Saltu al enhavo

Leonhard Rauwolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonhard Rauwolf
(1535-1596)
Persona informo
Naskiĝo 21-a de junio 1535
en Hauteville-la-Guichard, Francio
Morto 15-a de septembro 1596
en La Rochelle, Francio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Universitato de Valencio
Universitato de Wittenberg[1]
Universitato de Lejdeno
Profesio
Alia nomo Dasylicos vd
Okupo botanikisto
esploristo
natursciencisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonhard RAUWOLF (1535-1596)Leonhard Dasiliko estis franca kuracisto, botanikisto, naturalisto, esploristo kaj vojaĝanto serĉe de medicinaj herboj. Li vojaĝis al Mezoriento, kie li konis la kafon, "nigra trinkaĵo" kiu ankoraŭ ne estis konita en Eŭropo. Kiam li vizitis Faluĝa-on, li kredis ke tiu urbo estis la loko de la antikva Babilonio pro la ruinaĵoj tie restantaj kaj malgaje forlasitaj. Li ankaŭ kredis ke li vidis la Babelan Turon en la ruinaĵoj apud Faluĝa, kvankam vojaĝantoj tiaj kiaj Cesare Federici (1530-1603), kiu vizitis Bagdadon, en 1563, Ralph Fitch (1550-1611) (en 1583), kaj John Eldred (1552-1632) (en 1583) identigis la biblian lokon kun la ruinoj apude kaj oriente de Bagdado.[2]

Studjaroj

[redakti | redakti fonton]

Leonhard Rauwolf komencis studi en Germanio ĉe la Universitato de Wittenberg. En 1560 li iris al Francio, studinte en la universitatoj de Valencio kaj Montpellier. kie li precipe havis kiel instruiston Guillaume Rondelet (1507-1566). En la sama epoko, li komencis esplori la herbojn en la ĉirkaŭaĵo de Montpellier, Sète kaj Frontignan.

Leonard Rauwolf, fakta priskribo de la vojaĝo al la Oriento. Lauingen, 1582, verko de la Historia Muzeo de la Germanio, Berlino.

Lia herbejo enhavis 600 plantojn de tiu regiono. Li estis, en ĉi tiuj jaroj de metilernado, akompanita fare de Jeremias Martius (1537-1585), el Aŭgsburgo, kiu fariĝis fama kuracisto en ĉi-lasta grandurbo. En 1563, Leonhard Rauwolf iris al Italio. Laŭ la priskriboj de la plantoj, kiujn li observis, ni povas trovi lin interalie en la ĉirkaŭaĵojn de la urboj Verono, Bolonjo, Florenco kaj Parmo.

Sammaniere, surbaze de liaj botanikaj maltrovaĵoj, ni povas spuri lian revenan vojon al Germanio: transirante la montpasejo de Sankt-Gotardo, Lucerno, Bazelo kaj la Nigra Arbaro. Dum sia transiro el Svislando, li renkontis Conrad Gesner, unu el la plej famaj naturistoj de lia epoko. En 1564, Leonhard Rauwolf siavice ricevis viziton de Carolus Clusius, ankaŭ konata.

En 1565 li revenis al Aŭgsburgo kaj komencis praktiki medicinon. La saman jaron, li edziĝis al Regina Jung (1542-?), la filino de la kuracisto kaj patricio, Ambrosius Jung la Juna (1510-1559). En 1570, lia filo Mathäus Rauwolf la Juna estis naskita en Aŭgsburgo (mortinta en la sama grandurbo la 27-an de septembro 1628). Leonhard Rauwolf tiam ekzercis en Aichach, poste en Kempten.

Vojaĝo al Oriento

[redakti | redakti fonton]
En 1703, Charles Plumier lin omaĝis donante la nomon al la planto Rauvolfia sandwicensis.

En majo 1573, kelkajn jarojn post Pierre Belon (ĉ. 1517-1564), li entreprenis trijaran vojaĝon al la Proksima Oriento, financita fare de lia bofilo Melchior Manlich (1513-1576). Li atendas, ke Rauwolf povos alporti novajn produktojn kaj plantospeciojn, uzeblajn kiel farmaciaĵojn de sia firmao, ĉar li jam komercis kun la Levantenio. Leonhard Rauwolf, siaflanke, esperas klarigi la identigon de kuracplantoj priskribitaj de la Antikvuloj kaj la Araboj.

Li sinsekve iris al Milano, Nico kaj Marsejlo, kie li enŝipiĝis al Tripolo. Li alvenis tie en septembro 1573, kaj tuj komencis herbesplori. Poste, li atingis Alepon, kaj vizitis Sirion, Armenion kaj Konstantinopolon en 1573, tiam Bagdadon en 1574. Li estis la unua eŭropano kiu prenis la lastatempe malfermitan itineron kiu, ekde Bagdado, malsupreniris la kurson de la Eŭfrato, kaj iras supren tiu de la Tigriso, ĝis Mosulo. Li intencis avanci ĝis Hindion, sed ne plenumis sian planon.

Rauwolf raportas multajn observojn, ne nur pri la naturo, sed ankaŭ pri la kulturaj specifaĵoj de orientaj popoloj, same kiel pri komercaj lokoj. Li estis la unua eŭropano, kiu observis la preparadon kaj konsumadon de kafo: “Tre bona trinkaĵo, kiun ili nomas "Chaube", kiu estas preskaŭ nigra kiel inko kaj tre bona por malsanoj, precipe de la stomako.

Ĉi tion ili trinkas frumatene en la libera aero antaŭ ĉiuj, sen timo aŭ antaŭzorgo, en argilaj aŭ porcelanaj tasoj, kiel eble plej varmaj, trinkante iom post iom. Li iris al Jerusalemo en 1575. La revojaĝo komenciĝis en Tripolo en novembro 1575, kaj finiĝis en Aŭgsburgo en februaro 1576.

Reveno al Eŭropo

[redakti | redakti fonton]

Li tiam rekomencis la praktikon de medicino. Ĉirkaŭ 1576, li publikigis siajn botanikajn observaĵojn, en sia kvara traktaĵo, sub la titolo de Viertes Kreutterbuech -- darein vil schoene und frembde Kreutter; li priskribis multajn speciojn (almenaŭ 34) antaŭe nekonatajn en Eŭropo.

En 1582, lia vojaĝtaglibro, Aigentliche Beschreibung der Raiß inn die Morgenländerin, aperis en la germana, kaj baldaŭ ĝi estis tradukita en la anglan kaj la nederlandan. Verkita de protestanta vojaĝanto, lia priskribo pri la religia vivo en Mezoriento estas aparte historie grava.

La teologo John Gill referenciĝas al lia laboro multajn fojojn, en sia "Ekspozicio de la Biblio", por elmontri la precizecon de la biblia historio. En 1588, la urbaj aŭtoritatoj de Aŭgsburgo konvertiĝis al Katolikismo.

Rauwolf, unu el la gvidantoj de la protestanta movado, devis ekziliĝi. Li pasigis ok jarojn en Linz kiel kuracisto. En 1596, li aliĝis al la trupoj de la Aŭstra imperio, batalante kontraŭ la turkoj en Hungario. Estis tie ke li mortis pro disenterio.

Post lia morto, la herbario de Leonhard Rauwolf sinsekve estis la posedaĵo de la Princelektisto de Bavario, poste de Svedio, antaŭ ol esti alportitaj al Nederlando fare de Isaac Vossius. Ekde tiam, ili estas konservitaj en la biblioteko de la Universitato de Lejdeno.

En 1975, la grandurbo de Linz nomis straton, Rauwolfstraße, en lia honoro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]