Leonid Kantoroviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leonid Kantoroviĉ
Leonid Kantorovich 1975.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de januaro 1912 (1912-01-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 7-an de aprilo 1986 (1986-04-07) (74-jara)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Sovetunio, Rusia Imperio
Alma mater Q4483558
Profesio matematikisto, ekonomikisto, universitata profesoro, sciencisto
Lingvoj rusa lingvo
Familianoj
Edz(in)o nekonata valoro
v  d  r
Information icon.svg

Leonid Vitalijeviĉ Kantoroviĉ (la 19-an de januaro 1912, Sankt-Peterburgo, Rusia imperio — la 7-a de aprilo 1986, Moskvo, Sovetunio; Ruse: Леонид Витальевич Канторович; IPA: [lʲɪɐˈnʲit vʲɪˈtalʲɪvʲɪtɕ kəntɐˈrovʲɪtɕ]) estis soveta matematikisto kaj ekonomikisto, fama pro sia teorio kaj disvolvigo de tekniko por optimume disponigi fontojn. Oni konsideras lin kreinto de lineara programado. Li ricevis la Stalin-premion en 1949 kaj la Nobel-Premion pri ekonomiko en 1975.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kantoroviĉ naskiĝis en 1912 en juda familio.[1] Lia patro estis kuracisto laborinta en Sankt-Peterburgo.[2] En 1926, 14 jarojn aĝa, li ekstudis je la Leningrada Ŝtata Universitato. Li diplomatiĝis ĉe la matematika fako en 1930, kaj komencis doktoriĝan studon. En 1934, 22 jarojn aĝa, li profesoriĝis.

Poste, Kantoroviĉ laboris por la registaro. Oni taskigis lin pri optimumigo de produktado de tavolligno. En 1939 li kreis la matematikan teknikon, poste nomitan lineara programado, kiun post kelkaj jaroj malkovris ankaŭ George Dantzig. Li verkis kelkajn librojn, inkluzive La matematika metodo por plani produktadon kaj organizadon kaj La plej bonaj uzoj de ekonomikaj fontoj. Pro siaj verkoj li ricevis la Stalin-premion en 1949.

Post 1939, li iĝis profesoro de Universitato pri Milita Inĝenierado-Teknologio. Dum la sieĝo de Leningrado, Kantoroviĉ respondecis pri sekureco de la Vojo de Vivo. Li kalkulis la optimuman distancon inter aŭtoj sur glacio, depende de ĝia dikeco kaj temperaturo de aero. En decembro 1941 kaj januaro 1942, Kantoroviĉ mem piediris inter aŭtoj sur glacio de Lago Ladoga sur la Vojo de Vivo, por vidi ke la aŭtoj ne enakviĝas. Tamen, multajn aŭtojn kun manĝaĵoj por la urbanoj damaĝis nazia bombado.

Ekde 1960, Kantoroviĉ loĝis kaj laboris en Novosibirsko, kie li fondis kaj mastrumis la Fakon de Komputa Matematiko en Novosibirska Ŝtata Universitato.[3]

Pro sia granda sukceso kaj kuraĝo, Kantoroviĉ estis premiita je la Ordeno de la Patriota Milito kaj la medalo Pro defendo de Leningrado.

Medal Defense of Leningrad.jpg

Li ganis la Nobel-premion pri Ekonomiko kun Tjalling Koopmans pro "iliaj kontribuoj al la teorio de optimuma disponigo de fontoj."

Kontribuoj al matematiko[redakti | redakti fonton]

En analitiko, Kantoroviĉ grave kontribuis al funkcia analitiko, proksimuma kalkulado, kaj teorio pri operacio.

Leonid Kantoroviĉ donis fundamentajn rezultojn en la teorio pri normita vektoro-latiso, kiun li nomis "K-spacoj" per sia nomo.

Kantoroviĉ montris ke oni povas uzi funkcian analitikon por analizi iteraciajn metodojn. La rezulto estas la neegalaĵo de Kantoroviĉ pri la konverĝa rapideco de gradienta metodo kaj de Neŭtona metodo (vidu la teoremon de Kantoroviĉ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Soviet Union: empire, nation, and system, By Aron Kat︠s︡enelinboĭgen, page 406, Transaction Publishers, 1990
  2. GASS, Saul I.. (2011) “Leonid Vital’evich Kantorovich”, Profiles in Operations Research, International Series in Operations Research & Management Science 147, p. 157. doi:10.1007/978-1-4419-6281-2_10. ISBN 978-1-4419-6280-5.
  3. Kantorovich`s biography in Russian

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Nobel-premia prelego

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]