Léopold Leau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leopold Leau)
Léopold Leau
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1868 (1868-04-06)
en Francio
Morto 28-an de decembro 1943 (1943-12-28) (75-jaraĝa)
en Francio
Lingvoj IdofrancaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Subskribo Léopold Leau
Okupo
Okupo matematikisto • lingvistoidistoesperantisto • universitata instruisto
vdr

Léopold LEAU (naskiĝis en Francio en 1868; mortis en 1943) estis franca matematikisto, frua interlingvisto kaj unu el la ĉefaj iniciatintoj de la planlingvo Ido.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leau fariĝis instruisto (professeur agrégé) en la Liceo de Rennes[1]. En 1897 li akiris la akademian gradon de "doktoro de matematikaj sciencoj" (docteur ès sciences mathématiques) per la disertacio "Étude sur les équations fonctionelles à une ou a plusieurs variables"[2] en la universitato de Parizo.

La Delegacio kaj Ido[redakti | redakti fonton]

En 1900 Leau kaj Louis Couturat, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo internacia. En 1903, kiel prepara laboro, Leau kaj Couturat publikigis la faman verkon pri la mondlingvoj "Histoire de la Langue Universelle" (2-a eld. 1907), frua kaj ĝis hodiaŭ baza verko pri interlingvistiko, en kiu estas analizitaj ĉirkaŭ 60 projektoj de la paroleblaj artefaritaj lingvoj. Ĝin suplementas la volumo "Les nouvelles langues internationales" de 1907, ambaŭ represita en unu volumo en 1979 kun bibliografia postskribo de Reinhard Haupenthal[3].

Leau estis elektita al 12-ana Komisiono de la Delegacio kaj estis ties "ĝenerala sekretario". Liaj verkoj aŭtoritaj kune kun Couturat kaj aprobitaj de ili kiel sekretarioj de la Komisiono poste fariĝis la bazo de Ido.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1908: Lingvo internaciona di la delegitaro <Sistemo Ido>. Germana Guidlibreto. Couturat, L., L. Leau. Stuttgart 1908 (2-a eld. 1910).
  • 1908: Sama (dana eldono). Kopenhago 1908.
  • 1909: Complete Manual of International language [Ido] <grammar, two dictionnaries, specimens>; Couturat, L., L. Leau. London 1909.
  • 1930: Les Suites de fonctions en général; Domaine réel. Paris: Gauthier-Villars 1930, 45 p. 8". (Mémoríal des sciences mathématiques 44)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1944: Cornioley, Hans. Prof. dr. Louis Leau. Nekrologo en: Progreso 20-a jaro 1944, n-ro 3 (138), p. 17-18.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel la titolo sur lia disertacio de 1897, vd. poste.
  2. Paris: Gauthier-Villars, 1897, 110 p. Plena teksto trovebla en la kolekto Historical Math Monographs de la Cornell University.
  3. Histoire de la langue universelle. Kunbindita estas Les nouvelles langues internationales. Louis Couturat; Léopold Leau. 2-a represo de la eld. Paris 1903 kaj 1907; Neudruck mit einem bibliogr. Nachwort (dt.-franz.) von Reinhard Haupenthal. Hildesheim [u.a.]: Olms 2001, XXX, 576, 110 p. (Documenta semiotica: Ser. 1, Linguistik) ISBN 3-487-06885-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.