganta forto, lia sukceso dependis de la disvastigita adoro de la poluso (stambha) kiel la akso de la mondo ĉe la indiĝena antaŭ-budhismaj sanktejoj.[68]

Harry Falk rekonis, ke «la skulptarto heredita de aĥemenida Irano» havas sendube maŭrjan kontribuon, kaj ke la aspekto de artaĵoj dum la maŭrja periodo kontrastas rimarkinde kun la lokaj stiloj. Li ankaŭ asertis, ke verŝajne ekzistis tradicion de kreado de "natursimilaj formoj", konservita fare de iranaj ŝtono-artistoj dum la kritikaj jardekoj inter la falo de Persepolo kaj la ekapero de la maŭrjaj kolonoj. Li emfazis la entrepreneman spiriton de Aŝoko, kiu «ne limigis sin al simple umi kion nur la plej eminantaj regintoj ekster Hindujo umis antaŭ li: li eĉ havis kolonojn produktitaj laŭ nekredeblaj dimensioj, tranĉitaj en unu peco kaj transportitaj al planitaj lokoj — kolonoj kronitaj per leonoj kaj virbovoj de senprecedenca natursimila beleco.»[69]

Frederick Asher, resumante, rekonas la "tutmondiĝan" sistemon kiun post nelonge estigis la regado de Aŝoko. Laŭ li, la suda Azio atingis senprecedencan nivelon de engaĝiĝo kun la mediteranea mondo dum la maŭrja periodo. Ne povas esti koincido, ke tiam ŝtonaj skulptaĵo ekaperis en la suda Azio, aŭ almenaŭ en la formo asociita kun la Aŝokaj kolonoj. Sed tio ĉi ne devus esti vidita laŭ koloniismaj terminoj kiel eksportaĵo de aĥemenida aŭ helenistika centroj al la sud-azia periferio, sed kiel la rezulto de entreprenema engaĝiĝo de Aŝoko kun la mondo ekstere de sia reĝlando.[70] La kulturo en la tiama Barato estis pli akceptema al novaĵoj kaj ekzistis sento de komuna kulturo, parte kaŭze de la disvastigo de budhismo ĉe la landlimoj kun Irano kaj la ekapero de signoj proklamantaj mesaĝon. Kiam la Aŝoka imperio falis, ankaŭ la kultura disfalo estis grandega: novaj stiloj de arto ekaperis, tamen iliaj artismaj inspiroj kaj celoj estis pli lokaj.[70]

La aŭtoro kaj redaktoro Richard Stoneman, argumentante pli ĝenerale pri skulptaĵo dum la antikva historio de la suda Azio, sugestis, ke en figuraj kaj plibeligitaj skulptaĵoj, la stilo kaj la bezono pri kontentoj estis konsideritaj aparte. «Teĥnikoj de skulptado,» li deklaris, ke «ne estas la sama kiel la elekto de la temo, kaj la elektoj de ornamaj detaloj estas ie inter. La kopiado ne estas la sola maniero de procedo: interagado kaj krea reuzo povas esti pli rekompencaj konceptoj.» Li priskribas la malsamajn interpretojn de artaj historiistoj John Boardman kaj Margaret Cool Root de la etendo de greka influo en la arto de Persepolo. Dum Boardman vidas «similecojn, kaj verŝajne influon, en la teĥniko kaj la stilo», Root dibatis ke la influo ekzistis nur «surbaze de la bilda enhavo kaj ideologia infrastrukturo; kaj ambaŭ ŝajnas pravi.»[71]

