Leporo de Dürer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feldhase (Leporo), akvarelo (1502), Vieno.

La Leporo, foje ankaŭ nomata Juna leporoKampa leporo (germane Feldhase) estas pentraĵo de 1502 per akvarelo kaj guaŝo farita de la germana artisto Albrecht Dürer. Pentrita en 1502 en lia ateliero; ĝi estis agnoskita kiel majstroverko de observa arto kun la Granda herbotufo el la posta jaro. La objekto estas prezentita per preskaŭ fotografia akurateco, kaj kvankam la peco estas en iuj lingvoj ankaŭ nomata "Juna leporo", la portreto estas sufiĉe detalhava por ke la besto estu identigita kiel matura specimeno — la germana titolo Feldhase (laŭvorte "kampa leporo") signifas ĝuste la specion Komuna leporo.

La objekto estas partikulare defia: la hararo de la leporo etendas laŭ diversaj direktoj kaj la animalo estas makulhava per pli helaj kaj pli malhelaj areoj tra la tuta korpo; Durero devis adapti la normigajn konvenciojn por ombro por indiki la konturon de la subjekto pere de la falo de lumo laŭlonge de la figuro. Spite la teknikajn defiojn prezentitajn por havigi la aspekton de lumo per mult-kolora, mult-tekstura subjekto, Durero ne nur sukcesis krei detalan, preskaŭ sciencan, studon de la animalo sed ankaŭ li plenigas la pentraĵon per varma orkolora lumo kiu venas al la leporo el maldekstro, emfazante la orelojn kaj la fluon de la hararo laŭlonge de la korpo, donante brilon de vivo al la okulo, kaj donante strangan ombron dekstre.

Estas ioma polemiko pri kiel Durero tiom akurate kaptis la bildon de la leporo: li povis skizi leporon en naturo kaj poste plenigis ĝin per unuopaj detaloj el mortinta animalo, aŭ kaptis leporon kaj tenis ĝin viva en sia studio dum li laboris por la pentraĵo. Reflekto de la fenestro en la okulo de la leporo estas ofte citita kiel pruvo por la teorio ke Durero kopiis la leporon el la naturo en sia ateliero, sed tiu kruceca reflekto estas tekniko kiun Durero ofte uzis por aldoni vivecon al la okuloj de siaj subjektoj.