Leonor Cortés Moctezuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonor Cortés Moctezuma
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1528
Morto eble 1594
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Familio
Patro Hernán Cortés vd
Patrino Isabel Moctezuma vd
Gefratoj Martín Cortés vd
Edz(in)o Juan de Tolosa vd
Infanoj Isabel de Tolosa Cortés de Moctezuma vd
Parencoj Juan de Oñate vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonor Cortés MoctezumaKorteso Moktezumo (inter junio kaj novembro 1528 - 1594? 1613?) estis mestizino de alta klaso, indiĝena azteko nobela patrinflanke kaj hispana patroflanke.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Monumento al Juan de Tolosa en la Fuente de los Conquistadores, en Zacatecas.

Leonor Cortés Moctezuma estis filino de Hernán Cortés kaj Isabel Moctezuma (nomita Tekuiĉpo antaŭ esti baptita), kvankam ŝi neniam estis rekonita de tiu lasta, sed nur de Korteso mem. Oni rakontis, ke Isabel neniam volis vidi Sìn,[1] el la naskomomento, kaj le ŝi lasis ŝin ekster testamento, sed Juan Gutiérrez Altamirano boparenco de Korteso, al kiu li mem zorgigis pri sia filino Leonor Cortés Moctezuma, helpante la realigon de la demarŝoj de la testamento de Isabel de Moctezuma, konservis la restaĵojn de la kvinono de la heredo por doni ĝin al Leonor Cortés Moctezuma.[2]

Ŝiaj gepatroj kaj tutoro[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke ŝia patrino ne amis ŝin ĉar ŝi estis filino nedezirita. La patrino, estante 17 aŭ 18 jaraĝa, jam estis edzino kaj vidvino kvarfoje. Lia patro, la imperiestro Moktezumo la 2-a, petis al Korteso, ke li zorgu pri ŝi, kaj tiel la denove vidvino venis ĉe Korteso. Oni ne certas ĉu ŝi estis perfortita de la konkistadoro, sed ja certis ke iliaj rilatoj estis tre malbonaj. Korteso, laŭ kronikisto, estis "konkerinto kaj de virinoj kaj de popoloj."[3] La azteka princino estis jam graveda kiam Korteso edzinigis ŝin al sia subulo, Pedro Gallego de Andrade. Post kvar aŭ kvin monatoj, nome en 1528, naskiĝis Doña Leonor. Tuj ŝi estis separita el sia patrino kaj edukiĝis ĉe Juan Gutiérrez de Altamirano.[4]

Edziniĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Juan de Oñate, fondinto kaj unua guberniestro de Nov-Meksiko, bofilo de Leonor Cortés Moctezuma.

Leonor Cortés Moctezuma estis tre riĉa virino. Ŝia patro, Hernán Cortés, mortis en 1547 en Hispanio, kaj lasis al sia filino 10,000 dukatojn. En 1546, ŝi veturis kun sia duonfrato, Luis Cortés, el Meksikurbo al Zacatecas por edziniĝi. La kolonia nobelaro de Zacatecas estis tre kohera komunumo de eŭskoj edziniĝintaj kun hispanaj kaj aztekaj nobelulinoj. Leonor edziniĝis al la hispana Juan de Tolosa, malkovrinto de minoj el arĝento en la monteto Bufa en Zacatecas. La geezoj loĝis en Nochistlán, Zacatecas, kie dekomence oni fondis la originan Gvadalaharon, liman kun Teocaltiche, Jalisco, tre proksime de la subŝtato Aguascalientes.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hugh Thomas, La conquista de México, 685
  2. Sagaón Infante, Raquel. «Testamento de Isabel Moctezuma». Jurídicas UNAM. PDF Konsultita la 25an de aprilo 2012.
  3. Chipman, Donald E. Moctezuma’s Children: Aztec Royalty... p. 51.
  4. Chipman, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chipman, Donald E. Moctezuma’s Children: Aztec Royalty under Spanish Rule, 1520–1570. Austin: U of TX Press, 2005
  • Thomas, Hugh (1993) "La conquista de México: el encuentro de dos mundos, el choque de dos imperios" (2000) traducción Víctor Alba y C. Boune, México, eld. Planeta ISBN 970-690-163-9
  • Quijada Cornish, Beatrice (1917). La ascendencia y la familia de Juan de Oñate. [1], konsultita la 27an de Aŭgusto, 2018
  • Saravia, Atanasio G. Apuntes para la historia de la Nueva Vizcaya. Obras I. México, UNAM, 1993. (Nueva Biblioteca Mexicana) [2], konsultita la 27an de Aŭgusto, 2018
  • Suárez, Ray. Latino Americans: The 500-Year Legacy That Shaped a Nation. EE.UU. Celebra. Penguin Group, 2013 [3], konsultita la 27an de Aŭgusto, 2018