Dissendo pri helenistikaj arkitekturaj kaj dekoraj ecoj de la seleŭkiaj urboj de la centra Azio aŭ la greka-baktria urbo de Ai-Khanoum ricevis la aprobon de Boardman,[72] kiu ankaŭ deklaris, ke «La sarnataj leonoj uzas la samajn formojn iom pli malproksime, sed denove la realisma skulptado de la lipoj, la sulkiĝintaj faldoj apud la buŝo, tute ne estas trajto de persa aŭ orienta laboro, sed reflekto de la realisma interpreto de ĉi tiu trajto de helenismaj grekaj artistoj, kiuj povus efike redukti la forton de la kompaktaj orientaj formoj per tia traktado. Restas strange, ke la Panthera leo persica, kies distingebla ventra hararo (malsame al la afrika leono) estis zorge bildigita de mezopotamiaj artistoj, de kie ankaŭ de grekaj kaj poste de persaj, ĉi tie devus malhavi ĉi tiun trajton; efektive la Sarnataj leonoj kaj ilia familio ŝuldas ĉion al la artoj de aliaj, anstatŭ ol al la indiĝena observado.»[73] Asertante similan ideon kiel Asher, li finas, ke «ĉio dependis de la asimilado kaj foje de la reinterpreto, anstataŭ ol de la simplega elekto inter indiĝena aŭ fremda. Sed la vida sperto de multaj Aŝokanoj kaj de pli postaj urbanoj en Hindio estis konsiderinde kondiĉigita de fremdaj artoj, tradukitaj al hinda medio, same kiel la arkaika greko estis de la siriano, la romano de la greko, kaj la persa de la artoj de tuta ilia imperio.»[74]

Al Alexander Cunningham en Sanĉio en 1851, la leonoj, unu antaŭ la alia ĉe la dorso, en la pordegoj kaj precipe iliaj ungegoj portis la signojn de greka influo. «Multaj el la detaloj,» daŭrigis Stonemen, «kiel la kolharoj, ja forte memorigas onin pri grekaj stiloj de ĉizado.» Citante art-historiiston Sheila Huntington, Stoneman priskribas la azian leonon ĉefe kiel okcident-azia besto, kaj la elefantojn kaj virbovojn kiel pli karakterizaj bestoj de Hindio. «Estas, do, la indico ĉi tie,» li finas, «pri detaligo influita de greka arto, ofte per persaj modeloj, en la arkitekturo de la tria ĝis la dua jarcentoj a.K.. La sinjoro John Marshall, post atentigo pri tiaj fremdaj motivoj ĉe Sanĉio kiel la ‹asira arbo de la vivo, la okcident-aziaj flugilhavaj bestoj, kaj vinberoj›, daŭriĝis por rimarki ke ‹nenio en tiuj ĉizadoj estas vere mimetika, nenio certe kiu degradas ilian arton al la rango de servila lernejo›.[75]

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En la tagoj kondukantaj al la sendependeco de Barato, la sarnata kapitelo ludis gravan rolon en la kreado de kaj la ŝtatemblemo kaj la nacia flago de la Dominio de Barato[76][77] Ili estis modeligitaj laŭ la leonoj kaj la darmorado de la kapitelo, kaj ilia adopto konsistigis provon doni al Hindio simbolecon de etika suvereneco.[76][78] La 22-an de julio 1947, Ĝavaharlal Neru, la tiama provizora ĉefministro de Barato, kaj poste la ĉefministro de la Respubliko de Barato, proponis formale en la Konstitucifara asembleo de Barato, kiu estis taskigita per kreado de la Konstitucio:[76]

Rezoluciis, ke la Nacia Flago de Barato estu horizontala trikolora de profunda safrano (kesari), blanka kaj malhelverda laŭ egala proporcio. En la centro de la blanka bando, devas esti rado en marbluo por reprezenti la Charkha. La dezajno de la Rado devas esti tiu de la rado (Chakra) kiu aperas sur la abako de la sarnata leona kapitelo de Aŝoko. La diametro de la rado devas proksimiĝi al la larĝo de la blanka bando. La rilatumo de la larĝo al la longo de la flago devas ordinare esti 2:3.[76]

