Lerum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova ponto super la flueto Säveån

Lerum estas malgranda urbo kaj komunumo, situanta proksime de Gotenburgo en Västra Götalands län en okcidenta Svedio. Historie kaj tradicie, ĝi apartenas la provincon Västergötland. La urbo estas unu de du urboj ĉe la lago Aspen – la alia estas Jonsered. Lerum ankaŭ estas fervoja stacio.

Historie la setlejo kie la fluetoj Säveån kaj Lerån kuniĝas disvastiĝis al aliaj partoj de la valeto. La nomo “Lerum“ venas de ler-, ’argilo’, kaj -um, ’hejmo/farmo/vilaĝo’. La nuntempa preĝejo estis konstruita dum la 17-a jarcento. La fervojo ekster la urbo konstruiĝis en 1855–1857, kaj Lerum iĝis fervoja stacieto en 1858. La nuntempa stacidomo estis konstruita en 1892.

En la komunuma gimnazio, dum 12-jara periodo iam antaŭ 2019, eblis studi Esperanton. La esperanto-librejo en Stannum (statistike iĝinta parto de Gråbo) ankaŭ estas lokita en la komunumo de Lerum.[1]

La plej grandaj, statistike difinitaj, loĝejoj en la komunumo de Lerom, laŭ Statistiska centralbyrån, 2015:

Nr-o Loĝejo Loĝantaro
1 Lerum &0000000000026913.00000026 913
2 Gråbo &0000000000006021.0000006 021
3 Björboholm &0000000000001036.0000001 036
4 Sjövik &0000000000000929.000000929
5 Tollered &0000000000000920.000000920
6 Öxeryd &0000000000000544.000000544
7 Slätthult &0000000000000231.000000231
8 Norsesund/Ingared (parto de) &0000000000000151.000000151

Noto: Ingared (Norseund) estis dividita inter du komunumoj: Lerum kaj la komunumo de Alingsås. La tuta komunumo havis tiam 40 181, kaj 43 020 loĝantojn en 2020.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ora Ĵurnalo n-ro 19, p. 7 (2019)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]