Leroy Sané

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Leroy Sané

Leroy Sané - prononco laŭ sistemo IFA germane ˈlɛ.ʀɔʏ ˈza.nɛː, france lə.ʁwa sa.ne, naskiĝis la 11-an de januaro 1996(nun 1996-01-11) en Essen, do nun 23-jara - estas germana profesia futbalisto. Li estas la filo de germana partino kaj de senegala patro, kiu mem kreskis en Francio – la patrino estis ĉampionino de ritma gimnastiko kaj la patro estis profesia futbalisto, la filo do kreskis en sportema familio. Ekde la jaro 2015 Leroy Sané estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2014 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo SC Wattenscheid 09 kaj FC Schalke 04, Bayer 04 Leverkusen kaj denove FC Schalke 04 inter la jaroj 2001 (tiam 5-jara) kaj 2014, li ekde 2014 estas profesia futbalisto de la klubo FC Schalke 04. Li partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "20", kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.