Kvankam pluraj membroj en la asembleo proponis aliajn signifojn por naciaj simboloj de Barato, la signifo de Neru finfine triumfis.[76] La 11-an de decembro 1947, la Konsistucifara Asembleo adoptis la rezolucion.[76] Neru bone konis la historion de Aŝoko, ĉar li skribis pri ĝi en siaj libroj «Leteroj de patro al sia filino» kaj «La malkovro de Barato».[76] La plej grava nuntempa filozofo de la religioj de Barato, Sarvepalli Radhakrishnan, ankaŭ konsilis Neru-n en la elekto.[76] La ŝtatemblemo de la Dominio de Hindio estis akceptita fare de la kabineto la 29-an de decembro 1947, kun la rezolucio pri la nacia moto flankenmetite por estonta dato.[79] Neru ankaŭ eksplicite metis la ŝpinilon, la charkha, en la centron de la flago de la Barata Nacia Kongreso,[noto 7] la ĉefa esprimo de barata naciismo.[noto 8] Li ankaŭ provis doni al la darmorado la signifon de paco kaj internaciismo kiuj laŭ lia opinio regis en la imperio de Aŝoko dum la epoko de la starigo de la kolonoj.[noto 9]

La imaga traktado de la leono ŝanĝiĝis alimaniere post la konvertiĝo de la imperiestro Aŝoko al budhismo kaj la kreado de la leona kapitelo. Ne nur simbolo de imperia forto aŭ de la potenco de la Budho: la leono fariĝis ankaŭ simbolo de paco. La leona kapitelo de Aŝoko estis uzita en maŭzoleoj en batalkampoj. En la pejzaĝo de Ipro, en Belgio, laŭ la historiisto Karen Shelby, «la maŭzoleo pri la hinda armeo estas la plej okulfrapa. Tra kio estus nekutima figuraĵo por okcidentaj okuloj, la skulptaĵo asertas baratan ĉeeston. Evitante tradiciajn okcidentajn metaforajn formojn de memorceremonio, la statuo estas reproduktado de unu el la Aŝokaj kapiteloj. [...] La ligoj inter la simboloj de la leona kapitelo kaj la postmilita paca retoriko estas okulfrapaj. La akcepto de Aŝoko pri budhismo estis la rezulto de atestado de la ruiniĝo post la sukcesa Batalo de Kalinga (261 a.K.). Impresita pri la sangoverŝado, li estis plenigita de pento kaj decidis sekvi neperfortan kaj pacan konduton de vivo. Ĉi-lasta simboleco taŭgas en ĉi tiu kunteksto kiel Ipro (‹leprulo›, en la flandra) ankaŭ estas konata kiel ‹urbo de paco›.»[81]

Rekonstruoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj rekonstruoj de la Sarnata kolono kaj de sia kapitelo estis proponitaj. La plej supra rado povas ripozi sur la dorsoj de la kvar leonoj,[85] aŭ ĝi povas esti poziciigita pli alte (ĉar la preciza longo de la ŝafto kiu subtenas la radon estas nekonata).[54] La plena kolono estas ĝenerale rekonstruita rekte de siaj arkeologiaj restaĵoj, kun la alta kolono apogante la kapitelon, kaj la pli grandan radon supre.[54]


Rilata skulptarto[redakti | redakti fonton]

Tra la jarcentoj, la leona kapitelo de Aŝoko servis kiel grava artisma modelo kaj inspiris multajn kreojn en Barato kaj ekstere:[86][87]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La disfalo de la kulturo de la indusa valo (ĉ.2600–1900 a.K.) ankaŭ signifis la finon de la "unua urbanizado" en la hinda sub-kontinento. Post interspaco de pli ol mil jaroj, arĥeologiaj elfosadoj kaj tekstaj pruvoj atestas la reaperon de urbegoj, same kiel larĝaj stratoj kaj river-bazitaj komercaj retoj ligantaj urbojn kaj aliajn ejojn, en la suda Azio dum la mez-unua jarmilo a.K.E.. Ĉi tiu fenomeno estis nomita "la dua urbanizado" kaj la periodo, ĉ. 3-a jarcento a.K.E. - 4-a jarcento n.e., estas konata kiel la frua historio.»[7]
