Leopold Einstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
LeopoldEinstein.jpg

Leopold EINSTEIN [ajnŝtajn] (origine nomita Löb, naskiĝis en 1834; mortis la 8-an de septembro 1890 en Nürnberg) estis juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto. Li estis unu el la unuaj pioniroj de Esperanto.

Li estis la unua prezidanto de la "Nürnberger Weltspracheverein" fondita la 18-an de februaro 1885 kiel centro de la volapukisma movado kaj restis prezidanto ĝis sia rezigno pro malbona sano la 22-an de februaro 1888. Li mem fariĝis fervora volapukisto, kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 germanlingvaj artikoloj. Li publikigis en 1885 traktaĵon germanlingvan: Al la historio de la mondlingvaj provoj de Leibniz ĝis la nuntempo.

Ricevinte okaze en 1888 la Unuan Libron de Zamenhof, li tuj konvertiĝis al Esperanto kaj koresponde enketis al Zamenhof pri ties identeco kaj profesio. Li komencis energian laboron por Esperanto malgraŭ la atakoj de siaj iamaj volapukistaj amikoj. Liaj broŝuroj germanlingvaj kreis la fundamenton por la movado en Germanio ĝuste en la momento, kiam en Rusujo pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "Nürnberger Weltspracheverein" transiris en decembro de 1888 al Esperanto. Einstein verkis la unuan veran lernolibron pri Esperanto. En ĝi li prezentis la interrilatajn pronomojn kaj adverbojn en tabelo, supozeble la unua tia prezento (vidu: tabelvortoj), sed li ankaŭ enkondukis ŝanĝojn al plurdek radikoj.

Post lia morto L. L. Zamenhof skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la historio de Esperanto. Tamen poste, dum la reformperiodo de 1894, Zamenhof plendis, ke la movado por reformoj komenciĝis kiam la membroj de la klubo en Nürnberg kun sia prezidanto Einstein "forlasinte Volapükon fariĝis esperantistoj, kondiĉe ke en Esperanto estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems: Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniß nach dem Entwurf des Pseudonymen Dr. Esperanto / zum ersten Male methodisch geordnet und ausgearbeitet von Leopold Einstein. - Nürnberg: Verl. von J. A. Stein's Buch- & Kunsthandlung, 1888. - 78 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Leopold Einstein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]