Leopold Mozart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Mozart
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1719 (1719-11-14)
en Aŭgsburgo, Prince-Bishopric of Augsburg,  Sankta Romia Imperio
Morto 28-an de majo 1787 (1787-05-28) (67-jaraĝa)
en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Mortokialo stomaka kancero
Tombo St. Sebastian's Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Salcburgo
Familio
Patro Johann Georg Mozart
Edz(in)o Anna Maria Mozart
Infanoj Maria Anna MozartWolfgang Amadeus Mozart
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • violonistopedagogo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • muzikisto
Verkoj Jagdsinfonie
vdr

Leopold MOZART (naskiĝis la 14-an de novembro 1719 en Augsburg, mortis la 28-an de majo 1787 en Salcburgo) estis violonisto kaj komponisto de klasika muziko. Li laboris kiel vicorkestrestro en Salcburgo kaj estis la patro de la grava komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.

En la jaro 1747 Leopold Mozart edziĝis kun Anna Maria Pertl en la salcburga katedralo. Oni supozas, ke la rilato estis tre feliĉa. Ili havis sep infanojn, sed nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

La edzino Anna Maria mortis jam en la jaro 1778 dum vojaĝo al Parizo, kien ŝi akompanis la filon Wolfgang Amadeus. Leopold Mozart mem ne sukcesis atingi la permeson de sia dunganto, la salcburga kortego, kunvojaĝi al Parizo.

Ekde julio 1785 li edukis sian nepon Leopold, la unuan filon de Nannerl. Ŝajne li intencis krei mirinfanon kiel Wolfgang Amadeus. La rilato al la filo Wolfgang malvarmiĝis, kiam tiu edziĝis kun la kantistino Konstanze Weber.

La 28-an de majo 1787 li mortis en Salcburgo, supozeble pro stomaka kancero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]