  2. «La fama kvar-leona kapitelo de Sarnato estis superita per rado kaj staris super ĉizita abako prezentanta la kvar noblajn, aŭ kompasdirektajn, bestojn: la leono, la elefanto, la ĉevalo kaj la virbovo.»[40]
  3. «La kolono estis origine kronita per granda ĉakro, aŭ rado de la vero, kelkaj el kies spokoj estas nun en la muzeo de Sarnato.»[44]
  4. Laŭ Wendy Doniger, la tri dioj Viŝnuo, Ŝivo kaj Durgo, «eĉ havas malsovaĝajn bestojn asociitaj kun ili: la bovino, la virbovo, kaj la bubalo, respektive. Tiel la leono, kiam kune kun la ceteraj tri bestoj, reprezentas 'la sovaĝan dion kun sia bova servisto'.»[45]
  5. «Kune kun la virbovo, la elefanto kaj leono estas ĉieaj sanktaj simboloj [...] en la naskiĝrakonto de la Budho lia patrino reĝino Maja, sonĝis pri blanka elefanto kiu eniris ŝian uteron.»[47]
  6. «La elefanto estis [...] grava signifanto en budhismo. Laŭ la rakonto pri la naskiĝo de la Budho, lia patrino revis pri blanka elefanto eniranta sian ventron tra sia flanko. La elefanto finfine fariĝis simbolo por la Budho mem.[48]
  7. «Nehru proponis ke la darmorado anstataŭigu la charkha (ŝpinradon) de M. K. Gandi, kiu estis prezentita sur antaŭaj flagoj.»[78]
  8. «La organizo kiu kondukis Hindion al sendependeco, t.e. la Barata nacia Kongreso, estis starigita en 1885.»[80]
  9. «La Aŝoka epoko en la hinda historio estis esence internacia periodo. [...] Ĝi ne estis eta nacia periodo [...] kiam la ambasadoroj de Barato iris eksterlanden al malproksimaj landoj; kaj ili iris eksterlanden ne laŭ la maniero de imperio kaj de imperiismo, sed kiel ambasadoroj de paco, kaj kulturo, kaj bonvolo.» Jawaharlal Nehru citita en [77]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harle 1994, p. 22.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ray 2014, pp. 78–79.
  3. Fennet, Annick. (2021) “The original 'failure'? A century of French archaeology in Afghan Bactria”, The Graeco-Bactrian and Indo-Greek worlds, The Routledge World Series (angle). Londono kaj Nov-Jorko: Routledge, p. 142–170, 144. ISBN 978-1-138-09069-9.
  4. 4,0 4,1 Asher 2020, p. 21.
  5. Asher 2020, p. 44.
  6. 6,0 6,1 Asher 2020, pp. 44–45.
  7. Jansari 2021, p. 43.
  8. Jansari 2021, pp. 42–44.
  9. Fogelin 2015, p. 220.
  10. Fogelin 2015, pp. 220–221.
  11. Eaton 2000, p. 296.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Fogelin 2015, p. 222–223.
  13. Eaton 2000, p. 297.
  14. Asher 2020, p. 31.
  15. Asher 2020, pp. 21–22.
  16. Guha 2010, p. 39.
  17. Asher 2020, pp. 2–3.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Asher 2020, p. 35.
  19. Asher 2020, p. 30.
  20. Oertel 1908.
  21. 21,0 21,1 Asher 2020, p. 3.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Maxwell 2004, p. 362.
  23. Oertel 1908, p. 69 Citaĵo: «The upper part of the capital is supported by an elegantly shaped Persepolitan bell-shaped member.»
  24. Asher 2011, p. 433.
  25. Asher 2011, p. 425.
  26. 26,0 26,1 Vajpeyi 2012, p. 186.
