Leonel Gonzaga
| Leonel Gonzaga | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Leonel GONZAGA PEREIRA DA FONSECA (naskiĝis la 21-an de julio 1885 en Pitangui, mortis la 24-a de januaro 1980), kuracisto estis brazila esperantisto. Prezidanto de Brazila Societo de Pediatrio (1931), vicprezidento de Brazila Kuracista kaj Kirurgia Societo (1921 kaj 1930), kunprezidanto de Unua Tut-Amerika Kongreso de Endrokinologio. Defendis la uzon de herbo Mentruzo (Chenopodium ambrosioides) kiel vermifugo al infanoj. Ano de brazila Rotary Club. Prezidanto de la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto. Verkis esperantan lernolibron.
Verko
[redakti | redakti fonton]Alberto Alvares Fernandes Vieira kaj Leonel Gonzaga. Grammatica da Lingua Esperanto. 2a eldono. Eld. M. Piedade & K°, Rio de Janeiro, 1907.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Gonzaga el la Enciklopedio de Esperanto.

