Leopold Nestmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold NESTMANN (naskiĝinta en la 25-a de januaro 1919 en Ĉernivco, mortinta la 17-an de marto 1992 in Altötting) estis romkatolika pastro, kaj atestanto de kredo en la tempo de komunismo en Rumanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trejnado kaj pastra agado[redakti | redakti fonton]

Nestmann studis teologion en la Altlernejo teologia "Sankta Jozefo" en Iași inter 1930-39 kaj ĉe la pontifika instituto "Pontificium Athenaeum Urbanum de Propaganda Fide" en Romo inter 1939-1943. Li ordinitis pastro en Romo en la 21.12.1942 kaj agadis post reveno en Rumanion ĉe la porknabina lernejo Sankta Jozefo en Bukareŝto (1944), en la paroho Valea-Seacă (1944-1945), ĉe la Seminario kaj Akademio teologia Sankta Spirito (1945-1946), ĉe la Seminario kaj Akademio teologia Sankta Jozefo (1946-1948) kaj finfine en la paroĥo de Vatra Dornei (1948-1949). En la 15.8.1949 la rumana kaŝpolico Securitate arestis lin kaj kun aliaj naŭ homoj inter kiuj estis kaj aliaj pastroj kiel Anton Trifaş, Vasile Gabor kaj Dumitru Matei: ĉiuj estis akuzitaj en ligo kun la eskapo de la germana kaptito Willi Seife el internigejo de apud la Universitato Cuzan Vodă en Iași en la 1945-a jaro. Seife estis dum du jaroj kaŝita en Târgu Sascut (distrikto Putna) kaj Bozieni (distrikto Roman) kaj restis en printempo 1945 tridek tagojn ene de la katolika seminario en la Colonel-Langa-strato. Lin vizitis tie plurfoje Leopold Nestmann kaj ili interparolis pri la naturo spirita. Enketon punan gvidis la oficiroj Lică Caufman kaj Octav Blehan.

Proceso[redakti | redakti fonton]

En la 24.9.1949 milittribulano de Iași proklamis mandaton arestan nr. 1945 koncernantan la kaptiton politikan nr. 46, i.a. Nestmann, kiu tiam estis en la karcero de Iași-Galata. En la 29.10. la militakuzisto Tudor Dumitru farigis referaton enkondukan kiu mencias la fakton ke en la jaro 1947 Willi Seife iris al Timișoara al monakinejo kun rekomenda skribaĵo kaj mono ricevitaj fare de Nestmann. Baldaŭ poste Seife transpaŝintus la ŝtatlimon kaj alvenintus finfine en la france okupita zono de Germanlando. En la 15.12.1949 Nestmann estis akuzita esti favorinta kaptiton kaj kondamnitis je ok monatoj da malliberigo kaj pago de 2000 leoj.

Post la liberigo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 15.4.1950 li estis liberigita kaj agadis ĝis 1966 ĉe jenaj lokoj: Vatra Dornei (1950-1951), Faraoani (1951), Roman (1952-1953), Barticeşti (1952), Institutul Teologic Romano-Catolic din Alba-Iulia (1953-1956), Institutul Teologic Romano-Catolic "Sfântul Iosif" (Iaşi) (1956-1958), Gherăeşti (1958-1959), Barticeşti (1959-1966).

Poste li forlasis la landon kaj estis pastro respektive docento en Berchtesgaden (1966-1968), Romo (1968-1970), Arzbach kaj Steinefrenz. Post retiriĝo (1988) li loĝis en Altötting kaj laboris kiel profesoro pri dogmatiko ĉe la instituto altlerneja de la Sacerdota fratio Sankta Petro en Opfenbach-Wigratzbad.

Interese estas ke laŭ atesto de la klerikuloj Florian Müller kaj Anton Despinescu, Nestmann malliberigitis la duan fojon en la 1957-a jaro en konekto kun la episkopo Áron Márton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]