Leonardo Fea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Fea
Persona informo
Leonardo Fea
Naskiĝo 24-an de julio 1852 (1852-07-24)
en Torino
Morto 27-an de aprilo 1903 (1903-04-27) (50-jaraĝa)
en Torino
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo esploristo • pentristo • zoologo • ornitologo • entomologo vd
Laborkampo Malakologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonardo Fea (1852 en Torino, Piemonto, Italio – 1903) estis itala esploristo, zoologo, pentristo kaj naturalisto.

Fea naskiĝis en Torino, kaj iĝis helpanto ĉe la Museo Civico di Storia Naturale di Genova nome Muzeo de Natura Historio en Ĝenovo. Li faris kelkajn veturojn por kolekti specimenojn, inklude vizitojn al Birmo (1885) kaj Kaboverdo (1898), insuloj de la Golfo de Gvineo (1899/1900) kaj Angolo. Li pasis kvar jarojn en Birmo, akumule grandajn kolektojn de insektoj kaj birdoj. Li poste planis ekspedicion al Malajzio, sed lia sanomanko devigis lin elekti alian pli sekan klimaton, kaj pro tio li vizitis Kaboverdon, kie li seniluziiĝis pro la kvanto de naturo, kvankam li kapablis kolekti 47 speciojn de birdoj, 11 el kiuj estis novaj por la insularo. Liaj kolektoj estas en la muzeo de Ĝenovo.

En Kaboverdo Fea kolektis specimenon de ĝistiame nekonata petrelo, kiu poste estis nomata Feaa petrelo en 1899 fare de lia amiko Tommaso Salvadori.

Kelkaj specioj nomiĝas iel por rememori lian verkon[1] kiel naturalisto kaj zoologo:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Conci, C. 1975 Repertorio delle biografie e bibliografie degli scrittori e cultori italiani di entomologia Mem. Soc. Ent. Ital 48 1969(4) 817-1069.
  • Conci, C. & Poggi, R. 1996 Iconography of Italian Entomologists, with essential biographical data Mem. Soc. Ent. Ital. 75 159-382.
  • Gestro, A. 1904: [Fea, L.] Ann. Mus. Civ. Stor. Nat. Genova (3) 1(=41) 95-152, Portrait.
  • O. Nalesini, L'Asia Sud-orientale nella cultura italiana. Bibliografia analitica ragionata, 1475-2005. Roma, Istituto Italiano per l'Africa e l'Oriente, 2009, pp. 19–20 and 65-66 ISBN 978-88-6323-284-4.