  27. Dolan 2021, pp. 109–110.
  28. 28,0 28,1 28,2 Oertel 1908, p. 69.
  29. Ray 2014, p. 130.
  30. Greary, David. (2017) “Buddhism in Contemporary India”, The Oxford Handbook of Contemporary Buddhism. Oxford and New York: Oxford University Press, p. 36–60; 46. ISBN 9780199362387.
  31. Asif 2020, p. 41.
  32. Abdullaev 2014, p. 172.
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Allchin 1995, p. 254.
  34. Singh 2017, p. 390.
  35. 35,0 35,1 Sahni 1914, p. 28.
  36. Huntington 1990, p. 90.
  37. Asher 2020, pp. 74–75.
  38. Maxwell 2004, p. 362].
  39. Allchin 1995, pp. 87,254.
  40. Coningham & Young 2015, p. 444.
  41. Irwin 1990, pp. 76-78.
  42. 42,0 42,1 Asher 2020, p. 35 Citaĵo: «Kvankam Marshall diras eksplicite malmulton pri sia intenco doni al la hindaj kolegoj aktivan rolon en eltrovi kaj prezenti sian propran historion, liaj agoj klare montris ke li faris tion. Unua inter tiuj kies laboro li promociis estis Daja Ram Sani, kiu iĝis sanskritisto per trejnado kaj laboris pri la elfosadoj ĉe Kuŝinagar en 1905, kaj ankaŭ Raĝgir kaj Rampurva en 1906 kaj 1907. Por konservi materialon elfosita ĉe Sarnato proksima al la ejo [de la elfosado], Marshall faris planojn en 1904 por starigi la arĥeologian muzeon de Sarnato, la unua surloka muzeo de la ASB; la konstruaĵo kompletiĝis en 1910. Kvankam Sani ne havis rolon en la Sarnataj elfosadoj, li estis tiu kiu kontrolis la laboron de aranĝado kaj etikedado de la posedaĵoj de la muzeo, kaj nur kvar jarojn poste li publikigis la longan kaj detal-riĉan katalogon de la muzeo pri arĥelogio de Sarnato. Preskaŭ tuj post kiam li eklaboris pri la kolektoj de la muzeo, li prezentis la ejon mem en sia Gvido al la budhanaj ruinoj de Sarnato, verŝajne la plej ofte re-presita volumeno publikigita fare de la ASB. Sani iĝis la unua hinda generalo-direktoro de la Servo en 1931.»
  43. 43,0 43,1 Sahni 1914, p. 29.
  44. Wriggins 2021
  45. 45,0 45,1 45,2 45,3 45,4 45,5 45,6 Sohoni 2017, pp. 225–226.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 46,5 46,6 Asher 2020, p. 75.
  47. Pal 2016, p. 23.
  48. Sohoni 2017, p. 227.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 Asher 2011, p. 432.
  50. Pabón-Charneco 2021, pp. 255–256.
  51. 51,0 51,1 Dolan 2021, p. 111.
  52. Dolan 2021, p. 110.
  53. Agrawala 1964a, p. 13.
  54. 54,0 54,1 54,2 Irwin 1975, p. 643.
  55. Fogelin 2015, pp. 87–88.
  56. 56,0 56,1 56,2 Guha 2021, p. 62.
  57. Agrawala 1964b, p. 6.
  58. Agrawala 1964b, p. iii.
  59. 59,0 59,1 59,2 Irwin 1975, pp. 636–638.
  60. 60,0 60,1 60,2 Irwin 1973, p. 713.
  61. Asher 2006, p. 55.
  62. 62,0 62,1 Mitter 2001, pp. 14–15.
  63. Irwin 1973, p. 714.
  64. Irwin 1974, p. 712-715.
  65. 65,0 65,1 65,2 Harle 1994, p. 24.
