Saltu al enhavo

Leopold Hartmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold HARTMANN (naskiĝinta en 1899 en Lobeda, mortinta en 1997 en Bielefeld) estis germana pedagogo kaj filozofo.[1]

Estis li filo de la medicina konsilisto Rudolf Hartmann en Jena.[2] Post studo de medicino, filozofio kaj psikologio en Jena, Heidelberg kaj Bonn li fariĝis instruisto pri matematiko ĉe la Inĝeniera lernejo de Jena. En 1925 li doktoriĝis kaj sekvis studrestadoj en Kolonjo kaj Göttingen. En 1931 li ekdeĵoris kiel docento ĉe la Popolaltlernejo de Jena estonte post 1933 libera kunlaboranto ĉe diversaj gazetoj.

Hartmann estis redaktoro pri lokaj aferoj en Jena kaj aliaj urboj de Turingio. En 1943 li estis rekrutita por Wehrmacht. Post la Dua Mondmilito li aliĝis al la liberala partio LDPD kaj iĝis provizora edukadkonsilisto en Jena. De 1947 li aktivis en la rolo de studa konsiliisto ĉe la prepara klerigsekcio de la universitato de Jena.[3] En 1953 li estiĝis docento pri filozofio en Jena kaj en 1955 lia naturfilozofia habilitiĝa tezo Kausalität und Wirklichkeit ne estis akceptita (pro ideologiaj kialoj). Sekvis maldungo fare de la altlernejo kaj liberprofesiuleco de Hartmann kun riĉaj agadoj esploraj kaj prelegaj. Almenaŭ ĉe la Inĝeniera lernejo Carl Zeiß li rajtis docenti; paralele li aktivis kiel muzikkritikisto.

Post Turniĝo oni akceptis en 1992 la habilitiĝ-laboraĵon. Li fariĝis honora doktoro en Jena kaj prelegadis ĝismorte en Jena.

Hartmann verkis ne nur pri filozofijaj temoj sed ankaŭ pri Goeto kaj Ŝilero kaj iliaj rilatoj al Jena.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Sind Naturgesetze veränderlich? Eine phänomenologische Untersuchung als Beitrag zur Grundlegung der Naturwissenschaften, 1925 (disertacio)
  • Kausalität und Wirklichkeit, Jena 1955 (habilitiĝ-laboraĵo)
  • Goethe und Dornburg, 1966.
  • Goethe in Jena, 1970.
  • Schillers Jenaer Jahre, 1977.
  • Goethe und Schiller in Jena, 1978.
  • Jenaer Weisheiten Goethes. Betrachtungen, Einfälle, Verse aus Werken Goethes, die in Jena entstanden, aus Briefen, die er hier schrieb oder diktierte und aus Gesprächen, die er in Jena führte, 1978.
  • Über Freiheit, Antrittsvorlesung anlässlich der Ehrenpromotion, Jena 1992.
  • … bis über die letzte Schwelle. Berichte über zwei Traumreisen in philosophische Gefilde, 1992.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. informoj ĉe Thüringer Literaturrat
  2. Anneliese Tilgner: Zur Geschichte der allgemeinmedizinischen Versorgung in Lobeda / Jena-Lobeda / Lobeda- Altstadt - En ĉi eseo pri medicinhistorio Leopold Hartmann estas titolita universala fakulo; aliloke oni kromnomas lin lasta multflanka historiisto de Jena.
  3. Philosophie aus einer abgeschlossenen Welt: zur Geschichte der DDR-Philosophie und ihrer Institutionen - eldonis Hans-Christoph Rauh k.a., Ch. Links Verlag, Berlin 2017, p. 656. Tie legeblas ankaŭ la biografiaj datoj de Hartmann.