Lerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lerno estas la alproprigo de scioj aŭ kapabloj por daŭra aplikeblo.

Supozeble ĉiu besto povas lerni. Nehomaj bestoj lernas precipe kapablojn. Parto de ili akiras ankaŭ sciojn, sed en tre malvastaj limoj.

Kontraste al tio homoj aldone povas alproprigi sciojn kaj ideojn eĉ tre abstraktajn, kiujn ili konscie reproduktas kaj kombinas.

Lernkapablo ebligas adaptiĝon al la kondiĉoj de la vivomedio kaj celkonvenan agadon en ĝi.

Oni lernas pli efike, se oni faras ĝin metode.

Dum eduko lernado ludas esencan rolon.

La vorto lerno devenas de la germana lernen kaj angla to learn - tio estas lerni. Ĉar lerno jam signifas la agon lerni, laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo malrekomendindas ĉiama uzo de lernado, vorto kiu akcentas tre longedaŭran kaj /aŭ multfoje ripetatan lernon.

infanoj lernas komputilumi

Lerno ne nepre necesigas inteligentecon aŭ eĉ konscion. Ekzemple la adaptiĝo de homa aŭ besta imuneca sistemo al novaj minacaj organismoj estas konsiderata kiel lerno. Ankaŭ informadiko parolas pri lernantaj maŝinoj aŭ lernantaj sistemoj.


Komparu kun

pedagogio, metodiko, lernejo, universitato, e-lerno, aŭtodidakto, infanaĝo, junaĝo


Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri lern(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Homo lernas la tutan vivon. 
  • Citaĵo
     Kio estas lernita, ne estas perdita. 
  • Citaĵo
     Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. 

Referencoj

  1. Lernu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://tip.psychology.org greke http://www.ufv.br/dpe/edu660/teorias.htm greke http://www.cerebromente.org.br/n12/opiniao/criatividade2.html greke http://www.psicologia.com.pt/artigos/ver_artigo.php?codigo=A0238a