Lernejaj uniformoj en Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lerneja uniformo en Japanio

Lerneja uniformo estas deviga en la plej multaj lernejoj en Japanio. Kaj knabaj kaj knabinaj uniformoj havas eŭropo|eŭropajn modelojn

Gakuran (knaboj)[redakti | redakti fonton]

Lernejanoj en gakuran en Toyama.

Gakuran (japane: 学らん bzw. 学ラン) estas la japana lerneja uniformo por knaboj de meznivelaj kaj altnivelaj lernejoj. La jako kaj la longa pantalono estas plej ofte nigraj, foje ankaŭ malhelbluaj, la ĉemizo kutime blanka. La jako havas orajn butonojn. La kolumo estas ĉiam mallarĝa, ĉar la baza formo estis farita laŭ la uniformo de la japana armeo, kiu mem devenas de prusaj modeloj.

La nomo gakuran estas kunigo de la mallongigoj gakkō (学校 = lernejo) kaj randa (らんだ). Tiu lasta vorto estas el la Edo-epoko kaj verŝajne mallongigo de oranda (和蘭, portugale: olanda = Nederlando) kaj signifas "eŭropa vesto".

Serafuku (knabinoj)[redakti | redakti fonton]

Tipa serafuku-modelo

En multaj japanaj mez- kaj altnivelaj lernejoj, knabinoj portas maristan veston (japane: セーラー服 Sērāfuku).

Unue serafuku estis enkondukita en 1921 en la knabinan akademion Fukuoka (福岡女学院 Fukuoka jogakuin) de la estrino Elisabeth Lee laŭ modelo de sportvestoj portitaj en Britio. Tuj poste maristaj vestoj disvastiĝis kiel lerneja uniformo por knabinoj en la tuta lando, dum la modelo por knabaj uniformoj estis tiuj de la prusa armeo.

Tradicie la marista ĉemmizo kaj jupo estas malhelbluaj, escepte la blankaj strioj. Nuntempe aldoniĝis aliaj koloroj, sed plej ofte oni vidas malhelbluajn, blankajn aŭ grizajn uniformojn.

Dum la 1980-aj jaroj modiĝis ĝisplanke longaj jupoj, sed iuj opiniis ilin misetikaj kaj komparis ilin al "malmultekostaj kurtenoj". Tial oni enkondukis mallongajn, kutime kraditajn jupojn. La marista ĉemizo estis ie anstataŭita de marista jako. Knabinoj ŝatas porti la mallongan jupon kiel minimuma jupo, ĉefe kun "loose socks" (malfiksaj ŝtrumpetoj).

Maristaj uniformoj en mangaoj kaj animeoj[redakti | redakti fonton]

Maristaj uniformoj konatiĝis eksterlande pro mangaoj kaj animeoj. Oni trovas ilin ĉefe stiligitaj (Sailor Moon) aŭ kiel lerneja uniformo, ekz. en Inu Yasha (Kagome), en Detektivo Conan (Kazuha), en Magic Kaito (Nakamori Aoko).

Seksa simbolo[redakti | redakti fonton]

Ĉar iuj japanaj viroj fiksiĝis je junaj virinoj kiel sekssimbolo kaŭzis ke dancistinoj kaj servistinoj en multaj trinkejoj portas lernejajn uniformojn, eĉ se la portanto jam estas pli ol 30-jara. Multaj seksaktorinoj fakiĝis pri rolado de lernejaninoj.