Leopold von Ranke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold von Ranke, 1868

Franz Leopold Ranke, ekde 1865 von Ranke (* 21a de decembro 1795 en Wiehe; † 23a de majo 1886 en Berlino) estis germana historiisto.

Vivo

Ranke venis el familio de kleruloj. En 1843 li edziĝis al Helena Clarissa Graves, kiu devenis el malnova angla familio. En 1865 la reĝo de Prusujo faris lin nobelulo. Ranke fariĝis honora civitano de Berlino en 1885.

Li studis teologion kaj filologion en Lepsiko de 1814 ĝis 1818. Ekde 1818 li instruis en gimnazio en Frankfurto ĉe Odro kaj profesoris en Berlino ekde 1825. De 1827 ĝis 1831 li vojaĝis al la arkivoj de la Sankta Romia Imperio. En 1834 li fariĝis ordinara profesoro en Berlino. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1858.

Graveco de lia laboro

Ranke kunfondis la mondernan historiosciencon. Li kombinis la malnovan rakontantan historiumadon kun sciencaj metodoj de kritika uzo de fontoj.