Leopold Anton von Firmian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leopold Anton von Firmian
Princĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Portreto de la princo-ĉefepiskopo en Kastelo Leopoldskron
Portreto de la princo-ĉefepiskopo en Kastelo Leopoldskron
Regado 1727–1744
Antaŭulo Franz Anton Fürst von Harrach
Sekvanto Jakob Ernst Graf von Liechtenstein-Kastelkorn
COA archbishop AT Firmian Leopold Anton Eleutherius.png
Persona informo
Devena nomo Leopold Anton Eleutherius Reichsfreiherr von Firmian
Naskiĝo 11-an de marto 1679 (1679-03-11)
en Munkeno
Morto 22-an de oktobro 1744 (1744-10-22) (65-jara)
en Salzburg
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
episkopo de Lavant Wappen Bistum Lavant.png
Regado 1718-1724
episkopo de Seckau Wappen Bistum Seckau.png
Regado 1724-1727
episkopo de Ljubljana Wappen Bistum Laibach.png
Regado 1727
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Leopold Anton Reichsfreiherr von FIRMIAN (naskiĝis en 11-an de marto 1679 en Munkeno, mortis la 22-an de oktobro 1744 en Salcburgo) estis katolika episkopo de Lavant (1718-1724), episkopo de Seckau (1724-1727), episkopo de Ljubljana (1727) kaj princĉefepiskopo de Salcburgo (1727 ĝis sia morto). Li estis nevo de la princĉefepiskopo Johann Ernst von Thun.

Regado[redakti | redakti fonton]

Reformoj[redakti | redakti fonton]

La komenco de la regado estis tre liberala. Li malpermesis la troigitajn procesiojn dum sankta vendredo kaj publikajn skurĝadojn. Kiel antaŭludo al klerismo konsideratas la t.n. Sikofanta kverelo dum kiu Firmian estis ĉe la flanko de la reformemuloj atakantaj la malnovajn metodojn instruajn ĉe la universitato salcburga. Tio sufiĉis reproĉi al li eble esti framasono.

Post studoj en Romo li baldaŭ ricevis kanonikecon en Trento kaj en 1694 en Salcburgo. Tie ĉi li iĝis en 1702 konsistoria konsiliano, kaj en 1713 katedrala dekano. Papo Klemento la 11-a nomumis lin episkopo de Lavant en 1718, papo Benedikto la 13-a episkopo de Seckau en 1724. La 4-an de oktobro 1727 li estis elektita Ĉefepiskopo de Salzburg. Li finigis Kastelon Kleßheim kaj Palaco Leopoldskron starigitis kiel lia privata loĝejo.

Kontraŭreformaciemo[redakti | redakti fonton]

Firmian estis furioza rekomendanto de la Kontraŭreformacio realigita en siaj salcburgaj teritorioj fare de bavaraj jezuitoj, kiu tamen ne povis triumfi kontraŭ ofta kaŝita protestantismo. Sekvis petleterojn al la Corpus Evangelicorum en Regensburg, formiĝo de la sekreta organizo Salzbund kaj la ultimato de kamparanoj el Pongau aŭ praktiki la religion libere aŭ ricevi la permeson je ekzilo. Pro imputita ribelemo venis eĉ imperiestraj trupoj. La 31-an de oktobro 1731, la 214-an datrevenon de la najlado de la 95 punktoj de Martin Luther ĉe la portalo de la kastelopreĝejo en Wittenberg Firmian subskribis edikton pri la elpelo de la luteranoj. Tio gravege kontraŭis la rezoluciojn de la Vestfalia Paco de 1648.

Per tio li deklaris ke ĉiuj protestantoj en la episkopujo de Salzburg estus ribelantoj, kiuj devis malkonfesi siajn nekatolikan kredon aŭ foriri ene de tagoj. Je la surprizo de la ĉefepiskopo, pli ol 20.000 civitanoj restis "herezuloj" kaj ekziliĝis. Multaj el tiuj kiu transvivis la fuĝon estis ricevitaj fare de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a senditaj en la regionon de Gusev (Orienta Prusio). Aliaj, inkluzive de la muelisto Petrus Wimbisfelder, ekloĝis en la estuaro de la rivero Skeldo, proksime de la marbordo de Zeeuws Vlaanderen - parto de la provinco de Zelando en Nederlando.

La elpelo kaŭzis impetan proteston de la imperiestraj protestantaj klasoj kaj kaŭzis severan damaĝon al la ekonomio de Salzburg.

Ŝanĝoj mondpolitikaj[redakti | redakti fonton]

Dum la Aŭstria tronheredmilito (1740-48) pripensitis unuafoje la nuligo de la salcburga ĉefepiskopujo. Kvankam Firmian deklaris neŭtralecon okupis partojn de liaj teritorioj kaj aŭstriaj kaj bavaraj taĉmentoj. Post la morto de Firmian venis la orientiĝo je la habsburga politiko, kio samtempe markis la komenciĝintan finon de la episkopujo kiel princolando.

Ĉefepiskopo Firmian estas entombigita en la kripto de la Katedralo de Salcburgo.

Eksteraj ligioj[redakti | redakti fonton]