  66. Asher 2006, p. 58.
  67. Singh 2017, p. 391.
  68. Tadgell 2008, p. 22.
  69. Falk 2006, p. 154–155.
  70. 70,0 70,1 Asher 2006, p. 64.
  71. Stoneman 2019, p. 432.
  72. Boardman 1998, p. 15.
  73. Boardman 1998, p. 18.
  74. Boardman 1998, p. 21.
  75. Stoneman 2019, p. 444.
  76. 76,0 76,1 76,2 76,3 76,4 76,5 76,6 76,7 Vajpeyi 2012, pp. 188–189.
  77. 77,0 77,1 Coningham & Young 2015, p. 465.
  78. 78,0 78,1 Asif 2020, p. 31.
  79. Ministry of Home Affairs (29 decembro 1947) (in en), Press Communique, Press Information Bureau, Government of India, http://pib.nic.in/archive/docs/DVD_38/ACC%20NO%20804-BR/HOM-1947-12-30_116.pdf 
  80. Kopstein, Jeffrey; Lichbach, Mark; Hanson, Stephen E. (2014), Comparative Politics: Interests, Identities, and Institutions in a Changing Global Order, Cambridge University Press, p. 344, (ISBN 978-1-139-99138-4), http://books.google.com/books?id=L2jwAwAAQBAJ 
  81. Shelby 2021, p. 110.
  82. Irwin 1975, p. 743.
  83. Asher 2020, p. 76.
  84. Tömory 1982, p. 21.
  85. Asher 2020, p. 75, Eĉ pli klare aludante al la prediko de la Budho, estas la granda ŝtona rado, kies rando estis apogita sur la dorsoj de la kvar dorse-al-dorso leonoj..
  86. Re, Himanŝu Praba. (31-a de aŭgusto 2017) Archaeology and Buddhism in South Asia [Arĥeologio kaj budhisma suda Azio] (angle). Taylor & Francis, p. 38–39. ISBN 978-1-351-39432-1.
  87. Wheeler, Mortimer. (1959) Early India and Pakistan: To Ashoka (angle). Thames and Hudson, Londono, p. 175.
  88. Asher 2020, p. 73.
  89. Re, Himanŝu Praba. (31-a de aŭgusto 2017) Archaeology and Buddhism in South Asia [Arĥeologio kaj budhismo en la suda Azio] (angle). Taylor & Francis, p. 39. ISBN 978-1-351-39432-1. “Adoro de la Aŝoka piliero, kiel oni vidas ĉe la stupao 3, Sanĉio”.
  90. Abdullaev 2014, pp. 170–171 Kapitelo kun figuroj de kvar leonoj el la malnova Termez. Ĉi tiu kapitelo prenas la formon de kvar leonaj figuroj, rigardantaj en malsamajn direktojn (la kompasdirektoj) (Bildo 15, 15:a). En ĝia arta stilo, kaj precipe pri la traktado de la longaj ondulaj ringoj da kol-hararo de la leonoj, ĝi estas komparebla al kelkaj ekzemploj de helenisma skulptaĵo. La tuta stilo indikas, ke ĝi apartenis al stambha piliero kaj ne estis ordinara kapitelo. Ĝi ŝajnus konvena por grek-budhisma dekoracia komplekso. [...] Koncerne ĝian funkcion, ni havas unu malgrandan indikon en formo de detalo modeligita sur la dorso de la leonoj. Tio estas sufiĉe alta, kvadrata abako, kun du paralelaj relief-linioj kiuj rondiĝas ĉirkaŭ la fundo. En la supro de la abako troviĝas kvadrata fendo mezuranta 13-15×13-15 cm, kie evidente troviĝis alia detalo. Tiu ĉi detalo eble estis trabo, sed pli verŝajne estis simbolo en la formo de la rado de la doktrino (Darmorado). Ĉi tiun lastan teorion subtenas la fakto, ke la dorsoj de la leonaj koloj estas pli altaj ol la nivelo de la abakoj, kiu malfaciligus la fiksado de traboj. Kontraste, aparta simbolo — ĉi-kaze rado — povus esti sufiĉe facile fiksita en la fendo helpe de iu konektilo; alia maniero ĝin fiksi estus per metala riglilo.
