Leonidaso la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacques-Louis David: Leonidaso apud Termopiloj

Leonidaso la 1-a (helene Λεωνίδας) estis Sparta reĝo el dinastio Agiovuloj, kiu regis en periodo de Grek-Persaj militoj, inter la jaroj 489 kaj 480 a.K. Li renomiĝis per sia heroa rezisto kontraŭ multobla superforto de Persoj en Batalo apud Termopiloj, en kiu li en aŭgusto 480 a.K. falis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Patro de Leonidaso estis reĝo Anaksandrido la 2-a Leonidaso havis du fratojn, pli aĝan Dorion kaj pli junan Kleombroton, kiu post Leonidasa morto fariĝis regento pro neplenaĝo de Leonidasa filo Pleistarĥo. Reĝo Kleomeno la 1-a estis duonfrato de Leonidaso. Paul Cartledge, granda esploristo kaj historiisto venis al konkludo, ke Leonidaso naskiĝis iam ĉirkaŭ la jaro 540 a.K., do dum konflikto kun Persoj Leonidas havis ĉirkaŭ kvindek jarojn. Pri Leonidasa junaĝo estas nenio pli proksima konata. Pro manko de skribaj dokumentoj oni ne povas certe aserti, ĉu pri spartaj princoj oni traktis pli bone ol pri ceteraj Spartanoj. Sed ke Leonidaso ne estis la unuenaskita reĝa filo oni povas juĝi, ke de sia sepjara aĝo devis absolvi same malfacilan ekzercadon kiel la ceteraj Spartaj civitanoj. La unua mencio pri Leonidaso estas el la jaro 489 aŭ 488 a.K., kiam li fariĝis reĝo post kiam Kleomeno la 1-a pro neklaraj cirkonstancoj mortis. Kialo de Kleomena morto estis verŝajne sinmortigo, sed oni ne povas ekskludi, ke temis pri murdo en kiu estis Leonidaso eble miksita. Poste Leonidaso edziĝis kun filino de Kleomeno Gorgo, kiu naskis al li filon Pleistarĥon. Pri Leonidasa regado ne estas konataj iaj detaloj ĝis la jaro 480 a.K., kiam la Persa reĝo Kserkso la 1-a (Persio) ekspediciis kun grandega armeo Helenion.

Dum multaj jaroj la reĝo Dario la 1-a, kies atakon en la jaro 490 a.K. rebatis Atenanoj en Batalo de Maratono kaj poste lia filo Kserkso la 1-a preparadis sin al nova invado en Grekion. Fine en la jaro 480 a.K. kapablis Kserkso komenci rebatan militiron, per kiu li volis venĝi malvenkon de sia patro antaŭ dek jaroj. Fronte de eble la plej grandnombra tiutempa armeo, subtenata per simile grandega maristaro ekmarŝis kontraŭ la antikva Grekio. Helenoj, rifuzantaj subiĝi al la Persoj, konsciiĝis pri minacata danĝero kaj jam en la jaro 481 a.K. kunvenis sur Istmo, kie kreis Helenan unuiĝon, kies estro estis destinita Sparto. Spartoj post ricevo de peto pri helpo de Grekaj liganoj turniĝis pri konsilo al Apolona orakolejo de Delfo.

Marmora statuo de Sparta hoplito, verŝajne de Leonidaso la 1-a

La orakolo estis, ke Sparto estos aŭ detruita, aŭ perdos sian reĝon. En aŭgusto 480 a.K. ekmarŝis la reĝo Leonidaso al pasejo ĉe Termopiloj, kiu kontrolis eniradon al centra Grekio kaj estis elektita kiel loko de konfronto kun la Kserksa armeo. Leonidason akompanis nur 300 hoplitoj de reĝa persona gardo. Pli poste venis pluaj Spartoj kune kun Arkadianoj, Korintanoj kaj aliaj Peloponesaj hoplitoj. Venis ankaŭ Tespianoj, Tebanoj, Lokrisanoj kaj Focidanoj. Tuta Greka armeo nombris laŭ diversaj fontoj proksimume 4000 ĝis 7000 hoplitoj. Tiu ĉi forto haltigu de nordo proksimiĝantan Kserksan armeon, kiu laŭ diversaj nuntempaj taksoj konsistis el ĉirkaŭ 80000 aŭ 200000 viroj.

