Leonhard von Blumenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonhard von Blumenthal
Persona informo
Naskonomo Karl Konstantin Albrecht Leonhard von Blumenthal
Naskiĝo 30-an de julio 1810 (1810-07-30)
en Schwedt
Morto 21-an de decembro 1900 (1900-12-21) (90-jaraĝa)
en Quellendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater cadet corps • Prusa Militakademio
Familio
Frat(in)o Karl von Blumenthal
Edz(in)o Delicia Anne Vyner
Infanoj 6
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Grafo Karl Konstantin Albrecht Leonhard (Leonhardt) von BLUMENTHAL (30a de Julio 1810 – 21a de Decembro 1900) estis prusia kampomarŝalo, ĉefe memorita pro sia decidiga interveno ĉe la Batalo de Königgrätz en 1866, siaj venkoj en Wörth kaj Weissenburg, kaj ĉefe pro sia malakcepto bombardi Parizon en 1870 dum la sieĝo, kiun li estris.

En la Prusia-Aŭstria milito de 1866, von Blumenthal estis ĉefo de la generala stabanaro de la Kronprinco de Prusio, komandante la 2an armeon. Estis sur tiu armeo kien venis la frapfrapo de la lukto, kaj ties alveno al Königgrätz savis la tagon. La propra parto de Von Blumenthal en tiuj bataloj kaj en la kampanjo ĝenerale estis plej rimarkinda. Je Königgrätz la kronprinco diris al li, "Mi scias al kiu mi donu la estrecon de mia armeo", kaj von Blumenthal tuj ricevis promocion al la rango de leŭtenanta-generalo kaj la kverk-folian ordenon Pour le Mérite kaj estis farita kavaliro de la Ordeno Hohenzollern.