  91. Agravala 1964b, p. 131 (Bildo 16)
  92. Reta sciigo de la arĥeologia muzeo de Sanĉio [1]
  93. Agravala 1964b, p. 130 (Bildo #14)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Asher, Frederick. (2011) “On Maurya Art [Pri la Maŭrja arto]”, A Companion to Asian Art and Architecture, Wiley-Blackwell Companions to Art History (angle). Southern Gate, Unuiĝinta Reĝlando: Wiley-Blackwell, p. 421–444. ISBN 9781444396355.
  • Asher, Frederick M.. (2006) “Early Indian Art Reconsidered”, Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE (angle). Oksfordo kaj Nov-Jorko: Eldonejo Universitato de Oksfordo, p. 51–66. ISBN 9780195305326.
  • Bopearachchi, Osmund. [2017] (2021) “Achaemenids and Mauryans: Emergence of Coins and Plastic Arts in India”, India and Iran during the Long Durée, Ancient Iran Series (angle). Bostono kaj Leiden: BRILL, originally, Irvine: UCI, Jordan Center for Persian Studies. ISBN 9789004460638.
  • Falk, Harry. (2006) “Tidal waves of Indian history, new interpretations and beyond.”, Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE (angle). ISBN 9780195305326.
  • Fogelin, Lars. (2015) An Archaeological History of Indian Buddhism. Oxford and New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-1999-4821-5.
  • Guha, Sudeshna. [2012] (2021) “Material Truths and Religious Identities: The Archaeological and Photographic Making of Banaras”, Banaras: Urban Forms and Cultural Histories (angle). Routledge, p. 42–74. ISBN 9781003157793.
  • Guha, Sudeshna. (2010) “Introduction: Archaeology, Photography, Histories”, The Marshall Albums: Photography and Archaeology, Preface by B. D. Chattopadhyaya; Contributors: Sudeshna Guha, Michael S. Dodson, Tapati Guha-Thakurta, Christopher Pinney, Robert Harding (angle), The Alkazi Collection of Photography in association with Mapin Publishing, and support of Archaeological Survey of India. ISBN 978-81-89995-32-4.
  • Irwin, John. (1990) “Origins of form and structure in monumental art”, Symbols in art and religion: the Indian and the comparative perspectives (angle). Londono: Curzon Press, p. 46–67. ISBN 9781136101144.
  • Mitter, Partha. (2001) Indian Art, Oxford History of Art Series (angle). Oksfordo, Unuiĝinta Reĝlando: Oxford University Press. ISBN 0-19-284221-8.
  • Oertel, F. O.. (1908) “Excavations at Sarnath”, Archaeological Survey of India: Annual Report 1904–1905. Kolkato: Superintendent Government Printing, Barato, p. 59–104.
  • Pabón-Charneco, Arleen. (2021) Architecture History, Theory and Preservation: Prehistory to the Middle Ages (angle). Londono kaj Nov-Jorko: Routledge. ISBN 978-1-138-32676-7.
  • Pal, Pratapaditya. (2016) “Introduction: Piety, Puja, and Visual Images”, Puja and Piety: Hindu, Jain, and Buddhist Art from the Indian Subcontinent (angle). Muzeo pri arto Santa-Barbara, kaj eldonejo Universitato de Kalifornio, p. 19–54. ISBN 978-0-520-28847-8.
  • (2017) “Old fights, new meanings: Lions and elephants in combat”, Res: Anthropology and Aesthetics (en) 67–68, p. 225–234. doi:10.1086/691602. 
  • Stoneman, Richard. (2019) The Greek Experience of India: From Alexander to the Indo-Greeks (angle). Princeton and Oxford: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-15403-9.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]