Léopold Sédar Senghor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leopold Sedar Senghor)
Léopold Sédar Senghor
Persona informo
Léopold Sédar Senghor
Naskiĝo 9-an de oktobro 1906 (1906-10-09)
en Joal-Fadiouth,  French Senegal
Morto 20-an de decembro 2001 (2001-12-20) (95-jaraĝa)
en Verson, Calvados,  Francio
Tombo Bel-Air Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioSenegalo vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio • Partio Socialista de Senegalo vd
Subskribo Léopold Sédar Senghor
Familio
Edz(in)o Colette Hubert • Ginette Éboué vd
Parencoj Charles M. Huber • Simone Sow vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • verkisto • membro de Franca rezistado • filozofo vd
Laborkampo poeziopolitiko vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1935– vd
Verkado
Verkoj Hosties noires ❦
Éthiopiques vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léopold Sédar Senghor (naskiĝis la 9-an de oktobro 1906; mortis la 20-an de decembro 2001) estis senegala poeto kaj politikisto. Li estis la unua nigrulo kiu instruis francan literaturon en franca liceo ekde 1935, estas el inter la plej elstaraj afrikaj beletristoj, kaj iĝis prezidento de sia lando, Senegalo.

Léopold Sédar Senghor (1964)

Li naskiĝis la 9-an de oktobro 1906, kaj mortis en Francio (apud sia franca edzino) en 2001. Li komencis siajn studojn en tio, kio estis tiutempe la precipa maniero studi por la indiĝenaj loĝantoj de la eŭropaj kolonioj, nome en katolika misiistejo, en Ngasobil. Poste en kolegio kaj liceo de Dakaro. Poste en Francio en la prestiĝa liceo Louis-le-Grand kaj la nemalpli prestiĝa universitato Sorbonne.

Sukcesinta la plej altan konkurson pri instruado de la franca nacia edukadosistemo: agregation, li komencis instrui francan literaturon kaj gramatikon en liceo "Descartes" (=Kartezio) en Tours en jaro 1935. Tio estis tiuepoke tute nova, kaj kelkaj junaj liceanoj skribis al siaj gepatroj "nia profesoro pri la franca lingvo estas nigrulo, sed li ne tute nudas sed estas en kostumo".

Kune kun Aimé Césaire, Frantz Fanon kaj Léon Damas, Senghor kreis la koncepton "nigruleco", literatura kaj filozofia movado, kiu provis disigi afrikan kulturon disde la eŭropaj influoj.

Li elektitis en la Francan Akademion en 1983.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]