Leopold Friedrich Günther von Goeckingk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Friedrich Günther von Goeckingk
Portreto de la verkisto de 1785
Portreto de la verkisto de 1785
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1748 (1748-07-13)
en Gröningen
Morto 18-an de februaro 1828 (1828-02-18) (79-jaraĝa)
en Syców
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Amaranth vd
Okupo poeto • ĵurnalistoverkistopublikigisto • Legationsrat • ŝtata funkciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopold Friedrich Günther von GOECKINGK (naskiĝinta en la 13-a de julio 1748 en Gröningen, mortinta en la 18-a de februaro 1828 en Otyń) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de prusa bienposedanta kaj oficista familio frekventis la katedrallernejon de Halberstadt kaj la pedagogikan alternejon en Halle. Poste li studis juron kaj publikan librotenadon.

De 1768 ĝis 1770 li estis staĝanto ĉe la Milita kaj biena ĉambro de Halberstadt, kie li aniĝis al la poetistaro ĉirkaŭ Johann Wilhelm Ludwig Gleim.

En 1770 li iris kiel Kancelaria direktoro al Ellrich, en 1786 kiel Milita kaj bienposeda konsilisto al Magdeburg. En 1788 oni eknomis lin Konsilisto milita, imposta, landa de la grafejo de Wernigerode, antaŭ ol li transloĝiĝis Berlinon en 1793 kiel Sekreta financkonsilisto.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1772 Sinngedichte
  • 1777 Lieder zweier Liebenden (poemoj)
  • 1784 Prosaische Schriften (satiroj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]