Leonard Nimoy
Leonard NIMOY (naskiĝis la 26-an de marto, 1931, mortis la 27-an de februaro 2015) estis usona aktoro, reĝisoro, verkisto kaj producento. Li ĉefe famas pro sia rolo de la duon-vulkanano „Spock“ en la filmserio Star Trek.
Naskiĝinte kiel filo de juda enmigrintoj el Rusio en Bostono, Masaĉuseco, li jam kiel infano komencis aktoran karieron. Pli malfrue li studis aktoradon en sia hejmurbo, aperis en diversaj filmoj kaj en teatraĵoj.
Mondfamon Leonard Nimoy akiris per sia rolo de „Mr. Spock“ en la filmserio Star Trek. Li ankaŭ elprovis sin kiel reĝisoro kaj produktoro. Krome li jam publikigis kelkajn poem-kolektojn kaj du membiografiojn: I Am Not Spock (1977) kaj I Am Spock (1995).
Eksteraj ligiloj
greke http://www.theofficialleonardnimoyfanclub.com greke http://www.ponilla.org/Nimoy greke http://www.leonardnimoyphotography.com greke http://www.imdb.com/name/nm0000559