Leotikido la 2-a
Λεωτυχίδας ο Λακεδαιμόνιος (545 a. K. - 476 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Batalo de la Temopiloj, pentraĵo de Jacques-Louis David
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 545 a. K. en Sparto, Grekio | ||||
Morto | 476 a. K. en Sparto, Grekio | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Menares (en) vd | ||||
Infanoj | Zeuxidamus (en) , Lampito (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leotikido la 2-a estis eŭripontida reĝo de Sparto inter 491 a. K. kaj 469 a. K., kiu regis kune kun Kleomeno la 1-a kaj pli malfrue Leonidaso la 1-a kaj Pleistarĥo. Li estis lerta komandanto de la spartaj trupoj dum la Grekaj Persaj Militoj inter 490 a.K. kaj 478 a.K.
Naskita en Sparto ĉirkaŭ 545 a.K., Leotikido estis posteulo de la Reĝa Domo de la Eŭripontidoj (pere de Menamuso, Agezilao la 1-a, Hipokratido (600 a. K. - 575 a. K.), Leotikido la 1-a (650 a. K. - 600 a. K.), Anaksilao (645 a. K. - 625 a. K.), Arkidamo la 1-a, Anaksandrido la 1-a kaj Teopompo (720 a. K. - 675 a. K.)) kaj ekregis en 491 a.K. kun la helpo de la Agiada Reĝo Kleomeno la 1-a defiante la legitimecon de la naskiĝo de Demarato ak la Eŭripontida trono de Sparto. Poste tiun jaron, li aliĝis al la dua ekspedicio de Kleomeno al Egino, kie dek ostaĝoj estis kaptitaj kaj transdonitaj al Ateno. Tamen, post la morto de Kleomeno en 488 a.K., Leotikido preskaŭ estis transdonita al Egino.
Printempe de 479 a.K., sekvante la morton de lia kunreganto Leonidaso la 1-a ĉe la Batalo de la Termopiloj, Leotikido komandis grekan floton konsistantan el 110 ŝipoj ĉe Egino kaj poste ĉe Deloso, apogante la grekajn ribelojn ĉe Ĥio kaj Samoso kontraŭ Persio. Leotikido venkis persajn armeojn kaj ŝipartrupojn ĉe la Batalo de Mikale sur la marbordo de la Malgranda Azio en la somero de 479 a.K. (eventuale ĉirkaŭ mez-aŭgusto). En 476 a.K., Leotikido gvidis ekspedicion al Tesalio kontraŭ la Aleŭada-familio pro kunlaborado kun la la persaj sed li retiriĝis post esti subaĉetita fare de la familio. Reveninte al Sparto li estis juĝita pro subaĉeto, kaj fuĝis al la templo de Atena Alea en Tegea. Li estis kondamnita al ekzilo kaj lia domo estis brulita. Li estis sukcedita fare de lia nepo, Arĥidamo la 2-a, filo de lia filo Zeŭksidamo, nomita Kinisco, kiu mortis en la vivdaŭro de sia patro. Leotikido kelkajn jarojn poste mortis, ĉirkaŭ 469 a.K.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Leotikido la 1-a (650 a. K. - 600 a. K.) reĝo de Sparto
- Agezilao la 2-a (Sparta) (443 a. K. - 359 a. K.)
- Kleomeno la 1-a (524 a. K. - 490 a. K.)