Saltu al enhavo

Leono la 14-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 14-a
267-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Robert Francis Prevost
Pontifiko de 8-a de majo 2025
ĝis — (nun en ofico)
Antaŭulo Francisko
Sekvanto — (nun en ofico)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1955 (1955-09-14) (70-jaraĝa)
en Ĉikago
Alma mater St. Augustine seminaria mezlernejo • Universitato Villanova • Katolika Teologia Unuiĝo • Papa Universitato Sankta Tomaso de AkvinoPapa Universitato Sankta Tomaso de Akvino [#]
Lingvoj angla lingvohispana lingvofranca lingvoitala lingvoportugala lingvogermana lingvolatina lingvokeĉua lingvaro [#]
Subskribo Leono la 14-a
Familio
Dinastio Family of Pope Leo XIV [#]
Patro Louis Marius Prevost [#]
Patrino Mildred Prevost [#]
Gefratoj Louis Martín Prevost • John Prevost [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leono la 14-a (naskiĝis kiel Robert Francis PREVOST la 14-an de septembro 1955 en Ĉikago) estas usona kleriko, kiu ekde la 8-a de majo 2025 oficas kiel la 267-a papo. Dum la kvara baloto, la duan tagon de la konklavo, kiu kunvenis en Vatikanurbo la 7-an kaj 8-an de majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, li ricevis la necesan dutrionan plimulton de la voĉoj kaj elektiĝis kiel nova papo.

Sian teologian edukon li akiris en la papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino. Katolika sacerdoto ekde 1982 kaj katolika episkopo ekde 2014, li estis levita al la kardinaleco fare de papo Francisko la 30-an de septembro 2023. Ĝis la papa elektiĝo 2025 li estis ĉefepiskopo de Albano kaj prefekto de la Dicasterium por episkopoj, ĝis junio 2022 nomita kongregacio por la episkopoj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideris lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo - ĉi-foje la konklavo do estis kompare mallonga. Ĉi tiu papo ekde 1977 membras en la monaĥa ordeno de aŭgustenanoj, la dua post Eŭgeno la 4-a.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]