Saltu al enhavo

Leono la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 8-a
131-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 23-a de junio 0964 vd
ĝis 1-a de marto 0965 vd
Antaŭulo Benedikto la 5-a
Sekvanto Johano la 13-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 914 (0914-11-30)
en Romo
Morto 28-an de februaro 965 (0965-02-28) (50-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo apopleksio vd
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Lingvoj latina lingvo vd
vdr

Papo Leono la 8-a estis romia prelato, kontraŭpapo, poste papo. Li postulis la Sanktan Seĝon de 963 ĝis 964 kontraŭ Johano la 12-a kaj Benedikto la 5-a kaj denove de 964 ĝis sia morto. Hodiaŭ, li estas konsiderata de la Katolika Eklezio kiel kontraŭpapo dum la unua periodo kaj la legitima papo dum la dua. Nomumita de la Sankta Romia Imperiestro Oto la 1-a, la papado de Leono la 8-a okazis post la periodo konata kiel la saeculum obscurum.

Leono la 8-a naskiĝis ĉirkaŭ 915 en Romo (Papa Ŝtato), li mortis la 7-an de marto 965 en Romo.

Leono ne apartenis al la klerikaro, sed li havis altan profanan postenon. La konsilio en 963 elektis Leonon pro forta premo de Oto la 1-a. Kiam Oto foriris, ribelo forkuris Leonon. Baldaŭ Oto revenis kaj la aktuala papo rezignis. Oni denove elektis Leonon papo, sed li ne regis longe, ĉar li mortis.

Li ekregis fine de malhela, hedonisma epoko. La valideco kaj daŭro de lia papado estas tamen disputataj. La oficiala vatikana publikaĵo ne esprimas klaran opinion pri la legitimeco de ĉi tiu papo.

  • WikiTrans
Leono la 8-a laŭ desegnaĵo el 1493