Batalo[redakti | redakti fonton]

Kserkso onidire ridis, kiam li de siaj spionoj ekaŭdis kiel bagatela multo da Helenoj ĉe Termopiloj staras sur lia vojo. Komence de la unua tago deputis al Grekoj sian emisaron, kiu nome de reĝo postulis, ke ili flankenmetu armilojn. Leonidaso respondis: "Venu kaj prenu ilin!" („Molón labe!“). Poste Kserkso atendis pluajn tri tagojn esperante, ke Grekoj foriros mem. Fine la kvinan tagon komencis atakon. Sed en mallarĝa montpasejo Persoj ne kapablis utiligi sian nombran superecon super Grekoj, kiuj danke al pli longaj lancoj kaj pli perfektaj armiloj kaŭzis al leĝere armitaj malamikoj gravajn perdojn. La reĝo bataligis ankaŭ sian elitan trupon „Nemortemuloj“, sed ankaŭ ili estis de Helenoj terure ekstremitaj. Simile evoluis la batalo ankaŭ la sesan tagon. Nur la sekvanta tago venigis turnon en batalado, ĉar Malisa perfidulo malkaŝis al Kserkso sekretan padon trans montoj, per kiu oni povis poziciojn de Grekoj ĉirkaŭiri. Persa komandanto Hidarno poste tra tiu ĉi vojeto enfalis en nukon de Helenoj. Kiam tion la Grekoj eksciis, kelkaj proponis retiron de la armeo. Leonidaso ordonis al plejparto da Grekoj foriĝi, sed li mem kun 300 Spartanoj, 700 Tespianoj kaj Tebianoj kaj 900 heliotoj restis en montpasejo.


Venis fino de la batalo. Spartanoj kaj Tespianoj estis sieĝitaj, tamen en furioza batalo ankoraŭ mortigis multajn Persojn. Falis ankaŭ du fratoj de Kserkso. En fina batalo heroe falis Leonidaso kaj ĉiuj Spartanoj kaj Tespianoj. Ĉeestis ankaŭ Tebanoj, sed tiuj fariĝis kaptitoj.

Post batalo ordonis Kserkso, ke de Leonidasa kadavro estu forhakita kapo kaj surfostigita. Tamen ofero de Leonidaso kaj de liaj viroj ne forigis aŭdacon de Helenoj, male fiksis ilian kuraĝon, kio sekvigis definitivan malvenkon de Kserkso.

Sur loko de batalo apud Termopiloj nun troviĝas "Leonidasa monumento". Sub bronza statuo de Leonidaso estas skribitaj vortoj per kiuj li respondis al persa emisaro vokanta Helenojn flankenmeti armilojn.


Rebrilo en artoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun estas Leonidaso perceptata kiel enkorpigo de sparta heroeco, aŭdaco, batalema spirito kaj disciplinemo. Baldaŭ de post morto estis Leonidaso rigardata tutgreka heroo, en Sparto estis eĉ kulte adorata.

Sinofero de Leonidaso ĉe Termopiloj ne estis en moderna epoko forgesita kaj fariĝis firma parto de Eŭropa historia tradicio. En la jaro 1814 inspiris per sia ago Jacqueso-Louiso Davidon al pentrado de bildo "Leonidaso apud Termopiloj". Celkaŭzo de la batalo ĉe Termopiloj kaj heroeco de la reĝo Leonidaso estis en la jaro 2007 prilaborita en libera filma adaptaĵo "Batalo apud Termopiloj" de reĝisoro Zack Snyder.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leónidás en la ĉeĥa Vikipedio.